Quando, em pleno ócio, estiver a procurar um alento para o espírito, procure um clássico. É garantido.
Mergulhei recentemente em “Prometeu acorrentado’, que me presenteou a amicíssima Mercêdes Fabiana, a primeira de quatro tragédias gregas lindamente editadas pela Zahar (“O melhor do teatro grego”, 2013).
A tragédia quase não tem ação. A cena é preenchida pela força das palavras. O deus Prometeu rebela-se contra Zeus, o supremo poder do Olimpo, que tencionava exterminar a execrável raça humana. Prometeu rouba o fogo, com ele a esperança, e os transfere aos homens, e os salva. A punição, severíssima, consiste em passar a eternidade acorrentado a um rochedo isolado, sempre em pé, tendo o fígado (sede da alma) constantemente devorado por uma ave de rapina. Toda a peça consta da fala do deus acorrentado e seus diálogos com o coro, com outros deuses, com outras figuras mitológicas. Prometeu tem oportunidade de arrepender-se e retratar-se, mas resiste e recusa voltar atrás. Ele sabe (pro-meteu: o que sabe antes) que o poder abusivo de Zeus um dia será derrotado. E opta por resistir.
A certa altura, pela boca de Hefesto, soa este verso:
... é sempre duro o coração dos novos reis.
Depois, ao explicar seu antigo e malfadado relacionamento com Zeus, sempre marcado por malícia e violência, diz Prometeu:
Desconfiar até de amigos é sem dúvida
um mal inerente ao poder ilimitado.
Vai-se lendo com espanto. Não foi escrito agorinha, nem concorre a qualquer prêmio literário moderno. Não trata de nenhuma das nossas figuras públicas, de nenhum político atual, nem das tiranias, mais ou menos explícitas, que assolam nosso mundo do terceiro milênio. Não vem a propósito de qualquer manchete de jornal. Mas é do agora que se trata, do de sempre.
Ésquilo escreveu há mais de dois milênios.
Pri la nuno
Kiam, en plena nenifarado, vi serĉos ian faciligon por via spirito, tiam serĉu klasikaĵon. Estas garantiite.
Mi antaŭ nelonge plonĝis en “Prometeo ligita”, kiun al mi donacis la tre amika Mercêdes Fabiana, la unuan el kvar grekaj tragedioj belege eldonitaj de Zahar (“La plej bonaj el la grekaj teatraĵoj”, 2013).
La tragedio preskaŭ ne enhavas agadon. La scenejo estas plenigata per la forto de vortoj. La dio Prometeo ribeliĝis kontraŭ Zeŭso, la plej alta potenculo en Olimpo, kiu intencis ekstermi la malindan homan rason. Prometeo ŝtelis la fajron, kun ĝi la esperon, kaj ilin transdonis al la homoj, kaj ilin savis. La severega puno konsistas en pasigado de la eterneco ligite al izola roko, ĉiam starante, kaj kun la hepato (sidejo de la animo) konstante vorata de rabobirdo. La tuta dramo konsistas en la paroloj de la ligita dio kaj liaj dialogoj kun la koruso, kun aliaj dioj, kun aliaj mitologiaj figuroj. Prometeo havas la eblecon penti kaj realĝustigi sin, sed li rezistas kaj rifuzas retroiri. Li scias (pro-meteo: kiu antaŭ-scias), ke la troa potenco de Zeŭso iam estos venkita. Kaj li elektas rezistadon.
En iu momento, per la buŝo de Hefesto, eksonas ĉi tiu verso:
... ĉiam kruda estas la koro de novaj reĝoj.
Poste, klarigante sian antaŭan, misfortunan rilaton kun Zeŭso, ĉiam influita de malico kaj perforto, Prometeo diras:
Suspekti eĉ pri amikoj estas sendube
malbonaĵo ligita al senlima potenco.
Oni legas kaj miras. Ĝi ne estis ĵus-ĵus verkita, kaj ĝi ne konkuras pri ia literatura, moderna premio. Ne temas pri iu ajn el niaj publikaj homoj, nek pri iu ajn el niaj nuntempaj politikistoj, ankaŭ ne pri tiranioj, pli aŭ malpli eksplicaj, kiuj draŝas nian mondon en la tria jarmilo.Ĝi ne aludas al ia ĵurnala frapraporto. Kaj tamen temas pri la nuno, pri la ĉiamo.
Esĥilo verkis antaŭ pli ol du jarmiloj.