PSV - 2020
Éramos uma turminha de meninos entre nove e onze anos, todos fanáticos
por futebol. Jogávamos todo dia, toda hora, até à noite, embora o quintal fosse
mal iluminado e os morcegos que moravam no abacateiro voassem com frequência
entre nós. O quintal era um bom campinho, com grama rala e alguns buracos. Mas
servia bem; bastava contornar a goiabeira para chegar ao gol adversário.
Só tinha um problema. De vez em quando a bola caía no quintal do
vizinho. Rabugento, ele xingava, do outro lado do muro, e nós ficávamos sem a
bola por alguns dias. Ela era então atirada de volta, vazia.
Certa vez a bola voltou rasgada a faca. Ficamos todos indignados. Aquilo
merecia uma retaliação. Reuni a turma, discutimos longamente e, entre várias
propostas, venceu a minha. Quatro dos mais corajosos entre nós ficaram
encarregados da missão. Cada um construiria um pequeno sarrafo atravessado por
um grande prego de boa qualidade. No dia apropriado, cada um sorrateiramente
colocaria o seu sarrafo, com o prego virado para cima, adiante de cada roda do
carro do rabugento vizinho, que costumava estacionar sempre no mesmo local, em
frente à casa.
Assim foi feito. Ficamos olhando de longe.
Veio o homem, entrou no carro, deu a partida e ouvimos todos um chiado
sonoro e múltiplo, enquanto o carro arriava. O homem, atônito, saiu do carro,
verificou a armadilha e gritou um palavrão que a rua toda ouviu.
Só então entendemos. Não era o carro do vizinho. Era um carro da mesma
cor, do mesmo modelo, pertencente a um pobre desconhecido que tivera o azar de
estacionar no mesmo local do vizinho.
Saímos nós de fininho, e só voltamos para casa à noite.
VENĜO
Ni estis
areto da knaboj aĝantaj inter naŭ kaj dek unu jaroj, ĉiuj fanatikaj
futbalistoj. Ni ludis futbalon ĉiutage, ĉiumomente, eĉ vespere, kvankam la
domkorto estis preskaŭ senluma kaj vespertoj, kiuj loĝis en la avokadarbo, ofte
flugis inter ni. La korto estis sufiĉe glata, kun maldensa greso kaj kelkaj
truoj. Sed ĝi bone taŭgis; sufiĉis ĉirkaŭkuri la gujavarbon por atingi la
kontraŭulan golejon.
Estis nur
unu problemo. De tempo al tempo la pilko flugis al la korto de la najbaro. Li
estis malbonhumora, li tiam sakris el la alia flanko de la muro, kaj ni restis
sen la pilko dum kelkaj tagoj. Poste ĝi estis reĵetita returne, senaera.
Unu fojon,
la pilko revenis ŝirita per tranĉilo. Ni indigniĝis. Tio postulis reagon. Mi
kunigis la knabaron, ni longe diskutis kaj inter pluraj proponoj venkis la mia.
Kvar inter la plej kuraĝaj el ni prenis al si la mision. Ĉiu knabo konstruos
etan trabon traboritan per granda, bonkvalita najlo. En fiksita tago, ĉiu knabo
kaŝe metos sian trabeton antaŭ ĉiun pneŭon de la aŭto de la malbonhumora
najbaro, kun la fera pinto supren turnita. Li ja kutimis parki sian aŭton
ĉiam samloke, antaŭ la domo.
Tiel ni
faris. Kaj ni gvatis, de malproksime.
Venis la
homo, eniris la aŭton, ekruligis ĝin kaj ni aŭdis sonoran, multoblan fajfon,
dum la aŭto malleviĝis. La konsternita homo eliris, konstatis la fiaĵon kaj
elkriis fivorton, kiun la tuta ĉirkaŭa domaro aŭdis.
Tiam ni
ekkomprenis. Tiu ne estis la aŭto de la najbaro. Ĝi estis samkolora, sammodela,
sed ĝi apartenis al nekonato, kiu havis la malbonan sorton parki precize sur la
sama loko kiel la najbaro.
Ni
diskrete foriris kaj revenis hejmen nur en malfrua vespero.