Os contos de Trevor Steele "Australia felix", originalmente escritos em Esperanto, são um livro muito interessante. Dos 11 contos, 10 tratam do povo aborígene da Australia. O estilo é vivo e fluente, e o autor, de maneira divertida, usa letras do Esperanto, vez por outra, para imitar o sotaque local. Ele usa poucos neologismos. Expressões muito curiosas para falas do dia a dia aparecem a toda hora. O autor de "...sed nur fragmento", a meu ver sua obra prima, mostra que é um prosador de talento. Merece ser lido!
sexta-feira, 21 de setembro de 2012
AUSTRALIA FELIX
La novelaro de Trevor Steele "Australia felix", originale verkita en Esperano, estas tre interesa libro. El la 11 rakontoj, 10 temas pri la aborigena popolo en Aüstralio. La stilo estas tre viveca kaj flua, kaj amuze la aütoro uzas Esperantajn literojn por imiti la lokan akchenton, de tempo al tempo. Malmultajn neologismojn li uzas. Ege interesaj esprimoj por chiutagaj parolturnoj trovighas ofte. La aütoro de "... sed nur fragmento", miaopinie lia chefverko, denove montras, ke li estas talenta prozisto. Leginda libro!
Os contos de Trevor Steele "Australia felix", originalmente escritos em Esperanto, são um livro muito interessante. Dos 11 contos, 10 tratam do povo aborígene da Australia. O estilo é vivo e fluente, e o autor, de maneira divertida, usa letras do Esperanto, vez por outra, para imitar o sotaque local. Ele usa poucos neologismos. Expressões muito curiosas para falas do dia a dia aparecem a toda hora. O autor de "...sed nur fragmento", a meu ver sua obra prima, mostra que é um prosador de talento. Merece ser lido!
Os contos de Trevor Steele "Australia felix", originalmente escritos em Esperanto, são um livro muito interessante. Dos 11 contos, 10 tratam do povo aborígene da Australia. O estilo é vivo e fluente, e o autor, de maneira divertida, usa letras do Esperanto, vez por outra, para imitar o sotaque local. Ele usa poucos neologismos. Expressões muito curiosas para falas do dia a dia aparecem a toda hora. O autor de "...sed nur fragmento", a meu ver sua obra prima, mostra que é um prosador de talento. Merece ser lido!
quarta-feira, 19 de setembro de 2012
FOLHAGEM NA PEDRA
sempre me comoveram as
folhas que nascem nos desvãos da pedra
que sobrevivem sem
terra sem humus
pela graça da escassa
humidade do ar
pela migalha dos
pássaros
pela imprevista
generosidade da chuva
pelo vapor
longinquo das profundezas
estoicas humildes improváveis
fragilidade
vegetal premida pela mineral rudeza
veludo entre ferros
harpa entre tambores
pálido verdor em meio a cinzenta solidez
macia carícia para
olhos que abrem mão das grandes
paisagens
para contemplar a
pequenez obstinada dos discretos heroismos
FOLIOJ
SUR ŜTONO
ĉiam emocias min la folioj kiuj naskiĝas en breĉoj de ŝtonoj
kiuj
postvivas sen tero sen humo
pro la
panero de birdoj
pro la
neatendebla bonfaro de pluvo
pro la
fora vaporo el la profundaĵoj
stoikaj
humilaj malprobablaj
vegetaĵa
malfortiko premita de minerala krudo
veluro
inter feraĵoj
harpo
inter tamburoj
pala
verdo meze de solida grizo
mola
kareso al okuloj kiuj rezignas pri grandaj pejzaĝoj
por kontempli la
obstinan malgrandecon de diskretaj heroaĵoj
quinta-feira, 13 de setembro de 2012
SURDEZ
Chegou
um dia em que sua mulher, companheira de tantos anos, teve que repetir uma
frase três vezes, durante o almoço. De um momento para outro, percebeu que já não
ouvia bem. Para quase todas as pessoas esse dia chega, pensou com resignação.
O
Otorrino indicou um aparelhinho. Antes de usá-lo, decidiu despedir-se dos sons.
Seu primeiro exercício foi escutar atentamente o ruído do pingo de água caindo
numa bacia de lata. Depois o mesmo pingo caindo num copo. Depois prestou
atenção ao latido tristonho de um cão noturno, em quieta madrugada. Depois escutou o chiado do chinelo da mulher, no corredor. O
canto do galo, que é o som do amanhecer. O bulício do talher no prato. O
resfolgar do cão com sede. O farfalhar discreto das folhas do abacateiro.
E
ficou feliz, porque ainda ouvia muitos sons bonitos.
