PSV - dez. 2019
Retrato do artista quando coisa
A maior riqueza
do homem
é sua incompletude.
Nesse ponto
sou abastado.
Palavras que me aceitam
como sou
- eu não aceito.
Não aguento ser apenas
um sujeito que abre
portas, que puxa
válvulas, que olha o
relógio, que compra pão
às 6 da tarde, que vai
lá fora, que aponta lápis,
que vê a uva etc. etc.
Perdoai. Mas eu
preciso ser Outros.
Eu penso
renovar o homem
usando borboletas.
Portreto de la artisto kiam li estas
aĵo
Plej granda riĉaĵo
de homo
estas lia nekompleteco.
Ĉi-rilate mi
estas bonhava.
Vortojn, kiuj min akceptas
tia, kia mi estas
- mi ne akceptas.
Mi ne eltenas esti nur
ulo, kiu malfermas
pordojn, kiu tiras
valvojn, kiu rigardas la
horloĝon, kiu aĉetas panon
je la 6-a vespere, kiu iras
eksteren, kiu pintigas krajonojn,
kiu vidas vinberojn ktp ktp
Pardonu min. Sed mi
bezonas esti Aliaj.
Mi pensas
renovigi la homon
uzante papiliojn.
Manoel de Barros (1916 - 2014) estas brazila, premiita poeto,
naskita en la ŝtato Mato Grosso.