terça-feira, 28 de março de 2017

RECONCILIAÇÃO


Quando te reconcilias,
é com com tuas mãos,
com teus pés,
com tua pele.
Vê como repiram, aliviados.
Vê como fica macio o chão que pisas.
Mais suave a ladeira,
menos ávida a sede,
mais calmo e exato o teu gesto.
Ouve.
Tua voz ganha meio abaixo,
e um certo veludo.
A fruta que comes,
a água que bebes,
o teu hálito
ganham todos a cor bege.
Porque quando te reconcilias com alguém,
é contigo que o fazes.
Celebra.


KUNREPACIĜO

Kiam vi kunrepaciĝas kun iu homo,
tio estas kun viaj manoj,
kun viaj piedoj,
kun via haŭto.
Vidu, kiel ili spiras pli facile.
Vidu, kiel fariĝas milda la grundo, kiun vi surpaŝas.
Pli milda la deklivo,
malpli avida la soifo,
pli trankvila kaj preciza via gesto.
Aŭskultu:
via voĉo ricevis duontonon suben,
kaj ian veluran tembron.
La frukto, kiun vi manĝas,
la akvo, kiun vi trinkas,
via spiro,
ili ĉiuj ricevis la koloron bejan.
Ĉar kiam vi repaciĝas kun iu homo,
kun vi mem vi repaciĝas.
Celebru.

ALTIVEZ


No campo, orgulhosa altivez,
ergue-se a casa imponente.
Passa ao largo o camponês,
cabisbaixo, indiferente.

FIERO

Sur la kamparo, fiere,
staras la domo majesta.
Preterpasas, kapaltere,
la kamparano modesta.

PENSANDO DEPOIS DE “MOONLIGHT”


 
A mim me parece que de vez em quando precisamos nos ocupar de cinema, elemento cultural importante no mundo moderno. Um bom filme sempre faz o espectador pensar.
Muita gente viu o americano “Moonlight”, vencedor do Oscar 2017. Vamos com estes dividir nossos pensamentos a respeito. Para quem não viu, sirva a conversa de motivação para fazê-lo. Vale a pena.
“Moonlight” é um filme tipicamente americano, sem os chavões de muitos filmes americanos. Com delicada e precisa sagacidade, mostra um grave problema social, que aliás é universal. A história segue três etapas da vida da personagem principal: infância, adolescência e vida adulta. O homem é sensível, caladão, lacônico e perplexo, num ambiente cruel e violento. Sua mãe é mentalmente desequilibrada. No meio de gente ruim, ele no entanto encontra também gente boa, e precisa decidir de que lado da sociedade vai ficar. E isso em relação ao trabalho, às relações pessoais, à lei, até a sua própria vida sexual.
São todos negros e o título refere-se a uma alusão – de que, numa noite de  luar, as crianças negras parecem azuis. Mas seria um engano pensar que “Moonlight” é um filme sobre negros. Ou mesmo que seu tema sejam os graves conflitos sociais o a orientação sexual das pessoas. A beleza se encontra no fato de que ele usa  essas “circunstäncias” para algo mais profundo. Num momento chave, um dos personagens diz a uma criança: “Chega um momento na vida, em que a pessoa tem que decidir o que quer ser.” O ensinamento não vale só para a criança; vale para cada dia da vida de cada pessoa, independente de raça, problemas sociais e dilemas pessoais. A decisão tem dois lados: um deles é o destino quem decide – ela não  pode escolher nascer negra ou branca, nem sobre sua orientação sexual. Por outro lado, pode decidir se vai ser traficante ou honesto cozinheiro em modesta lanchonete.
“Moonlight” tem bom nível, em técnica e arte. Os atores trabalham com brilho, principalmente os três protagonistas. É admirável como conseguem todos os três, manter o espírito da personagem principal através de suas idades. Palmas para o diretor! O filme merece ser visto. Com certeza outros terão pensamentos interessantes após o luar.
https://www.youtube.com/watch?v=9NJj12tJzqc 

PENSOJ POST “LUNLUMO”                  
                  Al mi ŝajnas, ke de tempo al tempo ni devas okupiĝi pri kino, ĉar ĉi tiu estas grava elemento en la kulturo en nia moderna mondo. Bona filmo ĉiam pensigas la spektinton.
                  Mi supozas, ke multaj aῠskultantoj de la Esperanta RetRadio spektis la venkinton de la Oskar-premio 2017: “Moonlight”  (lunlumo). Kun ĉi tiuj mi intencas dividi miajn pensojn pri ĝi. Koncerne tiujn, kiuj ankoraῠ ne spektis la filmon, jen estas klopodo motivi, ke ili faru tion. Ĉar efektive, ĝi estas ĝuinda artaĵo.
                  “Moonlight” estas tipe usona filmo, sen la ŝablonoj de multaj usonaj filmoj. Ĝi montras kun delikata kaj trafa sagaco kaj sobreco gravan socian problemon, kiu tamen estas universala. La rakonto sekvas laῠ tri etapoj de la vivo de la ĉeffiguro: infanaĝo, adoleskaĝo kaj plenaĝo. La homo estas sentema, silentema, lakona kaj perpleksa fronte al medio kruela kaj perfortema. Lia patrino estas mense senekvilibra. Meze de fiaj homoj, li tamen trovas ankaῠ bonkorajn personojn, kaj li devas decidi, al kiu flanko de la socio li apartenos. Ĉi tio koncernos al lia laboro, al liaj homrilatoj, al la leĝoj kaj eĉ al lia propra seksa vivo.
                  Ĉiuj homfiguroj en la filmo estas negroj kaj la titolo aludas al mencio, ke sub la lunlumo, nokte, ĉiuj negraj infanoj aspektas bluaj. Estus tamen misa ideo konsideri, ke “Moonlight” estas filmo pri negroj. Aῠ eĉ ke ĝia ĉefa temo estas la gravaj sociaj konfliktoj, aῠ pri la seksa orientiĝo de homoj. La beleco de la filmo troviĝas en la fakto, ke ĝi uzas tiajn “cirkonstancojn” por io pli profunda. En ŝlosila momento, unu el la roluloj saĝe sciigas infanon: “Alvenas momento en la vivo, kiam la homo devas decidi, kion li volas esti”. La instruo validas ne nur por infano; ĝi taῠgas por ĉiu tago en la homa vivo, sendepende de raso, sociaj problemoj kaj vivdilemoj. Tiu decido havas du flankojn: unu flankon decidas la “destino” – neniu povas decidi, ĉu li naskiĝos nigra au blanka, nek pri sia seksa orientiĝo. Sed aliflanke li ja povas decidi, ĉu li fariĝos kontrabandisto de drogaĉoj aῠ honesta kuiristo en modesta restoracio.
“Moonlight” estas teknike kaj arte altnivela. La aktoroj  rolas brile, precipe tiuj tri, kiuj protagonistas. Estas admirinde, kiel ĉiuj tri aktoroj konservas la “spiriton” de la ĉefa homfiguro en la sinsekvaj aĝoj. Gratulon al la reĝisoro! Nepre spektinda filmo. Certe vi ekhavos aliajn interesajn pensojn post la lunlumo.