segunda-feira, 9 de agosto de 2021

discernimento

 

PSV - ago 2021

 

“ Eu sempre desconfio dessas pessoas que querem salvar o mundo.”

A frase, desferida por um desses homens de televisão que sabem tudo, em tom irônico e arrogante, causou-me desconforto. Como assim? O mundo anda tão às avessas e ele ainda critica quem se esforça por melhorá-lo? Como pode ele julgar as intenções de alguém que luta por tornar melhor o nosso confuso planeta?

Sempre tive simpatia pelo idealismo utópico. Mas fiquei a refletir por dias na frase do pretensioso artista do saber. 

Até que me sobreveio uma onda de ponderação. Talvez ele tenha razão. A ninguém, individualmente, é dado o poder de salvar o mundo. Se é que o mundo tem salvação, não será ela obra de um homem, mas de toda a coletividade. Se alguém se arvora a tanto, talvez seja mesmo o caso de desconfiar: onipotência ingênua? se calhar, alguma escusa intenção, para proveito próprio? O máximo que se pode esperar de alguém bem intencionado é contribuir para a melhora do mundo, como quem acrescenta um tijolinho na construção da catedral. 

Mudei de ideia e acabei por concordar com o antipático sábio televisivo. 

Mas os pensamentos não cessaram. Por que tinha eu recusado a ideia, no primeiro momento – ideia que agora se me afigurava tão clara? Porque fora dita em tom irônico e arrogante. Isso me fez rechaçá-la! Que terrível equívoco! A antipatia do falante me fizera recusar a verdade da frase. Mais uma vez, a emoção sobrepujara a razão. Comentando o caso com meu irmão (este sim, um racional inabalável), ele propôs a seguinte questão: “O que você prefere: um afetado antipático que diga a verdade, ou um agradável simpático que a escamoteie?”

Respondi de pronto: prefiro alguém que ma apresente com clareza e sobriedade. Enquanto tento apurar o meu escasso discernimento.

 

 

KOMPRENPOVO

 

“Mi ĉiam suspektas pri tiuj homoj, kiuj volas savi la mondon.”

Tiu frazo, pafita de unu el tiuj homoj en la televido, kiuj scias ĉion, en ironia kaj aroganta tono, kaŭzis al mi malkonforton. Kiel do? La mondo estas renversita, kaj li krome kritikas tiujn, kiuj klopodas plibonigi ĝin? Kiel li povas juĝi la intencojn de iu, kiu batalas por plibonigi nian konfuzan planedon?

Mi ĉiam simpatiis al la utopia idealismo. Sed mi dum pluraj tagoj plu pensadis pri al frazo de la pretendema artisto de scio.

Ĝis venis al mi ondo da konsideroj. Eble li pravas. Al neniu, individue, estas donita la povo savi la mondon. Se la mondo efektive estas savebla, tio ne estos faro de unu homo, sed de la tuta homkumunumo. Se iu tion aŭdacas fari, eble fakte oni devas suspekti: ĉu naiva ĉiopoveco? ĉu eventuale ia kaŝita fiintenco, por propra profito? La maksimumo, kiun oni rajtas esperi de iu bonintenculo estas kontribuo al la plibonigo de la mondo, kiel iu, kiu aldonas etan brikon por la konstruo de katedralo. 

Mi ŝanĝis mian ideon kaj fine mi konsentis kun la antipatia televida saĝulo.

Sed miaj pensoj ne ĉesis. Kial mi rifuzis la ideon, unuamomente - ideon, kiu nun aperas al mi tute klara? Ĉar ĝi estis dirita en ironia, aroganta tono. Tio igis min forpuŝi ĝin! Kia terura mispaŝo! La antipatio de la dirinto igis min rifuzi la verecon en la frazo. Ankoraŭfoje, emocio subpremis racion. 

Mi komentis tiun okazon kun mia frato (ĉi tiu ja estas neskuebla raciulo), kaj li proponis la jenan demandon: “Kion vi preferas: antipatian ulon, kiu diras la veron, aŭ agrablan simpatiulon, kiu ĝin tordas?”

Mi tuj respondis: mi preferas iun, kiu ĝin prezentu al mi klare kaj sobre. Dum mi klopodas plibonigi mian etan komprenpovon.