sábado, 16 de janeiro de 2021

a folha

PSV - jan 2021 

 

onde flutua a folha dourada

recém liberta da galhada mãe

que soltaste ao ar

do cume do monte?

em que lufadas flutuará alegre

em busca da vida

longe de ti?

em que pradaria terá pousado

a dançar no vento das estações

enquanto tu deitas raízes?

ela se desfaz no solo

enquanto te enrijeces

tu desceste do monte aos trancos

a passos duros

a resfolgar

enquanto ela pairava à revelia

já não tens nas mãos sua botânica textura

já não guardas nos olhos seu ouro raro

sequer reparaste a contento no seu aroma tímido

aprende

faz-te afoita folha fugaz

 

 

la folio

 

kie ŝvebas la ora folio

ĵus eskapinta de la patrina branĉo

kiun ci ĵetis en la aeron

sur supro de monto?

en kiaj ventblovoj ĝi ĝoje ŝvebas

serĉe de vivo

for de ci?

sur kiun kampon ĝi alteriĝis

dancante en la vento de sezonoj

dum ci eligas radikojn?

ĝi dissolviĝas en la grundo

dum ci rigidiĝas

ci descendis de sur la monto krudmove

per malmolaj paŝoj

spiregante

dum ĝi flugis spiteme

ci jam ne havas enmane ĝian botanikan teksturon

ci jam ne konservas en la okuloj ĝian raran oron

ci eĉ ne sufiĉe atentis pri ĝia timema aromo

lernu

iĝu ĝuema fuĝema folio

domingo, 3 de janeiro de 2021

EU NÃO TENHO RELÓGIO

 

 

 

Fantasmas são invisíveis, vírus também. Ambos assombram. A cidade está quase deserta, cada um se refugia em sua casa. Poucos carros na rua. Pandemia. Quarentena.

Toda cidade tem sua quota de miseráveis que dependem de esmola para viver. Pedem nas calçadas, nos sinais, nas entradas dos bancos.  Atualmente a cidade está quase vazia, pelo menos nos lugares públicos.  A quem pedir esmola? Gente com fome. Pedintes são gente, têm estômago e passam fome.  Vagam silenciosamente pela cidade e dormem sob marquises. Aqui e ali veem-se também crianças a vagar como cães.  Crianças famintas.

Os jornais, canais de televisão e estações de rádio propõem que se doe comida. Colocam cartazes: “Deixe aqui sua doação de alimento”.

 

Dez da noite. Noite quieta, um pouco fria, já é outono. Mal chia a televisão na casa de Carlos. Últimas notícias sussurradas ao fim do dia: o vírus se alastra, mais gente a morrer solitária, em UTIs. Alguns morrem antes de receber atendimento adequado.  Telejornais monotonamente alistam estatísticas.

Carlos se entedia.  Sempre as mesmas notícias. Deprimente. Melhor ir para a cama. Ele esquenta a habitual xícara de leite e derrama pó de chocolate. Ao primeiro gole, soa a campainha. Carlos se admira, já são alguns minutos depois das dez da noite. Quem toca?

Carlos olha pela janela. Além da grade do jardinzinho, um esfarrapado o chama:

“Patrão, deixa eu falar”.

“Será perigoso?” - Carlos pensa. Mas abre a porta, meio no impulso, e vai até o homem.

“Patrão, me desculpe, mas eu estou com fome. Poderia me ajudar? Qualquer coisa de comer me serve. Ou uma moeda.”

“Amigo, é tarde! Mais de dez horas! A gente tem medo de abrir a porta a essa hora!”

”Já são dez? Ai, eu não sei que horas são... Desculpe, patrão, eu não tenho relógio. Tem razão, já é tarde... Não é hora de incomodar as pessoas... Agora eu entendo por que toquei nas outras casas, e ninguém atendeu.  Me desculpe... Eu vou embora...“

A voz se arrastava, pesada.  Ele se vai, meio cambaleante.  Talvez um pouco bêbedo, oscila ao longo da calçada. Sopra um vento frio, as folhas da castanheira murmuram melancolia.

Carlos se admira da facilidade com que o mendigo desiste da esmola.  Mas de fato está muito tarde, isso não é hora. No entanto, sem pensar, ele murmura: ”Um momento!“ Mas o mendigo já se vai, alguns metros à frente. Não ouve. O sussurro das folhas rivaliza com a voz hesitante de Carlos.

