domingo, 23 de outubro de 2022

mensagem da mão sinistra

 

 
 
 

A Sala São Paulo apresentou recentemente o Concerto para mão esquerda, de Maurice Ravel (1875-1937), executado pela OSESP e pelo solista Cédric Tiberghien. Todo mundo devia ver e ouvir, e depois procurar outras performances no Youtube. Trata-se de uma experiência estética única – além de uma mensagem de vida. Dezoito minutos de música fascinante, composta a pedido do pianista austríaco Paul Wittgenstein (1887-1961), que perdera o braço direito na guerra. A dança vertiginosa da mão sinistra não monta apenas três sequências rítmicas em contínuo de extraordinária exigência técnica, mas parece também dizer ao ouvinte expectador: “Não se queixe; enfrente!”.

 

MESAĜO DE LA MALDEKSTRA MANO

 

La brazila  koncertejo Sala São Paulo antaŭ nelonge prezentis la Konĉerton por la maldekstra mano, de Maurice Ravel (1875-1937), plenumita de OSESP (simfoniorkestro) kaj la pianisto Cédric Tiberghien. Ĉiuj devus vidi kaj aŭdi ĝin, kaj poste serĉi aliajn plenumojn en Youtube. Temas pri unika estetika sperto — krom mesaĝo pri la vivo. Dek ok minutoj da fascina muziko, komponita laŭ peto de la aŭstra pianisto Paul Wittgenstein (1887-1961), kiu perdis sian dekstran brakon en la milito.  La vertiĝeca danco de la maldekstra mano ne kunmetas nur tri ritmajn sinsekvojn laŭ kontinuaĵo de eksterordinara teknika postulo, sed ŝajnas ankaŭ diri al la aŭdanto-spektanto: “Ne plendu; alfrontu!”.


sábado, 1 de outubro de 2022

milênios depois...

 

 
 

Mercêdes Fabiana, grande e culta amiga, me brinda com um volume pequeno e precioso “Da Ilíada”, de Rachel Bespaloff, Editora Âyiné, 2022, tradução (primorosa) de Giovani T. Kurz. Em 6 capítulos e um adendo, a autora traça refinada análise do poema de Homero, que, escrito séculos antes de Cristo, repercutiu nas ideias cristãs, segundo ela. Curiosamente, justapõe ao poderoso poema à obra de Lev Tolstoi. As divindades helênicas, segundo a autora, refletem a incoerência e a insanidade humanas, “perfeitos personagens de comédia”. Assim também os mundanos de “Guerra e Paz”.

Para as minhas necessidades (talvez inconscientes), o segundo capítulo, “Tétis e Achiles” é o ápice do livro. Descreve o amor sublime, generoso e conformado, de deusa, por seu filho semi-deus. Ela, “jovem imortal de belas tranças”, serena e doce; ele, herói selvagem e violento, que escolhe o caminho dramático da guerra e do abismo. Indomável Aquiles, impiedoso e obsessivo, a oscilar entre a luta e o tédio. Somente Tétis, com seu amor trágico pela predestinação, consegue atenuar a alma do filho por meio da ternura:

“Aquiles se inclina diante da ordem dos deuses que lhe é transmitida pela mãe, o indomável é domado, na obediência ele encontra, por um instante, a serenidade que lhe foge.”

Milênios se passam e Homero continua a nos fazer pensar.

 

JARMILOJN POSTE...

 

Mercêdes Fabiana, granda klera amikino, donacis al mi etan, valoran volumon “Pri Iliado”, de Rachel Bespaloff, Eldonejo Âyinê, 2022, traduko (bonega) al la portugala lingvo de Giovani T. Kurz. En 6 ĉapitroj kaj unu aldono, la aŭtorino konstruis rafinitan analizon de la poemo de Homero, kiu estis verkita jarcentojn antaŭ Kristo, kaj influis la kristanajn ideojn, laŭ ŝi. Kurioze, ŝi apudmetis al la potenca poemo la verkon de Lev Tolstoj. La helenaj dioj, laŭ la aŭtorino, reflektas la homajn malkoheron kaj malsanmenson, “perfektaj figuroj de komedio”. Tiel ankaŭ la mondumuloj de “Milito kaj Paco”.

Por miaj bezonoj (eble subkonsciaj), la dua ĉapitro, “Tetis kaj Aĥilo” estas la kulmino de la libro. Ĝi priskribas la altspiritan amon, grandaniman kaj rezignacian, de diino al sia duon-dia filo. Ŝi, “juna senmortulo kun belaj harplektaĵoj”, serena kaj dolĉa; li, sovaĝa, perfortema heroo, kiu elektis la dramecan vojon de milito kaj abismo. Nedresebla Aĥilo, senkompata kaj obseda, kiu oscilas inter lukto kaj enuo. Nur Tetis, per sia amo tragika pro antaŭdestino, sukcesas mildigi la animon de la filo per tenero:

“Aĥilo cedas antaŭ la ordono de la dioj, kiun al li transdonas lia patrino, la nedresebla estas dresita, en obeado li trovas por momento la serenecon, kiu fuĝas de li.”

Pasis jarmiloj, kaj Homero plu pensigas nin.