sábado, 30 de dezembro de 2017

INESCAPÁVEL

PSV  dez 2017

Em pleno luto, seria um Natal muito triste.
Resolveu passar a data na agitação embriagadora de um navio de turismo. Música, barulho, cassino, comidas, bebidas, conversa vazia. Fútil multidão flutuante.
Em vão. Da popa, o rastro de espuma insistia em lembrar a brevidade da vida.


NEESKAPEBLA

En plena funebro, tio estus tro malĝoja Kristnasko.
Li do decidis pasigi la daton en ebriiga tumulto de turisma ŝipo.
Muziko, bruado, hazardludoj, manĝado, drinkado, senenhava konversacio. Frivola flosanta homamaso.
Vane. El la pobo, la ŝaŭma ŝipspuro insistis rememorigi la mallongecon de la vivo.

VAN GOGH EM 60000 QUADROS



Finalmente, “Com amor, Van Gogh” (ou “Loving, Vincent” chega ao Brasil. Valeu a pena esperar. A produção polonesa e britânica me parece um marco na história do cinema de animação. Trata-se de pura arte.

            60000 quadros pintados a mão por mais de 100 artistas, desfilam em quase duas horas de filme.  Uma homenagem e tanto a um grande gênio que merece de fato todas as homenagens. O respeito é tanto, que os criadores tiveram a sensibilidade de montar uma história leve e ingênua, que nunca se sobrepusesse ao homenageado. O entrecho é até curioso. Um filho do carteiro decide entregar um envelope enviado pelo pintor, que já falecera, a seu irmão – uma das centenas de cartas escritas por Vincent ao amado Theo. Chegando à aldeia, começa a interrogar os moradores e descobre que talvez não tenha havido suicídio, mas homicídio. Afinal, ninguém se mata com um tiro no abdome.
            Durante os encontros, vão desfilando os maravilhosos quadros do pintor holandês, nascido em 1853. A delicada técnica de animação os torna vivos e vão desenhando, afinal, a trágica solidão de uma grande alma incompreendida. Van Gogh deixou centenas de quadros magníficos e morreu pobre, pois só conseguiu, em vida, vender um único deles. Começou a pintar aos 27 anos de idade; morreu aos 37.
             O filme, afinal, é obrigatório.



                        VAN GOGH PER 60000 BILDOJ

  Post senpacienca atendado, fine brazilanoj povas spekti la anoncitan filmon “Kun amo, Van Gogh” (aŭ “Loving, Vincent”). Valoris la peno n atendi! Ĝi estas pinta atingo de la kinoarto.
  La filmo estas produktita de pola kaj brita entreprenoj, kune.  La reĝisoroj estas pola Dorota Kobiela kaj brita Hugh Welchman. Ĝi estas “animacia” filmo, tute konstruita per pentraĵoj mane faritaj. Por tio laboris cent dudek pentristoj en diversaj landoj, kiuj plenumis ĉirkaŭ 60000 bildojn, ĉiujn laŭ la stilo de Vincent Van Gogh. Rezultis belega spektaklo de tekniko kaj kolorplena arto. 
  Temas pri emocioplena omaĝo al la granda artisto. La rakonto estas kurioza.  Post la morto de Vincent, lia amiko, leterportisto, restis kun unu lia letero adresita al la frato Theo, kiun oni neniam transdonis.  La filo de la leterportisto decidas mem veturi al la vilaĝo, kie la pentristo vivis kaj mortis, por transdoni la leteron. Tie, li ekkonas la enloĝantojn kaj enketas pri la morto de la artisto. Ĉu efektive li sin mortigis? Aŭ eble iu murdis lin? La rakonto mem estas iom naiva kaj ne plene kontentiga kiel detektivhistorio. Oni baldaŭ konstatas, ke ĝi estas nura senpretenda preteksto por montri kaj vivigi la arton de la granda Van Gogh. Diversaj scenoj komenciĝas per liaj famaj pentraĵoj, kaj la figuroj eliras el la pentrita sceno en la filmon mem.  Intertempe, oni perceptas la tragikan solecon de geniulo, kiu vivis mizere, ĉiam kun la deziro montri al la mondo, ke li havas ion por esprimi per la sola rimedo al li ebla: lia mirinda pentroarto.
  Mi opinias, ke la filmo plene atingis sian celon. La rezulto estas vera plezuro por la okuloj kaj por la spirito. 
  Vincent Willem Van Gogh naskiĝis en Nederlando, en la jaro 1853. Li komencis pentri kiam li estis 27-jara. Li intense sin dediĉis al sia arto: ĉirkaŭ 800 pentraĵojn li lasis, sed nur unu li sukcesis vendi. Fakte, nur post lia morto oni plene rekonis lian valoron kaj la fakton, ke li estis unu el la pioniroj de moderna arto. Li havis fortan emocian ligon kun sia frato Theo, al kiu li skribis centojn da leteroj. Theo multe helpis lin finance kaj morale. Vincent estis soleca homo kun nestabila mensa stato. Li sin mortigis kiam li estis 37-jara. Li plene meritas la omaĝon faritan per la bela filmo “Kun amo, Van Gogh”.
https://www.youtube.com/watch?v=0IvlYHSXg24

(Aŭskultebla per la Esperanta Retradio:
 http://esperantaretradio.blogspot.com.br/2017/12/van-gogh-per-60-mil-bildoj.html  )




DISTRAÇÃO

Foto PSV, 2017

Passarinho, ao natural,
é de voar, de voar.
Quando pousa no quintal,
fica a ciscar, a ciscar.