Ele volta para dentro, tranca a porta, desliga a televisão e a luz. O chocolate esfriou, já não apetece.  Deita-se, mas precisa de um tempo para adormecer.  De certo porque lhe falta o chocolate no estômago.  ”Tudo na vida é o hábito“, é seu último pensamento, por hoje.

 

[Texto publicado na revista russa ”La Ondo de Esperanto“ (2:2020)]

 

 

MI NE HAVAS HORLOĜON

 

       Fantomoj estas nevideblaj, ankaŭ virusoj. Kaj ambaŭ hantas. La urbo estas preskaŭ senhoma, ĉiuj rifuĝas en siaj domoj. Malpli da aŭtoj, surstrate. Pandemio. Kvaranteno.

       Ĉiu urbo havas sian kvanton  da mizeruloj, kiuj dependas de almozoj por vivi. Ili petadas sur trotuaroj, apud semaforoj, ĉe enirejoj de bankoficejoj. Nuntempe la urbo estas preskaŭ senhoma, almenaŭ en publikaj lokoj.  De kiu do almozpeti? Homoj malsatas. Almozuloj estas homoj, havas stomakon kaj malsataĉas. Silente, ili vagas tra la urbo kaj dormas sub markezoj. Ie kaj ie oni vidas ankaŭ infanojn vagantajn kiel hundoj. Malsataj infanoj.

       Ĵurnaloj, televidstacioj kaj radiostacioj proponas, ke oni donacu nutraĵojn. Oni dismetas tabletojn kun afiŝoj: “Lasu ĉi tie vian nutrodonacon”.

 

       Estas la deka vespere. Senbrua, iom malvarma vespero, aŭtuno jam regas. Apenaŭ zumas en la hejmo de Karlo la televidaparato. Lastaj noticoj susuriĝas en la tagofino: la viruso plivastigas sian invadon, pli da homoj mortas tute solaj, en intensflegaj hospitaloj. Kelkaj mortas antaŭ ol ili atingis taŭgan flegadon.  Televidĵurnaloj iom monotone listigas statistikajn ciferojn.

       Karlo enuas. Ĉiam la samaj noticoj. Deprime. Preferinde enlitiĝi. Li varmigas sian kutiman laktotason kaj verŝas ĉokoladpulvoron. Je la unua gluto, sonas la doma tintilo. Karlo ekmiras, estas jam kelkaj minutoj post la deka. Kiu sonorigas?

       Karlo rigardas tra la fenestro. Post la ĝardeneta ferkadro ĉifonulo vokas lin: “Sinjoro, lasu min paroli al vi”. “Ĉu danĝere?”, Karlo pensas. Li tamen malfermas la pordon, iom impulsiĝe, kaj paŝas al la homo.

       “Sinjoro, pardonu min, sed mi malsatas. Ĉu vi povus helpi min? Io ajn manĝebla taŭgas. Aŭ per monero.”

       “Amiko, estas jam malfrue! Post la deka! Oni timas malfermi la pordon, je ĉi tia horo!”

       “Ĉu jam la deka? Ve, mi ne konscias pri la horo... Pardonu min, sinjoro, mi ne havas horloĝon. Vi pravas, estas jam do malfrue... Jam ne indas ĝeni homojn je ĉi tia horo... Nun mi komprenas, kial ĉe aliaj domoj, kie mi sonorigis, neniu respondis. Pardonu... Mi foriras...”

       Lia voĉo peze treniĝas. Li paŝas for, iom malfirme. Eble li estas ebrieta, li ŝanceliĝas laŭlonge de la trotuaro. Blovas malvarma venteto, folioj de kaŝtanarbo melankolie murmuras.

       Karlo miras, ke tiel facile la almozulo rezignas pri sia almozo. Sed fakte estas tro malfrue, li devus veni antaŭe. Tamen li senpense flustras: “Momenton!” Sed la almozulo jam iras kelkajn metrojn for. Li ne aŭdas. La murmurado de la foliaro rivalas kun la hezita voĉo de Karlo.

       Li revenas en la domon, ŝlosas la pordon, malŝaltas la televidon kaj la lumon. Lia ĉokoladlakto jam malvarmiĝis, li ne plu emas trinki. Li enlitiĝas, sed bezonas nekutime longan tempon por endormiĝi. Certe pro tio, ke mankas al li varmeta ĉokoladlakto en la stomako. “Ĉio en la vivo dependas de kutimoj” , estas lia lasta penso hodiaŭ.

 

[Teksto publikigita en la rusa revuo ”La Ondo de Esperanto“ (2:2020)]