quarta-feira, 25 de dezembro de 2013

O NATAL E O CÃO



Meu cão ficou muito nervoso na noite de Natal.
Os foguetes eram frequentes
e a cada explosão ele lançava um latido desesperado,
mistura de tormento e medo.
A hora de dormir tinha passado
e ninguém dava sinal de sossegar.
Meu cão não compreendia aquele tumulto,
aquele vozerio elevado,
aqueles papeis  coloridos esparramados no chão.
As pessoas pouco habituais,
a comilança fora de propósito,
abraços e beijos,
desejos de muita felicidade
e cheiro de espumante branco.
A desordem na casa.
Meu cão só se aquietou
quando o tomei no colo,
apaguei a luz
e fomos dormir.

KRISTNASKO KAJ HUNDO

Mia hundo estis tre maltrankvila en la Kristnaska nokto.
Raketoj estis oftaj
kaj post ĉiu eksplodo ĝi ekbojis senespere,
pro mikso de turmento kaj timo.
Jam pasis la horo por enlitiĝo
kaj neniu decidis kvietiĝi.
Mia hundo ne komprenis tiun tumulton,
tiun laŭtan babiladon,
tiujn kolorajn paperojn dise sur la planko.
Ne kutimaj homoj,
troa, nekomprenebla manĝegado,
ĉirkaŭbrakoj kaj kisoj,
deziresprimoj pri multe da feliĉo
kaj odoro de blanka ŝaŭmvino.
Malordo en la domo.
Mia hundo kvietiĝis nur
kiam mi prenis ĝin en miajn brakojn,
malŝaltis la lumon
kaj ni ekdormis.

terça-feira, 24 de dezembro de 2013

ESTÓICO


Preto, muito preto. Pele de sobra sobre os ossos. Olhos descaídos em duas fundas cavernas.
As pernas bambas e nem um gemido.
Levaram-no para exames radiológicos.
“Levanta a cabeça!” “Engole o contraste.” “Prende a respiração!” “Vira de lado.” “Agora de frente.” “Só mais uma vez.”
Quando não agüentou mais e ameaçou desabar, deram por findos os exames.
“O Senhor é forte, seu João! Não reclama de nada!”
“Fazer o quê, doutor? Faz parte do meu pacote...”



                STOIKA

Nigra, tre nigra. Tro da haŭto sur la ostoj. Duonfalintaj okuloj en du profundaj kavernoj.
Malfirmaj kruroj kaj eĉ ne unu ĝemo.
Oni kondukis lin al radiologiaj ekzamenoj.
“Levu la kapon!” “Englutu la kontrastaĵon.” “Ĉesigu  spiradon!” “Turnu vin.” “Nun, de fronte.” “Lastan fojon.”
Kiam li jam ne eltenis kaj minacis kolapsi, oni finis la ekzamenojn.
“Vi estas forta, S-ro Johano! Vi tute ne plendas!”
“Kion fari, doktoro? Tio estas parto de mia pakaĵo...”

terça-feira, 3 de dezembro de 2013

O TRAVESSEIRO

Depois da última dose do dia, saiu do bar e dormiu ali mesmo, na calçada nua.
Ameaçava garoar e a marquise era estreita.
Barba rala em cara ensebada. Sapatos sem cadarço. Unhas pretas.
Sob a cabeça, a servir de travesseiro,  um livro de capa colorida, com as pontas arrebitadas. O título ainda legível, em letras azuis: “História das Sociedades”.

KAPKUSENO

Post la lasta drinkdozo tiutaga, li eliris el la drinkejo kaj ekdormis tuj apude, sur la nuda trotuaro.
Pluveto alproksimiĝis kaj la alero estis nelarĝa.
Maldensa barbo sur grasmalpura vizaĝo. Senlaĉaj ŝuoj. Nigraj ungoj.
Sub la kapo, kiel kuseno, libro kun kolora kovrilo, kun ĉifitaj anguloj. Ankoraŭ legebla titolo, per bluaj literoj: “Historio de Socioj”.

DESPEDIDA


Sonhei. E o sonho meu      
à noite encheu de espanto o grande breu.
Eu vi. E o olhar sério
deixou-me em companhia do mistério.
Perdi. E nunca mais
há de nascer um dia como os tais.
Tão pouco. A vida, escassa,
mal deixa ver a sombra que perpassa.
Adeus. Tudo se finda.
Num canto da memória o aroma, ainda.

ADIAŬO

Mi sonĝis. Palpebrumo.
Pleniĝis per mirego la mallumo.
Mi vidis. Kaj mistero
nur restis ĉirkaŭ mi post la apero.
Mi perdis. Kaj ne plu
bluiĝos la ĉiel’ per sama blu’ .
Domaĝe. Tro rapide
la ombroj pasas fuĝe kaj misgvide.
Adiaŭ. Venis fino.
Aromo nur en la memorosino.