Monumento à Libertação, Mendoza, Argentina
Foto PSV, 2018
Quando acontecem tragédias, espera-se que a imprensa noticie. Mas se
espera também que não aumente a tragédia.
Os atentados terroristas e crimes violentíssimos, ultimamente, têm sido
noticiados com exaustiva repetição e exibição de cenas aterradores. A mim
parece que com certa espetacularização.
Desde a publicação de “Os Sofrimentos do Jovem Werther”, de Goethe, no
século 18, é conhecido o poder dos órgãos de imprensa para influenciar pessoas.
Os casos são muitos. Dependendo de como se noticia, podem induzir a doentia imitação. Suicídios aumentam
depois que alguma celebridade dá o exemplo; sítios cooptam jovens para a
glamourização do suicídio e do terrorismo; jovens assassinos são vistos em
roupas idênticas às de videogames violentos; a consagrada expressão “lobo
solitário” parece dar um tom romântico ao que não passa de insânia.
Um pouco de moderação seria bem vinda. Não se trata de cercear a imprensa,
imprescindível numa sociedade democrática. Um bom exemplo dão os canais de TV
que transmitem jogos de futebol da Europa: quando algum tresloucado popular
invade o campo, a cena não é mostrada, apenas sobriamente informada,
repetindo-se sempre as penas que cairão sobre o infrator.
Tampouco se trata de imputar à imprensa a culpa pelo aumento da violência
na sociedade. O fenômeno é complexo e múltiplo. Mas também não se pode ignorar
a influência dos jornais, rádio, televisão e internet na cabeça das pessoas.
Afinal, não se denominam “formadores de opinião”?
FORMANTOJ DE OPINIOJ
Kiam okazas tragedioj, oni esperas, ke amaskomunikiloj informu. Sed oni
esperas ankaŭ, ke ili ne pligrandigu la tragedion.
Teroraj agoj kaj tre perfortaj krimoj, lastatempe, estas informataj kun
laciga ripetado kaj montrado de teruraj scenoj. Ŝajnas al mi, ke kun ia
spektakligo.
Ekde la publikigo de “La Suferoj de la Juna Werther”, de Goethe, en la
18-a jarcento, oni konas la kapablon de amaskomunikiloj influi homojn. Estas
multaj okazoj. Depende de la maniero kiel oni informas, ili povas inciti al ia
malsaneca imitado. Memmortigoj plimultiĝas post kiam famulo donas la ekzemplon;
retejoj allogas junulojn al ĉarmigo de memmortigo kaj de teroro; junaj
murdistoj estis viditaj en vestoj egalaj al tiuj de perfortaj videoludoj; la
vaste uzata esprimo “soleca lupo” ŝajnas doni romantikan koloron al tio, kio
estas nur frenezaĵo.
Iom da modereco estus bonvena. Ne temas pri tio, ke oni limigu la laboron
de amaskomunikiloj, kiuj estas nemalhaveblaj en demokratia socio. Bonan
ekzemplon montras televidkanaloj, kiuj elsendas futballudojn el Eŭropo: kiam iu
freneza popolano invadas la kampon, la scenon oni ne montras, nur sobre informas,
kaj oni ĉiam ripetas la punojn, kiuj falos sur la kriminton.
Ankaŭ ne temas pri kulpigo de amaskomunikoj pri la plimultiĝo de perforto
en la socio. Tiu fenomeno estas kompleksa kaj multfaceta. Sed ankaŭ oni ne
rajtas ignori la influon de ĵurnaloj, radio, televido kaj interreto en la
kapon de homoj. Cetere, ĉu oni ne nomas ilin “formantoj de opinioj”?