terça-feira, 30 de maio de 2023

grito

 

 

Chegou a casa à noite, depois de um dia cheio de afazeres inúteis. Quando abriu o cadeado do portão, ouviu um grito desesperado, pavorosamente sonoro e longo, a chamá-lo pelo nome. Aquilo fendeu o oco da noite com uma espantosa violência imaterial. Ele se virou. A rua estava deserta, nenhum vizinho à porta, nenhum canto onde alguém pudesse esconder-se, nenhuma janela acesa. O vazio. O asfalto e a amendoeira dormiam placidamente.

Entrou e foi buscar o quadro de Munch. Nunca o compreendera tão bem.

 

 

krio

 

Li alvenis hejmen vespere, post tago plena de senutilaj aferoj. Kiam li malfermis la pendseruron de la ferpordo, li ekaŭdis furiozan krion, timige laŭtan kaj longan, vokantan lian nomon. Tio fendis la vakuon de la nokto per mirindega nemateria perforto. Li sin turnis. La strato estis senhoma, neniu najbaro ĉe la pordo, neniu angulo kie iu povus sin kaŝi, neniu lumanta fenestro. Malpleno.  La asfalto kaj la migdalarbo trankvile dormadis.

Li eniris kaj serĉis la pentraĵon de Munch. Li neniam antaŭe ĝin komprenis tiel bone kiel nun.


quinta-feira, 25 de maio de 2023

colhe o verso

 

PSV maio2023

 

 

Colhe o verso enquanto ele paira, ao alcance.

Toma-o teu

com as mãos nuas, lavadas,

guarda-o na algibeira da alma

para o justo momento

em que a vida to pedir.

Não o deixes à deriva, como fazes com os dias,

não o ponhas de lado,

nem te distraias dele como dos crepúsculos de outono. 

O verso te será cobrado no diâmetro das tuas pupilas,

na largura da tua respiração,

no comprimento dos teus passos.

Cuida do verso como de um infante frágil,

um copo d’ água,

uma carícia na face.

Verso e vida,

vida, verso,

um.

 

Kaptu la verson dum ĝi ŝvebas atingebla.

Prenu ĝin via

per nudaj lavitaj manoj,

metu ĝin en la poŝon de la animo

por la ĝusta momento

kiam la vivo ĝin petos de vi.

Ne lasu ĝin vagi, kiel vi agas kun la tagoj,

ne metu ilin flanken,

nek distru vin per ili kiel per la aŭtunaj krepuskoj.

La verson oni postulos de vi laŭ la diametro de viaj pupiloj,

laŭ la larĝo de via spirado,

laŭ la longo de viaj paŝoj.

Zorgu pri la verso kiel pri malfortika infano,

pri glaso da akvo,

pri kareso sur la vizaĝo.

Verso kaj vivo,

vivo, verso,

unu.

sábado, 13 de maio de 2023

dia das mães

 

PSV 2019


    Sua mãe padecera de uma amargura incurável. O mundo lhe soava hostil; a vida, um massacre. Cultivava um espírito crítico, sombrio e impiedoso. Educava os filhos  com reprimendas cortantes e apontava as pessoas com indisfarçável suspeição. Tinha uma queda estética pela ironia e pelo pessimismo. Sabia escolher com finura a palavra ferina. Sua mãe dizia, convicta: aqui é um lugar de puro sofrimento.

    No entanto, deixou-lhe por herança o gosto pelo anoitecer, junto ao mar; e pelo fascínio da música de Mozart. Por isso, todos os anos, no dia das mães, ele ouve, com lágrimas nos olhos, a Lacrimosa.

 

Tago de patrinoj

 

    Lia patrino suferis de nekuracebla angoro. La mondo sonis al ŝi malamika; la vivo, ia masakro. Ŝi kultivis ian kritikeman, sombran, senindulgan spiriton. Edukis siajn gefilojn per mordaj riproĉoj kaj montris la homojn kun klara suspektemo. Havis ian estetikan guston por ironio kaj pesimismo. Sciis elekti kun subtileco la vundan parolon. Lia patrino diradis, konvinkita: ĉi tiu estas loko de pura suferado.

    Tamen, ŝi lasis al li kiel heredon la plezuron de vesperiĝo ĉe la maro; kaj de la rava muziko de Mozart. Tial, ĉiujare, okaze de la tago de patrinoj, li aŭdas, kun larmoplenaj okuloj, la Lacrimosa.

domingo, 7 de maio de 2023

pessimismo

 


Começam a saltitar na internet vídeos atentando para o perigo de ficarmos todos muito tempo ao telefone. E tais alertas nos vêm por telefone!

