O último filme do talentoso
cineasta argentino Hector Babenco – “Meu Amigo Hindu” – foi rodado em 2015 e
lançado no Brasil no início de 2016. Meses depois Babenco faleceu do câncer
contra o qual lutara nos últimos anos. E estes últimos (e penosos) anos de sua
vida são o tema de seu canto de cisne.
O filme, de modo chocantemente
corajoso, descarta no entanto qualquer concessão ao sentimentalismo. Ao
contrário, o desespero, com toda a sua carga de crua humanidade, perpassa a
agonia do protagonista.
A morte não logra vencer o
egoísmo, a sexualidade desvairada, o cinismo, o sarcasmo, o medo que beira a covardia. Mas também não
abafa a lucidez de uma inteligência poderosa, a sensibilidade de uma criança
que perdura no homem rude, o apurado domínio sobre as palavras e sobre a
imagem. Luz e sombra de que todos somos feitos.
Não poderia, assim, resultar um
filme agradável de se ver, se se olhar apenas seu conteúdo trágico. É áspero,
duro, cortante, vizinho da náusea, em seus momentos mais ríspidos. Mas acena
com uma esperançosa carga de terna humanidade, ao terminar com uma curiosa
recriação de “Cantando na chuva”, visto pelos olhos de um homem que morre - e
que brilham pela última vez. Não se sabe se é para rir ou para chorar.
MIA HINDA AMIKO
La lasta filmo de la talenta argentina filmisto Hector Babenco –
“Mia Hinda Amiko” – estis verkita en la jaro 2015 kaj lanĉita en Brazilo en la komenco de 2016. Kelkajn monatojn poste, Babendo
mortis de la kancero, kontraŭ kiu li bataladis dum la lastaj jaroj. Kaj
tiuj lastaj (kaj penaj) jaroj de lia vivo estas la temo de lia kanto de cigno.
La filmo, ŝoke kuraĝa, forĵetas tamen ian koncedon al sentimentaleco.
Male, malespero, kun sia tuta ŝarĝo de kruda homeco,
trapasas la agonion de la protagonisto.
La morto ne
sukcesas venki egoismon, senregan seksemon, cinikecon, sarkasmon, timon
proksiman al poltroneco. Sed ĝi same ne sufokas la klarmensan, potencan
inteligentecon, la sentemecon de ia infano, kiu plu ekzistas en kruda homo, la
rafinitan regadon sur vortoj kaj bildoj. Lumo kaj ombro, el kiuj ni ĉiuj estas faritaj.
Sekve, ne povus
rezulti filmo agrabla je la spektado, se oni rigardas sole nur ĝian tragikan enhavon. Ĝi estas malglata, malmola, tranĉa, najbara al naŭzo, en siaj momentoj plej malmildaj. Sed ĝi mangestas per ia esperplena ŝarĝo de amoplena homeco, kiam ĝi finiĝas per kurioza
rekreado de la konata kanzono “Kanti sub la pluvo”, vidata per la okuloj de
mortanta homo, kiuj brilas lastfoje. Oni ne scias, ĉu oni devas ridi aŭ plori.