quinta-feira, 25 de outubro de 2012

O CANAL


Saiu a caminhar com o cão, e não tinha ideia para onde. Olhou os carros e eles soltavam barulho e fumaça. Olhou as tristes árvores da rua, e elas mal fotossintetizavam. Olhou as vitrines da padaria e das lojas de roupas, e viu pães e roupas murchos. A montanha, enevoada, o mar, nublado. Procurou em si uma crença, um ensinamento. Procurou um verso. Atravessaram o áspero asfalto com suas disciplinadoras faixas de trânsito e se debruçaram sobre o parapeito. E ficaram a contemplar a escura água do canal que corria em direção ao mar. Ali havia um pouco de paz.

LA KANALO
Ŝi elhejmiĝis por promeno kun la hundo, kaj tute ne sciis, kien. Ŝi rigardis la aŭtomobilojn kaj ili eligis bruon kaj fumon. Ŝi rigardis la malĝojajn arbojn surstrate, kaj ili apenaŭ fotosintezis. Ŝi rigardis la montrofenestrojn de panvendejo kaj de vestovendejo, kaj vidis panojn kaj vestojn ŝrumpintajn.  La montaro estis nuba, la maro, nebula. Ŝi serĉis en si kredon, instruon. Ŝi serĉis verson. Ili trairis la krudan asfalton kun ĝiaj disciplinaj strioj por marki la trafikon, kaj ili kliniĝis sur la parapeton. Kaj tie ili kontempladis la malhelan akvon de la kanalo, kiu fluadis al la maro. Tie estis iom da paco.


domingo, 7 de outubro de 2012

AS TRÊS CORUJAS





Ali estão três corujas
a tomar conta da sala
onde escrevo garatujas
a ver se o coração cala.

São três figuras quietas,
sizudas e pensativas,
como são talvez discretas
as recordações mais vivas.

Não são de ferro polido
nem de pedra ou vidraria,
são da matéria do olvido,
louça da melancolia.

A menor se chama Estrela,
pisca pálida no céu,
na noite que não é dela,
no manto que não é meu.

À direita tem por nome
Nuvem, destino de chuva,
sonho  que o vento consome,
mão retirada da luva.

A maior se chama Lua,
ave de sabedoria:
incha, mingua, vai, recua,
como o coração faria.

Elas são minhas amigas
as três corujas de louça.
Duvido que tu consigas
alguém que melhor te ouça.


TRI NOKTUOJ

Jen mi havas tri noktuojn,
kiuj mian ĉambron gardas,
dum mi banale skribaĉas,
dum la koro daŭre ardas.

Tri figuroj tre kvietaj,
Seriozaj kaj pensemaj,
kaj tamen indiferentaj
pri rememoroj korpremaj.

Ili ne estas el fero,
nek  el  ŝtona materio,
ili konsistas apenaŭ
el fajencmelankolio.

Sur ĉielo flagras pale
la plej eta, nome Stelo.
Ne ŝia estas la nokto,
ne mia destinmantelo.

La dekstra birdo nomiĝas
Nubo, de pluva destino.
Ĝian revon portas vento,
mano el la ganta sino.

Estas la plej granda birdo
Luno, saĝa kaj serena:
ĝi kreskas, ŝrumpas, rebrilas,
kiel koro amopena.

Tri noktuoj el fajenco
en mia ĉambro ĉeestas.
Vi estu same feliĉa
se  ĉe vi similaj nestas.

segunda-feira, 1 de outubro de 2012

AMOR CANINO



sem alimento ela me agradece
sem passeio ela me afaga
sem banho ela me beija
sem calor ela me roça

esqueço ela recorda
ignoro ela convoca
penso ela contempla

olhar estrábico de afeto
passinhos miúdos de carinho
imenso puro amor inconsciente

quisera ser capaz de amor assim


HUNDINA AMO

sen manĝo ŝi min dankas
sen promeno ŝi min milde tuŝas
sen bano ŝi min kisas
sen varmo ŝi min frotas

mi forgesas ŝi memorigas
mi ignoras ŝi alvokas
mi pensas ŝi kontemplas

straba rigardo de estimo
etaj paŝoj de karesemo
ega pura amo senkonscia

mi revas iam povi tiel ami