E foi
ficando mais exigente, e quis ouvir o som dos passos das formigas, o bater das
asas dos urubus no céu, a couve que crescia rompendo a terra, a proliferação
dos fungos sobre cascas de laranja. Quis
ouvir o movimento da seiva do mamoeiro. Quis ouvir o ruído da agulha da
costureira perfurando o tecido. A
incandescência do metal no fogo. A dança da carpa no tanque. A lua cheia.
E
percebeu então o que mais ambicionava: ouvir seus pensamentos mais escondidos.
SURDECO
Alvenis tago, kiam lia edzino, kunulino de tiom
da jaroj, devis ripeti frazon trifoje, dum tagmanĝo. Subite li perceptis, ke li
jam ne bone aŭdas. Tia tago alvenas al preskaŭ ĉiu homo, li pensis, rezignacie.
Faka kuracisto indikis etan aparaton. Antaŭ ol uzi ĝin, li decidis adiaŭi la
sonojn. Lia unua ekzerco estis atente aŭskulti la bruon de akvoguto falanta sur
ladan ujon. Poste, la saman guton en glason. Poste li atentis pri la malĝoja
bojado de nokta hundo, en kvieta malfrua nokto. Poste li aŭskultis, ke la
pantoflo de lia edzino siblas sur la koridora planko. La kokokrion, kiu estas
la sono de mateniĝo. La bruetadon de
manĝiloj sur telero. La anheladon de soifanta hundo. La diskretan interfrotiĝon de la folioj de la
avokadujo.
Kaj li estis feliĉa, ke li ankoraŭ povis aŭdi
multajn belajn sonojn.
Kaj li fariĝis pli kaj pli postulema, kaj li
volis aŭskulti la paŝojn de formikoj, la flugilbataton de katartoj en la ĉielo,
kreskadon de brasiko el la grundo, multobliĝon
de fungoj sur oranĝoŝeloj. Li volis aŭdi la moviĝon de la sevo de papajo. Li
volis aŭdi la bruon de kudrilo, kiam kudristino boras tolaĵon per ĝi. La
inkandeskon de metalo en fajro. La dancon de karpo en akvujo. La plenan lunon.
Kaj tiam li perceptis, kion li plej ambiciis:
aŭskulti siajn plej kaŝitajn pensojn.
domingo, 9 de setembro de 2012
VENTO
há lugares do mundo em que o vento
sopra sempre na mesma direção
são ventos obstinados que zunem monotonamente as mesmas notas
sibilantes
por tempo inesgotável
e tocam as folhas e as poeiras
e inclinam os galhos das árvores
e empurram a chuva
e as ondas do canal
e as vozes das crianças
e dos velhos que descansam em bancos
de madeira
antiquíssimos ventos incansáveis
que vencem tudo que é rijo
e a tudo submetem com sua
insistência milenar
e no entanto é possível caminhar
contra o vento
desafiar sua lufada
receber cisco nos olhos
gelhas na pele
secura na garganta
e ter como recompensa apenas o
ingênuo prazer do próprio passo
VENTO
ekzistas lokoj en la
mondo kie la vento blovas ĉiam unudirekte
ili estas obstinaj
ventoj kiuj zumas monotone per samaj siblaj sonoj
dum neelĉerpebla tempo
kaj peladas foliojn
kaj polvon
kaj klinadas
arbobranĉojn
kaj puŝadas pluvon
kaj la ondojn sur la
kanalo
kaj la voĉon de
infanoj
kaj de maljunuloj kiuj
ripozas sur lignobenkoj
tre antikvaj senlacaj
ventoj
kiuj venkas ĉion
rigidan
kaj ĉion submetas per
sia multjarmila insistado
kaj tamen eblas paŝi
kontraŭ la vento
defii ĝian frapadon
akcepti polverojn sur
la okulojn
sulkojn en la haŭton
sekecon en la gorĝon
kaj ricevi kiel rekompencon
nur la naivan plezuron de la propra paŝo
terça-feira, 4 de setembro de 2012
O ALEGRE PREFEITO DE MAZARA DEL VALLO
Mais adiante, explicou a todos:
- Aquela senhora protesta todos os
dias, por causa de um carro vermelho que estaciona sempre em frente à sua casa.
Por algum misterioso motivo, exige que o carro não fique mais ali... Ela grita
sempre: “Tire o carro vermelho, tire o carro vermelho...”
- E o que fez o senhor?
- Sugeri ao dono do carro que o
troque por um de outra cor...
LA SPRITA URBESTRO DE MAZARADELVALO
Okaze de la itala kongreso de Esperanto, en Mazaradelvalo, en
ĉi tiu jaro 2012, specialan ĉarmon donis la urbestro, kiu raviĝis pri la ideo
de Internacia Lingvo kaj plene apogis la eventon. Inter aliaj simpatiaj agoj,
li kondukis Esperantistojn promene tra la historia kvartalo de tiu tre antikva Sicilia
urbo. En momento, kiam la moŝta ĉiĉerono klarigis pri urba detalo, iu
sinjorino, el la supra etaĝo de malnova domo, komencis kriaĉi al la urbestro per parolmaniero, kiun neniu komprenis, eĉ ne italoj – nur la urbestro mem. La
bonhumora politikisto ion respondis same nekompreneblan kaj plu antaŭen
promenis.
