
Passo pelo Largo da Matriz, com pressa de chegar ao meu destino.
Num banco, sob palmeiras centenárias, está sentado um homem calmo. Ele olha ao seu redor os transeuntes, os passarinhos inquietos, o majestoso portal da Sé, um cão que vaga, as nuvens que flutuam... De permeio, uma brisa leve.
O homem olha o mundo, despreocupado de compreendê-lo. Apenas olha, e vê. Passo por ele, e ele também me vê. Por um momento, percebo quão ridícula é a minha pressa.
Por toda a vida, passei pelo Largo da Matriz. Nunca me sentei para repousar um instante, e olhar o mundo. Sempre a perseguir destinos obscuros. Sempre urgente.
Como me arrependo!
Rigardi la mondon
Mi trapasas la Placon de la Ĉefpreĝejo, por urĝe alveni al mia celo.
Sur benko, sub centjaraj palmarboj, sidas trankvila homo. Li rigardas ĉirkaŭ si la preterpasantojn, la malkvietajn birdojn, la majestan pordegon de la Katedralo, vagantan hundon, ŝvebantajn nubojn... Krome, pasas milda venteto.
La homo rigardas la mondon, kaj ne okupiĝas pri kompreno. Li nur rigardas, kaj vidas. Mi preterpasas lin, kaj li vidas ankaŭ min. Dum momento, mi perceptas, kiel ridinda estas mia urĝo.
Dum mia tuta vivo mi pasadis tra la Placo de la Ĉefpreĝejo. Neniam sidiĝis por iom ripozi, kaj rigardi la mondon. Mi ĉiam postkuris obskurajn celojn. Ĉiam urĝe.
Kiel mi pentas!