2 de outubro é feriado nacional na Índia e Dia Internacional
da Não-violência. Nesta data, há 150 anos, nasceu Mohandas Karamchand Gandhi.
Não era de direita, não era de esquerda: libertou a Índia do jugo britânico por
meio da mobilização popular, mediante liderança autêntica.
Formado advogado, iniciou carreira na África do Sul, onde
pleiteou direitos e protestou contra a discriminação. Voltando à Índia,
concentrou forças contra impostos abusivos dos britânicos, pela implantação dos
direitos humanos acima de castas, pela liberdade religiosa. Seu maior feito
social foi a Marcha do Sal, de 400 km, em protesto contra o imposto do sal, estopim
para a independência do país por pressão pacífica.
Habitava uma comunidade simples, vestia túnica tecida no
local, era vegetariano. Fazia longos jejuns como forma de pressão política e
depuração espiritual. Foi assassinado a tiros por um fanático nacionalista,
aparentemente por sua tolerância para com os islamitas.
Um de seus conhecidos biógrafos, o suíço Edmond Privat, era
Esperantista e produziu uma de suas biografias clássicas. De Gandhi, conhece-se
a declaração:
“Sou favorável a um mesmo calendário para o mundo todo,
assim como a uma só moeda para todos os povos, e uma língua auxiliar como o
Esperanto, para todos.”
Curiosamente, em 1996, a ONU declarou 16 de novembro Dia
Internacional da Tolerância. Trata-se de lembrete à humanidade, para o combate
ao preconceito sexual, racial, cultural e econômico. Sinal de que o humanismo de
Gandhi, como o de Zamenhof, criador do Esperanto, são muito semelhantes, e mais
necessários que nunca, no mundo de hoje.
Convém não esquecer o grande Mahatma.
NECESAS NE FORGESI LA MAHATMON
Je la 2-a de oktobro 2019 oni memoris la 150-an jubileon de
la naskiĝo de Mohandas Karamchand Gandhi - la nobla Mahatmo. Miaopinie, sufiĉe
pala rememoro. En la nuntempa mondo de radikalaj sintenoj, teroro, socia
malegaleco kaj klimataj ŝanĝoj pro homaj mistraktoj al la naturo, ni devus pli
atente relerni la instruojn de tiu granda homo. Li staris nek dekstre, nek
maldekstre, li staris homece. Li lasis al ni tute novan manieron konsideri la
politikon. En la sanskrita lingvo, la vorto “mahatmo” signifas “grandan
animon”, “respektindulon”.
Gandhi naskiĝis en Hindujo kaj fariĝis advokato, naciisto,
kontraŭkoloniisto, en tempo, kiam Brita Unio regis super Hindujo. Lia plej
heroa agado estis trafa kampanjo por liberigo de lia lando per “senperforta
rezistado”. Tiu movado inspiris aliajn similajn movadojn tra la tuta mondo, por
defendo de homaj rajtoj kaj libereco.
Lia kariero komenciĝis fakte en Sudafriko, kie li defendis
indiĝenajn komunumojn por iliaj civitanaj rajtoj. Poste, en Hindujo, li ekorganizis
kamparanojn, agrokulturistojn kaj urbajn laboristojn por protestado kontraŭ
imposto je la tero kaj diskriminacio. En la jaro 1930, li kondukis hindojn al
la fama “Marŝado pro Salo”, 400- kilometrojn longa, por protesti pri imposto je
salo.
Li loĝis en modesta komunumo, sin vestis per tradicia
tuniko mane teksita, kaj sin nutris vegetare. Plurfoje li travivis longajn
fastojn, kiel spiritan praktikon kaj kiel politikan premforton. Li multe
batalis por paco inter religioj, ĉiam pledante por toleremo kaj frateco. Kelkaj
homoj kritikis lin siatempe, konsiderante lin tro tolerema rilate islamanojn.
Precize pro tio li estis pafe murdita de hinda fanatika naciisto, en 1948. La
2-a de oktobro estas feria tago en Hindujo, kaj en la tuta mondo konsiderata kiel
Internacia Tago de Neperforto.
La vivo de Gandhi aparte interesas nin, Esperantistojn, ne
nur pro lia homarana sinteno, kiu iom similas la Zamenhofan, sed ankaŭ pro lia
konata deklaro rilate nian lingvon:
“Mi estas por sama kalendaro por la tuta mondo, same kiel mi
estas por sama mono por ĉiuj popoloj kaj unu monda helplingvo kiel Esperanto
por ĉiuj popoloj.“
La konata Esperanto-pioniro Edmond Privat amikiĝis al Gandhi
kaj verkis klasikan biografion ”Vivo de Gandhi“, publikigitan de Eldonejo
Stafeto, en 1967.
Kurioze, ke en la jaro 1996, la Ĝenerala Asembleo de
Unuiĝintaj Nacioj starigis la 16-an de novembro kiel Internacian Tagon de
Toleremo. Tiu dato celas precize memorigi la tutan homaron pri la bezono
kontraŭi ĉiaspecan maltoleremon kaj antaŭjuĝon rilate al religioj, sekso,
ekonomia stato kaj kulturo. Tio signifas, ke la idearo de la granda Mahatmo plu
estas tute aktuala.
(Artikolo aüskultebla per
Muito bom. Jamais o esqueci. As suas Cartas ao Ashram estão sempre comigo.
ResponderExcluirUnicidade com simplicidade. Mensagem mais do que necessária hoje.
ResponderExcluirO homem não pode ser esquecido! Ótima crônica.
ResponderExcluir