Post kelkaj metroj, li klarigis la aferon al ĉiuj:
- Tiu sinjorino ĉiutage protestadas pro tio, ke ruĝa
aŭtomobilo staras antaŭ ŝia domo. Pro ia mistera motivo, ŝi postulas, ke la
aŭto ne plu restu tie... Ŝi konstante kriadas: “Forprenu la ruĝan aŭton,
forprenu la ruĝan aŭton...”
- Kaj kion vi faris?
- Mi proponis al la posedanto, ke li interŝanĝu sian aŭton
kontraŭ alikolora...
segunda-feira, 3 de setembro de 2012
SOLIDÃO
à beira do mediterrâneo
encontrei uma gaivota agonizante
o vento antiquíssimo agitava um pouco as asas
enquanto ela se preparava para o momento final
por um instante ela deixou sua solidão desamparada
e me olhou com algum espanto
guardei distância e silêncio
em respeito à nobreza do embate
à beira do mar imemorial
encontrei uma gaivota
profundamente solitária
Mazara del
Vallo, agosto 2012
SOLECO
ĉe
bordo de la mediteranea maro
mi
trovis agoniantan mevon
tre antikva
vento iom skuis ĝiajn flugilojn
dum ŝi
sin preparis por la fina momento
nelongan tempon ĝi forlasis sian senrimedan solecon
kaj
rigardis min kun iom da miro
mi silente restis je iom da distanco
respekte
al la nobla alfronto
ĉe
bordo de pramemora maro
mi
trovis mevon
profunde
solecan
Mazara del
Vallo, aŭgusto 2012
DESPEDIDAS
em meio às luzes que boiavam inquietas
o navio partiu
em plena noite
como um imenso paquiderme
percorreu a curva lenta do porto
e sumiu além
eu estava por perto
e vi as despedidas
nenhum dos meus agitava os lenços brancos
no navio
ou no cais
mas eu senti a melancolia da despedida
por que hei de sentir a melancolia de todas as despedidas do mundo?
Palermo, agosto 2012
ADIAŬOJ
meze de
lumoj, kiuj flosis malkviete
foriris
la ŝipo
en
plena nokto
kiel grandega
pakidermo
ĝi
laŭiris la malrapidan kurbon de la haveno
kaj
transen malaperis
mi
ĉeestis
mi
vidis la adiaŭojn
neniu
mia familiano svingis blankan tukon
en la
ŝipo
aŭ sur
la kajo
sed mi
sentis la melankolion de adiaŭo
kial
mi devas senti la melankolion de ĉiuj adiaŭoj en la mondo?
Palermo,
aŭgusto 2012
OUTROS OLHOS
Ganhou sua primeira máquina digital, um modelo simples, e saiu a clicar as coisas do mundo. Primeiro as flores, que são escandalosamente belas; depois as árvores serenas; os pássaros ariscos; as janelas, atrás das quais há tanta vida; a água; o fogo. Um dia percebeu que os rostos sérios eram mais fotogênicos que os risonhos. E flagrou os velhos, as crianças, os ricos, os pobres, as grávidas e os atarefados feirantes a vender peixes, tomates e pasteis nas ruas. Com sua assombrosa máquina, descobriu que se podia ver o mundo com outros olhos.
Algum tempo depois, descobriu que se pode ver a vida com outros olhos.
Mazara del Vallo, agosto 2012
ALIAJ OKULOJ
Li gajnis sian unuan ciferecan
fotilon, ian simplan modelon, kaj li komencis foti la aĵojn en la mondo. Unue
la florojn, kiuj estas skandale belaj; poste la serenajn arbojn; la fuĝemajn
birdojn; la fenestrojn, post kiuj kaŝiĝas tiom da vivo; akvon; fajron. Unu tagon li rimarkis,
ke seriozaj mienoj estas pli taŭgaj por fotiĝo ol la ridaj. Kaj li kaptis
maljunulojn, infanojn, riĉulojn, malriĉulojn, gravedulinojn kaj laboremajn
stratvendistojn, kiuj vendas fiŝojn, tomatojn kaj pasteĉojn. Per sia mirinda
maŝino li malkovris, ke oni povas vidi la mondon per aliaj okuloj.
Iom poste, li malkovris, ke oni povas
vidi la vivon per aliaj okuloj.
Mazara Del Vallo, aŭgusto 2012
Assinar:
Postagens (Atom)