quarta-feira, 31 de outubro de 2018

O POVO QUE SOMOS

Foto PSV - out. 2018




Dizem que há uma alma dos povos. Um conjunto de características que se vão construindo ao longo dos séculos. Espécie de personalidade coletiva moldada por guerras, tradições, contos, poemas, topografia, clima, calamidades, flora e fauna. De tempos em tempos surgem grandes homens que se encarregam de dar cores trágicas ao correr das épocas. Resulta um mosaico fascinante, misterioso e único, que só os nativos conseguem sentir, no âmago. É a alma do povo.
Conhecer um pouco da alma de um povo é um exercício de sensibilização.
Fui ver a 35ª Festa Nacional da Armênia, neste outubro de 2018, na Escola José Bonifácio, no bairro do Bom Retiro, em São Paulo. Valeu a pena.
A escola existe há 90 anos. Ensino sério, sólido, professores motivados, alunos afetivamente ligados à escola. De maneira comovente, conservam-se ali os valores da longínqua Armênia, origem da instituição. Os alunos aprendem noções do idioma, da história, da música.  Na festa, cantam o hino daquele país, dançam passos milenares em vestes típicas, declamam poemas em armênio.  Ao fundo, na tela, paisagens do oriente. Assim corre a celebração, dirigida por um sacerdote de leve sotaque.  Por um momento, sentem os visitantes que do outro lado do mundo há uma gente antiga, cheia de vida, nossos irmãos.
A Armênia, com 3 milhões de habitantes, vizinha do Iraque e do Azerbaijão, fica a leste da Turquia e tem história remota. Erevan, a capital, foi fundada 7 séculos antes de Cristo, e é o principal centro de civilização da região do Cáucaso.  Sua principal igreja, a Igreja Apostólica da Armênia, foi a primeira igreja cristã a se estabelecer no mundo,  como tal, antes mesmo da de Roma.
Conhecer outros povos é também nos conhecer, povo que somos.


NI KIEL POPOLO

Oni diras, ke ekzistas ia animo de popoloj.  Ia aro da karakterizaĵoj, kiuj konstruiĝas laŭlonge de jarcentoj. Iaspeca kolektiva personeco formita per militoj, tradicioj, rakontoj, poemoj, topografio, klimato, katastrofoj, flaŭro kaj faŭno. De tempo al tempo aperas grandaj homoj, kiuj prenas sur sin la taskon almeti tragikajn kolorojn al la fluado de epokoj. Rezultas rava mozaiko, mistera kaj unika, kiun nur indiĝenoj sukcesas senti, en la profundo. Ĝi estas la animo de popolo.
Koni iom el la animo de popolo estas ekzerco de sentemeco.
Mi venis por vidi la 35-an Nacian Feston de Armenujo, en ĉi tiu oktobro 2018, en la Lernejo José Bonifácio, en kvartalo Bom Retiro, en San-Paŭlo. Valoris la penon. 
La lernejo ekzistas de 90 jaroj. Serioza, solida edukado, motivitaj instruistoj, lernantoj emocie ligitaj al la lernejo. Kortuŝe, ke tie oni konservas valorojn de la fora Armenujo, deveno de la institucio. La lernantoj lernas elementojn de la tieaj lingvo, historio, muziko. En la festo, ili kantas la himnon de tiu lando, dancas laŭ la miljaraj paŝoj en tipaj vestoj, deklamas poemojn en la armena lingvo. Fone, sur ekrano, pejzaĝoj el oriento. Tiel fluas la celebro, sub la direkto de sacerdoto kun iom da parolakĉento.  Por momento, la vizitantoj sentas, ke aliflanke de la mondo ekzistas antikva gento, plena je vivo, niaj fratoj. 
Armenujo, kun 3 milionoj da enloĝantoj, najbaro de Irako kaj Azerbajĝano, situas oriente de Turkujo kaj havas longan historion. Erevano, la ĉefurbo, fondiĝis 7 jarcentojn antaŭ Kristo, kaj estas la plej grava civilizacia centro en Kaŭkazio. Ĝia ĉefa eklezio, la Apostola Eklezio de Armenujo, estis la unua eklezio, kiu establiĝis kiel kristana en la mondo, eĉ antaŭ ol tiu de Romo.
Koni aliajn popolojn estas ankaŭ koni nin mem kiel popolon. 

CENTELHA

Foto PSV - out. 2018

      
      A folha fica vermelha
      ao último sol do dia;
      a esperança é centelha
      que não se vai, todavia.


      Pro la lasta sunradio,
      antaŭ alven´ de vespero,
      fariĝas ruĝa l´ folio.
      Morgaŭ revenos espero.

FOLHAS

Foto PSV - out. 2018

o sol horizontal do fim da tarde
incendeia as folhas
que já vão frágeis em textura
pobres de seiva
tênues véus de escassa serventia
prestes a deitar ao solo
a luz que as atravessa

resta a derradeira cor
o leve embalo do vento

a vida passou
eu fiz o que pude


FOLIOJ

la horizontala suno antaŭ vespero
bruligas foliojn
jam malfortajn en sia teksaĵo
preskaŭ sensukajn
maldikajn vualojn preskaŭ senutilajn
kiuj baldaŭ faligos sur la grundon
la lumon ilin trapasantan

restas lasta koloro
eta balanciĝado en vento

la vivo pasis
mi faris kion mi povis


A foto motivou este belo haicai em
loucoporcachorros.blogspot.com.br
de autoria de meu erudito irmão André Vianna


folhas se dissolvem
à perpendicular
luz solar

folioj dissolviĝas
sub la perpendikulara
suna lumo