Passarinho, toma tento,
pode haver gato por perto!
Tu sabes manha de vento,
ele sabe o bote certo.

Assim é também com gente
desatenta, pela vida:
um bote só, de repente,
e vai-se a vida, perdida.


SENATENTE

Malgraŭ ke flugi libere
estas la birda naturo,
tamen paŝeti surtere
estas ankaŭ aventuro.

Birdeto, tamen, atenton!
Eble la kato vin gvatas.
Vi lerte regas la venton,
saltoprete   ĝi malsatas.

Al homo same danĝeras
se li senzorge promenas.
Eble kaptilo aperas,
eble fatalo lin prenas.

O RASTRO

Foto PSV, dez. 2017
0

A vida é como o rastro que o navio
desenha à superfície do oceano,
caminho passageiro e fugidio
que o mar de vagas varre, soberano.

É feito só de espuma, puro engano,
o belo, luminoso, luzidio
traçado sobre a água azul. Insano
querer que pelo mar corresse um rio.

Assim serão os fatos desta vida,
dos quais nenhum resquício há de ficar,
por mais que luminosa e apetecida.

Deixemo-los, que vão se desmanchar,
olhemos só à proa, atrevida,
que o importante, mesmo, é navegar.


LA SPURO

La vivo ŝajnas ia ŝipospuro
dum irado sur vasta oceano:
ĝi lasas blankan vojon dum la kuro
sed tuj malfaras ĝin la mara mano.

Ĉar trompa estas tia ŝaŭma lano
tre bela, hela, brila, luma puro
strekita sur la blua ondekrano
- sed baldaŭ malaperas vojkonturo.

Similaj estas faktoj dum la vivo,
ĉar ĉiujn la forgeso tuj forlavas,
spit´ al ties ĝuo kaj motivo.

El tiuj la destin´  neniun savas.
Al pruo do rigardu dum la drivo,
ĉar fakte nur la ŝipirado gravas.

segunda-feira, 11 de dezembro de 2017

SANTA BILLIE

P.S.V. 2017

“In my solitude
You haunt me
With dreadful ease
Of days gone by

In my solitude
You taunt me
With memories
That never die”

(Em minha solidão, tu me persegues com a facilidade terrível do tempo que passou. Em minha solidão, tu zombas de mim com as lembranças que nunca morrem.)

Literatura e música são irmãs siamesas. Leio o surpreendente romance-mosaico de Evandro Affonso Ferreira “Não tive nenhum prazer em conhecê-los” e absorvo do personagem a obsessão por Billie Holiday. Essa moça deve estar no Céu.
Ouço repetidas vezes sua voz delicada que sonha em modulações sutis. Um toque de ingenuidade, uma pitada de malícia, uma dose de sensualidade. Casa bem com o nonagenário rabugento do livro,  que guarda um coração sensível no peito só de lembranças. O velho se salva com palavras; a cantora, com timbres.
Tenho para mim que grandes artistas são sempre grandes solitários.


SANKTA BILLIE

“In my solitude
You haunt me
With dreadful ease
Of days gone by

In my solitude
You taunt me
With memories
That never die”

(En mia soleco, vi hantas min kun la terura facileco de la tempo, kiu pasis for. En mia soleco, vi mokas min per  rememoroj, kiuj neniam mortas.)

Literaturo kaj muziko estas siamaj fratoj. Mi legas la mirigan mozaik-romanon de Evandro Affonso Ferreira “Não tive nenhum prazer em conhecê-los” (“Mi havis nenian plezuron koni vin”) kaj mi ensorbas el la romanfiguro obsedon pri Billie Holiday. Tiu junulino devas esti en la Ĉielo.
Mi aŭskultas denove kaj denove ŝian delikatan voĉon, kiu revas per subtilaj sonondoj. Tuŝo de simplanimeco, eta kvanto da malnaivo, dozo da senso. Ĝi bone kongruas kun la naŭdekjara malbonhumorulo en la libro, kiu konservas senteman koron el rememoroj. La maljunulo sin savas per vortoj; la kantistino, per voĉtembroj.
Mi pensas, ke grandaj artistoj estas ĉiam grandaj soluloj.