domingo, 30 de novembro de 2014

PEREGRINAÇÃO



São boas as palavras que dizem,
cajado na mão dos peregrinos;
poderosas as  que silenciam,
lufada na face dos peregrinos.
São boas as palavras que soam,
mel na boca dos peregrinos;
sólidas as  que pairam,
silvo no anoitecer dos peregrinos.
São boas as palavras que ensinam,
sandálias sob os pés dos peregrinos;
purificadoras as da dúvida,
aves migratórias no céu dos peregrinos.
Há palavras para os pés,
para os olhos,
para o coração.
Mas não há peregrinação sem palavras.

PILGRIMADO

Estas bonaj la vortoj, kiuj diras,
bastono en la mano de pilgrimantoj;
potencaj tiuj, kiuj silentas,
blovo sur la vizaĝon de pilgrimantoj.
Estas bonaj la vortoj, kiuj sonas,
mielo en la buŝo de pilgrimantoj;
solidaj tiuj, kiuj ŝvebas,
siblo en la vesperiĝo de pilgrimantoj.
Estas bonaj la vortoj, kiuj instruas,
sandaloj sub la piedoj de pilgrimantoj;
purigaj tiuj, kiuj pridubas,
migrantaj birdoj sur la ĉielo de pilgrimantoj.
Ekzistas vortoj por la piedoj,
por la okuloj,
por la koro.
Sed ne eblas pilgrimado sen vortoj.

quarta-feira, 19 de novembro de 2014

ARTESANIA



Era moça bondosa.
Por isso se admirou muito quando ficou sabendo que havia a palavra artesania.
Falou artesania  várias vezes, em voz alta.
Ouviu então uma profusão de violinos.
Ouviu o sereno da noite,
seu próprio medo de não existir,
o gosto de um fruto exótico,
a sede,
a fome,
a deselegância dos cotovelos,
as euforias da primavera.
Ouviu a própria ovulação, no âmago,
a cor dos olhos,
bem como as tentações de cada entardecer,
os desejos, os desejos.
Gostou tanto que botou nome na sua gatinha: Artesania.
A gatinha apreciou deveras e passou a miar poesia.


TAJLI

Ŝi estis bonkora junulino.
Tial ŝi tre miris, kiam ŝi eksciis, ke ekzistas la vorto tajli.
Ŝi parolis tajli laŭte, plurfoje.
Tiam ŝi ekaŭdis amason da violonoj.
Ŝi aŭdis la noktan roson,
sian  propran timon pri neekzisto,
la guston de ekzotika frukto,
soifon,
malsaton,
la malelegantecon de kubutoj,
eŭforiojn de printempo.
Ŝi aŭdis sian propran ovoladon, interne,
la koloron de la okuloj,
same kiel la tentojn de ĉiu vesperiĝo,
 la dezirojn, la dezirojn.
Ŝi tiel multe ŝatis, ke ŝi nomis sian katineton: Tajla.

Al la katineto tio efektive plaĉis, tiel ke ĝi komencis elmiaŭi poezion.

domingo, 9 de novembro de 2014

LIBERDADE


Ao fim do dia os passos se tornam  lentos,
sólidos, a bater o chão  com a correta presteza,
como em obediência  a um rumo muito antigo,
isentos de busca,
libertos de indagação.
Ao fim do dia os olhos já não perscrutam,
apenas divisam os justos contornos,
como a traçar as coisas do mundo que sempre existiram,
desapegados da  luz,
ao largo da sombra.
Ao fim do dia as mãos seguram com calma o bastão,
amolentadas por doce fadiga,
como cordas que amarram navios, num cais deserto,
esquecidas de sua função,
desenoveladas.
Ao fim do dia, após o trabalho,
o homem pode enfim respirar,
comer um prato, beber um copo,
sentar-se, arriscar um palpite sobre o tempo.
Já não é preciso explicar a vida.


LIBERECO

Je la fino de la tago la paŝoj fariĝas malrapidaj,
solidaj, kaj frapas la grundon per ĝusta lerto,
kvazaŭ ili obeus  tre antikvan direkton,
sen serĉado,
liberaj de demandoj.
Je la fino de la tago la okuloj jam ne gvatas,
apenaŭ duonvidas precizajn konturojn,
kvazaŭ ili strekus tion, kio ĉiam ekzistis en la mondo,
senatentaj pri lumo,
preter ombro.
Je la fino de la tago la manoj trankvile tenas la bastonon,
moliĝinte de dolĉa laceco,
kvazaŭ ŝnuroj ligitaj al ŝipoj ĉe  senhoma kajo,
kiuj forgesis sian celon,
malbobenitaj.
Je la fino de la tago, post la laboro,
homo  fine povas spiri,
manĝi la enhavon de telero, trinki la enhavon de glaso,
sidi, riski prognozon pri la vetero.
Jam ne necesas ekspliki la vivon.

segunda-feira, 3 de novembro de 2014

A FUGA



Era uma construção em ruínas que mais parecia um labirinto. Perto dali espocavam tiros. Deparou com um soldado fortemente armado e enfiou pelos corredores. Parou, esperou. Logo reapareceu o soldado. Nova fuga, agora mais longa e mais funda pelos cômodos que se sucediam interminavelmente. Silêncio. Até que a sombra brotou de novo num canto. Mais rápido, mais fundo. Viu-se agora num cômodo sem saída. Nem janela, nem porta, nem corredor.
Decidiu então que era hora de acordar.

FORKURADO

Tio estis ruina konstruaĵo, kiu pli similis labirinton. Proksime de tie eksplodis pafoj. Li ektrovis forte armitan soldaton kaj enkuris en koridorojn. Li haltis, atendis. Baldaŭ reaperis la soldato. Denove forkurado, nun pli longa kaj pli profunda tra ĉambroj, kiuj sinsekvis senfine. Silento. Ĝis reaperis la ombro post angulo. Pli rapide, pri profunden. Nun li troviĝis en senelira ĉambro. Nek fenestro, nek pordo, nek koridoro.

Tiam li decidis, ke estas taŭga momento por vekiĝo.