PSV set 2021
A Previdência Social quer saber se estou vivo. Não deixa de ser uma atenção especial, uma espécie de presente de aniversário. No mês em que se aniversaria, recebe-se o convite simpático para comparecer ao banco e declarar, cheio de orgulho: “Estou vivo!” Não é pouco. Conheço pessoas muito melhores que não vão poder repetir o gesto, este ano. Deus as tenha.
Compreendo que me queiram saber vivo. Há mortos, neste país de surpresas, que continuam, no além, a receber seus proventos, embora nada possam comprar com eles, lá onde descansam, longe dos comércios humanos.
Na sala de espera cheia de idosos, esperei pacientemente pelo meu presente de aniversário. Numa tela iam aparecendo letras e números de senhas, infindáveis. Nos respectivos guichês, cada aniversariante era atendido com a lentidão habitual: 2 minutos para chegar até o guichê, 3 minutos para encontrar os óculos, 4 minutos para achar o documento de identidade, 2 minutos para confirmar o endereço, 4 minutos para narrar algum acontecimento relativo à própria saúde, mais alguns minutos para enviar recomendações aos familiares do atencioso atendente. Enquanto isso, os que esperavam a sua vez davam graças pelo ar condicionado, pela cadeira macia em que foram assentados, pela distração de ver tanta gente a se movimentar, em torno.
Algum velho ranzinza talvez se impacientasse por esperar tanto. Velho tonto! Mal atina que vai voltar para casa, para a monotonia, para a solidão. Aproveitemos!
Eu até gostei. Durante a espera, li um conto de Machado, fiquei sabendo de estranhas manobras na política do Haiti, enviei mensagens a amigos distantes, procurei no dicionário o significado da palavra “magnicídio”. Vivendo e aprendendo. E viva a internet e o celular!
Depois de quase duas horas de espera, fui atendido por uma moça muito atenciosa. Em poucos minutos, ela dedilhou a informação essencial: continuo vivo. Agradeci sensibilizado e enviei muitas recomendações à família da moça.
Voltei à casa, satisfeito, a meditar. Como é feliz o cidadão brasileiro, sempre tão bem atendido nos serviços do Estado. Só faltava mesmo diminuírem um tantinho o volume de impostos.
Mas nada de reclamar. Afinal, estou vivo.
VIVANTA!
La Socia Asekuro volas scii, ĉu mi vivas. Temas certe pri speciala atento, iaspeca naskiĝdata donaco. En la monato de sia naskiĝdato oni ricevas simpatian inviton ĉeesti bankagentejon kaj deklari, fiere: “Mi vivas!” Ne banala afero. Mi konas homojn multe pli valorajn, kiuj ne povos ripeti tiun agon, ĉi-jare. Dio gardu ilin.
Mi komprenas, ke oni volas scii, ĉu mi vivas. Ekzistas mortintoj, en ĉi tiu lando de suprizoj, kiuj plu ricevas sian pension en la transmondo, kvankam ili jam nenion povas aĉeti per ĝi, tie kie ili ripozas, for de la homa komerco.
En la atendhalo plena de maljunuloj, mi pacience atendis mian naskiĝdatan donacon. Sur ekrano sinsekve aperadis literoj kaj ciferoj de atendokartoj, senfine. Antaŭ la koncerna giĉeto, ĉiu datrevenanto estis prizorgata kun la kutima malrapideco: 2 minutoj por atingi la giĉeton, 3 minutoj por trovi la okulvitrojn, 4 minutoj por trovi la identigan dokumenton, 2 minutoj por konfirmi la adreson, 4 minutoj por raporti iun okazaĵon rilate sian sanstaton, plus kelkaj minutoj por sendi salutojn al la familianoj de la afabla oficisto. Dume, la atendantoj dankadis pro la klimatizilo, pro la mola seĝo sur kiun oni sidigis ilin, pro la amuziĝo, ke ili vidas tiom da moviĝantaj homoj, ĉirkaŭe.
Iu malbonhumora maljunulo eble malpacienciĝus, ke li tiom atendadas. Stulta maljunulo! Li ne atentas, ke li revenos al sia hejmo, al monotoneco kaj al soleco. Ni profitu la okazon! Al mi la afero eĉ plaĉis. Dum la atendado, mi legis rakonton de Machado de Assis, mi informiĝis pri strangaj manovroj en la politiko en Haitio, mi sendis mesaĝojn al foraj amikoj, mi serĉis en vortaro la signifon de la vorto “pastiso”. Oni vivas, oni lernas. Kaj vivu interreto kaj poŝtelefono!
Post preskaŭ duhora atendado, min akceptis tre afabla junulino. Dum malmultaj minutoj ŝi klakis esencan informon: mi plu vivas. Mi sentoplene dankis kaj sendis multajn salutojn al la familianoj de la junulino.
Mi revenis hejmen, kontenta, meditante. Kiel feliĉa estas la brazila civitano, ĉiam bonege traktata en la servoj de la Ŝtato. Mankus nur, ke oni iomete malpliigu la kvanton da impostoj.
Sed for la plendado. Nu, mi vivas.