Alega-se que o telefone e seu conteúdo hipnótico e vulgar dominam a nossa mente e nos achatam a cognição. Deve ser verdade; aliás, verdade antiga.

Schopenhauer, no século 18, fez campanha solitária e indignada do mesmo feitio. Só que deblaterava contra... livros! Na época, já proliferavam as edições que seduziam os leitores das últimas novidades. E as últimas novidades, então como agora, são quase sempre banalidades, sejam livros ou quaisquer outros veículos. E excesso de banalidade faz mal ao espírito.

Fico a pensar: quem decide se devo ligar e olhar o telefone? Serei eu ou o próprio telefone? Quem decide o próximo livro que eu vou ler? Eu ou o editor? Quem é responsável pelo conteúdo que me entra pelos olhos? Eu ou o produtor do referido conteúdo?

Nada de muito novo sob o Sol. Leiam “A Arte de Escrever”.

Em tempo: Schopenhauer é considerado um filósofo pessimista.

 

 

Pesimismo

 

Eksaltas en interreto filmetoj atentigantaj pri la danĝero resti tro longan tempon rigardante la telefonaparaton. Kaj tiuj atentigoj venas al ni per la telefono!

Oni argumentas, ke telefonaparatoj kaj iliaj hipnotaj, vulgaraj enhavaĵoj regas nian menson kaj subpremas nian kognokapablon. Certe estas vere; cetere, malnova veraĵo.

Schopenhauer, en la 18-a jarcento, faris solulan kaj indignan kampanjon pro simila afero. Sed li indigniĝis kontraŭ...  libroj! Tiutempe, jam multiĝis eldonoj, kiuj delogis legantojn al lastaj, modaj novaĵoj. Kaj lastaj novaĵoj, tiam kaj nun, estas preskaŭ ĉiam banalaĵoj, ĉu temas pri libroj, ĉu pri aliaj ajn materialoj. Kaj tro da banalo malbonfaras al la spirito.

Mi konjektas: kiu decidas, ĉu mi devas ŝalti la telefonaparaton? Ĉu mi, aŭ la aparato mem? Kiu decidas pri la proksima libro, kiun mi legos? Ĉu mi, aŭ la eldonanto? Kiu respondecas pri la enhavo de tio, kio eniras miajn okulojn? Ĉu mi, aŭ la produktinto de la menciita enhavo?

Nenio vere nova sub la Suno. Legu: “La Arto Verki”.

Laste: Schopenhauer oni konsideras pesimisma filozofo.

segunda-feira, 1 de maio de 2023

Vésper

 

 
PSV - maio 2023 

Vésper mora no meu quintal.

As pessoas não acreditam, e eu folgo que não creiam, mas assim é.

Nas tardes de maio, assim que o sol se vai, ela desce em silêncio,  com seu lume alegre, e passeia pelo gramado. E beija o cacho de uvas, e trepa no tronco do velho abacateiro ranzinza, e arranca dele um sorriso de avô. E acaricia uma orquídea, e cheira o limão que amadurece, e faz cócegas na orelha do meu cão.

A mim ela me olha de longe, com seu olhar de doces travessuras. E posso ler naqueles olhos-luzes que ela me convida a conhecer sua morada do céu.

- Um dia, Vésper, um dia eu hei de visitá-la no céu...

 

Venuso

 

Venuso loĝas en mia korto.

La homoj ne kredas, kaj al mi ĝuas, ke ili ne kredas, sed tiel estas.

En majaj vesperoj, tuj post la sunforiro, ŝi silente malsuprenvenas, kun sia gaja lumo, kaj promenas sur la herbejo. Kaj kisas grapolon de vinberoj, kaj grimpas la trunkon de la maljuna, malbonhumora avokadarbo, kaj estigas en ĝi avan rideton. Kaj ŝi karesas orkideon, kaj flaras maturiĝantan citronon, kaj jukas la orelon de mia hundo.

Ŝi rigardas min de malproksime, per sia rigardo de dolĉa petolado. Kaj mi povas legi sur tiuj lumokuloj, ke ŝi invitas min ekkoni ŝian loĝejon en la ĉielo.

— Iam, Venuso, iam mi vizitos vin en la ĉielo...