A professora de um curso de inglês, perto da minha casa, me
convidou a participar do Halloween: as crianças viriam na noite de 31 de outubro
com a ameaça “Doce ou travessura”, e eu lhes daria doces. Aceitei, mas confesso
que com certa implicância, por achar que esta é uma festa americana, meio
imposta aos brasileiros.
Não é bem assim. “Halloween” acontece em muitos países e
começou na cultura celta de 5 séculos antes de Cristo. No fim do outono, começo
do inverno, eles achavam que os espíritos dos mortos voltavam à terra para estragar
plantações e assustar bichos e gentes. Armavam então carantonhas e se vestiam roupas
próprias para assustá-los.
Na Idade Média, passou a ser conhecida como Festa das
Bruxas, considerada pagã e proibida pela Santa Inquisição. Para combatê-la, a
Igreja Católica criou o Dia de Todos os Santos (1º de novembro) e o Dia de
Finados (2 de novembro) – em vão, pelo visto. No começo do século 20, o
Halloween chegou aos Estados Unidos, vindo da Irlanda, e na América do Norte se
disseminou. O dia é até feriado para os estadunidenses.
“Halloween” é curiosa corruptela de “all hallow´s eve”
(véspera de todos os santos) e as caras feitas com abóboras, ao que parece, além
de assustar, têm a finalidade de manter a cor própria do outono. Aqui se
acrescentaram esqueletos, morcegos e chapéus pontiagudos. As crianças adoram.
No Brasil, tentou-se criar algo parecido, que fosse
genuinamente nosso. Por lei, decretou-se o Dia do Saci, em 31 de outubro. A
ideia é simpática, e bem que se poderia criar aqui uma Festa do Saci.
O importante, mesmo, é que as crianças se divirtam.
FESTO DE SORĈISTINOJ
Antaŭ
kelkaj tagoj, instruistino de anglalingva kurso, kiu funkcias proksime al mia
hejmo, en negranda brazila urbo, venis al mi por peto. Ŝi petis, ke mi helpu
ŝin por la Festo Halloween. Je la 31-a de oktobro, vespere, infanoj el ŝia
lernejo, en fantaziaj kostumoj, venos al mi kaj minacos: “Dolĉajon aŭ
petolaĵon!” Kaj mi devos donaci al ili dolcaĵojn. Ĉar mi amas infanojn, mi konsentis,
sed mi devas konfesi, ke ne tute volonte: mi ĉiam konsideris, ke Halloween en
Brazilo estas iaspeca kulturinvado de usonaj tradicioj. Vole-nevole, tamen, ĝi
fariĝas vaste konata kaj praktikata, ĉie en la mondo.
Fakte,
tio okazas en multaj aliaj landoj. En Usono, ĝi estas eĉ feria tago, kaj plej
multaj homoj partoprenas en la festo. Tamen, ĝi ne komenciĝis en Usono. Laŭ
historiaj informoj, tiu jara celebro komenciĝis 5 jarcentojn a.K., fare de
keltoj, kaj ĝi daŭris 3 tagojn. Ĝi okazis je aŭtuno, antaŭ la komenco de
vintro. Temis pri alproksimiĝo inter la reala mondo kaj la “mondo de
mortintoj“. Ili kredis, ke mortintoj revenas por viziti iliajn hejmojn, bestojn
kaj plantejojn. Fantaziaj kostumoj estis uzitaj por fortimigi tiujn spiritojn.
La preferata koloro estis la oranĝa, kiu estas la koloro de aŭtuno. Jen kial
oni tradicie faras per kukurboj timigajn kapojn. Skeletoj, vespertoj kaj
pintĉapelaj sorĉistinoj aldoniĝis poste al la tradiciaj simboloj.
En
Mezepoko, la Katolika Eklezio konsideris la feston hereza, kaj oni nomis ĝin
Tago de Sorĉistinoj. Partoprenantojn oni eĉ povis kondamni pro herezo. Por
kontraŭi tiajn paganajn influojn, oni starigis la kristanan Tagon de Mortintoj
je la 2-a de novembro, kaj la Tagon de Ĉiuj Sanktuloj je la 1-a de novembro. La vorto ”Halloween“ devenas de la esprimo
”all hallow’s eve“ , kiu signifas: ”antaŭtago de ĉiuj sanktuloj“.
El
Irlando, tiu tradicio venis al Ameriko, en la komenco de la 20-a jarcento, kaj
nur tiam aldoniĝis la minaco de infanoj: ”petolaĵon aŭ dolĉaĵon!”
En
Brazilo, por valorigo de lokaj folkloro kaj tradicio, oni laŭleĝe starigis la
31-an de oktobro kiel “Tagon de Saci”. Saci estas
simpatia, petolema koboldo, kiu devenas de mikso inter afrikanaj kaj indianaj
legendoj, el la 17-a jarcento. Li estas nigra unukrura hometo, kiu konstante
portas pipon kaj ruĝan ĉapon, kaj petolas per timigo de bestoj, putrigo de
manĝaĵoj, malaperigo de objektoj kaj damaĝo al plantoj.
Plej
grava afero je la 31-a de oktobro estas, ke infanoj amuziĝu!
(Ĉi tiu teksto estas aŭskultebla per
http://esperantaretradio.blogspot.com/2019/11/festo-de-sorcistinoj.html)
Tudo é motivo de pesquisa e aprendizado para o blogueiro. Obrigado por repartir conosco. Ótimo texto.
ResponderExcluir