terça-feira, 4 de setembro de 2012

O ALEGRE PREFEITO DE MAZARA DEL VALLO



 Durante o congresso italiano de Esperanto, em Mazara del Vallo,  neste ano de 2012, um toque especial ficou por conta do prefeito, que se encantou com a idéia da Língua Internacional e deu o maior apoio. Entre outras simpatias, levou os Esperantistas a caminhar pelo belo centro histórico da antiquíssima cidade siciliana. A certa altura, quando o ilustre cicerone explicava um detalhe da cidade, uma senhora, no andar de cima de uma velha residência, pôs-se a gritar impropérios ao prefeito num linguajar que ninguém entendeu, nem os italianos – só ele. O bem humorado político respondeu alguma coisa igualmente incompreensível e seguiu passeio.
Mais adiante, explicou a todos:
- Aquela senhora protesta todos os dias, por causa de um carro vermelho que estaciona sempre em frente à sua casa. Por algum misterioso motivo, exige que o carro não fique mais ali... Ela grita sempre: “Tire o carro vermelho, tire o carro vermelho...”
- E o que fez o senhor?
- Sugeri ao dono do carro que o troque por um de outra cor...


LA SPRITA URBESTRO DE MAZARADELVALO

Okaze de la itala kongreso de Esperanto, en Mazaradelvalo, en ĉi tiu jaro 2012, specialan ĉarmon donis la urbestro, kiu raviĝis pri la ideo de Internacia Lingvo kaj plene apogis la eventon. Inter aliaj simpatiaj agoj, li kondukis Esperantistojn promene tra la historia kvartalo de tiu tre antikva Sicilia urbo. En momento, kiam la moŝta ĉiĉerono klarigis pri urba detalo, iu sinjorino, el la supra etaĝo de malnova domo, komencis kriaĉi al la urbestro per parolmaniero, kiun neniu komprenis, eĉ ne italoj – nur la urbestro mem. La bonhumora politikisto ion respondis same nekompreneblan kaj plu antaŭen promenis.
Post kelkaj metroj, li klarigis la aferon al ĉiuj:
- Tiu sinjorino ĉiutage protestadas pro tio, ke ruĝa aŭtomobilo staras antaŭ ŝia domo. Pro ia mistera motivo, ŝi postulas, ke la aŭto ne plu restu tie... Ŝi konstante kriadas: “Forprenu la ruĝan aŭton, forprenu la ruĝan aŭton...”
- Kaj kion vi faris?
- Mi proponis al la posedanto, ke li interŝanĝu sian aŭton kontraŭ alikolora...

2 comentários: