textos em português e Esperanto
“Minha terra tem palmeiras,
Onde canta o sabiá;
As aves que aqui gorjeiam
Não gorjeiam como lá...”
Os versos, de uma ingenuidade à beira do exagero, no entanto ficaram famosos, porque exprimem com perfeição esse curioso sentimento de afeto quase infantil que nos liga à nossa terra, à nossa cidade, ao nosso país. Minha querida cidade de Lorena também tem palmeiras (imperiais) e muitos sabiás que gorjeiam como só aqui.
Eis por que fui tomado de perplexidade dolorosa, ao ler recentemente, num jornal de grande tiragem e influência, que Lorena teve o maior índice de homicídios do Estado, no último levantamento. É espantoso! Continuo a caminhar pelas ruas e vejo a mesma cidade pacata, o mesmo povo pacífico, o mesmo ar acolhedor.
Essa violência não é nossa; vem de fora, importação espúria. Contudo, está aqui, à sombra das nossas palmeiras. Que fazer? A repressão policial tem sido usada, em nosso país, há longos anos, ao que parece sem grandes resultados. Talvez seja hora de investir em educação, em cidadania, em transmissão de valores humanos.
De minha parte, acolhi a minha tristeza e decidi me esforçar por ser uma pessoa mais pacífica, mais fraterna, a partir de hoje.
”Sur palmoj de mia lando
Turdoj kantadas tre bele;
Birdoj ĉi tie kantantaj
Ne same kantas, tiele..”
La versoj, preskaŭ tro naivaj, tamen famiĝis, ĉar perfekte esprimas tiun kuriozan amsenton, iom infanecan, kiu ligas nin al nia devenloko, al nia urbo, al nia lando. Ankaŭ mia kara urbo Lorena havas palmojn (imperiajn) kaj multajn turdojn, kiuj kantas plej bele ĉi tie.
Jen kial min kaptis dolora perplekseco, kiam mi legis, antaŭ nelonge, en granda, influa ĵurnalo, ke Lorena atingis la plej altan kvanton da hom-murdoj en la Ŝtato Sanpaŭlo, okaze de lasta jara kalkulo. Tio estas miriga! Mi plu promenas sur la stratoj, kaj mi vidas la saman trankvilan urbon, la saman pacan popolon, la saman akcepteman etoson. Tiu perforto ne estas nia; ĝi venas el ekstere, bastarda importaĵo. Tamen, jen ĝi troviĝas ĉi tie, en la ombro de niaj palmarboj. Kion fari? Polica kontraŭbatalado estas farata, en nia lando, de multaj jaroj, ŝajne sen grandaj rezultoj. Eble estas tempo investi je edukado, je civitaneco, je transdonado de homecaj valoroj.
Miaflanke, mi akceptis mian malĝojon kaj prenis la decidon klopodi esti homo pli paca, pli frateca, ekde hodiaŭ.
Saí a caminhar entre as árvores. Elas estavam cheias de cor e brilho, por causa da chuva da noite. Lavadas e felizes, moviam as folhas numa dança alegre, ao som do vento. O sol tímido as saudava, como eu. Algumas firmavam seus troncos fortes na terra úmida. (Sempre fico a imaginar até onde chegam as raízes de uma árvore.)
Parei diante de uma figueira velha, e disse:
- É pena que não possas caminhar...
Ela sorriu e respondeu, em silêncio:
- É pena que não tenhas raízes...
Mi iris promeni inter la arboj. Ili estis plenaj de koloro kaj helo, pro la nokta pluvo. Lavitaj kaj feliĉaj, ili movis siajn foliojn en gaja dancado, sub la sono de vento. La timema suno ilin salutis, kiel mi. Kelkaj el ili firmigis siajn fortajn trunkojn en la malsekan grundon. (Mi ĉiam imagas, kien atingas la radikoj de arbo.)
Mi haltis antaŭ maljuna figarbo, kaj diris:
- Bedaŭrinde, ke vi ne povas piediri...
Ĝi ridetis, silente:
- Bedaŭrinde, ke vi ne havas radikojn...
PSV jan 2026
Os meios de comunicação, no Brasil, estão cheios de alusões à nossa “democracia”, ao “estado de direito” vigente no país, aos “direitos humanos” e “de cidadania”, por aqui.
Mas...
O último mapa que levantou a situação social no Rio de Janeiro, deu conta de que quase 4 milhões de pessoas na cidade vivem “sob controle” ou “sob influência” do crime organizado. Repetindo: 4 milhões!
O Rio, uma das principais cidades do Brasil, tem quase 7 milhões de habitantes.
Não ouvi muitos comentários a respeito destes números quase inacreditáveis.
Nosso país está doente?
Ĉu malsano?
La amaskomunikiloj en Brazilo estas plenaj de aludoj al nia “demokratio”, al la “jura stato” en nia lando, al la “homaj rajtoj” kaj al la “rajtoj de civitaneco”, ĉi tie.
Tamen...
La lasta mapo, kiu mezuris la socian situacion en Rio-de-Ĵanejro, informis, ke preskaŭ 4 milionoj da homoj en tiu urbo vivas “sub regado” aŭ “sub influo” de la organizita krimo. Mi ripetas: 4 milionoj!
Rio estas unu el la ĉefaj urboj en Brazilo kaj havas preskaŭ 7 milionojn da enloĝantoj.
Mi ne aŭdis multajn komentojn pri tiuj ciferoj preskaŭ nekredeblaj.
Ĉu nia lando estas malsana?
li iris promeni
ĉe la unua stratangulo
li renkontis silenton
ili kune iris kelkajn paŝojn
hundo bojis
aŭto pasis
blovis vento inter la folioj de arbo
bruoj de la mondo
ili adiaŭis sen soleno
la cetero de la tago estis vortoj vortoj vortoj
vespere li rigardis la ĉielon
steloj plu estis kvietaj en la mallumo
Teatro em Lorena
Teatro en Lorena
Nia urbo Lorena, kies loĝantaro ne atingas 90 mil homojn, havas tri bonajn funkciantajn teatrojn: unu en la instalaĵoj de UNISAL, alia en FATEA(*), la tria en la ĉarma “Teatrim”, vera kulturcentro kaj teatrolernejo. Indas festi! Kaj precipe apogi!. Tio ne estas ofta afero, en lando, kie la kulturo ne facile trovas lokon.
Teatro estas jarmila arto, kies deveno perdiĝis en la antikaj mitoj kaj religioj. La vorto “teatro”, grekdevena, signifas “atente rigardi”, “rigardi pripenseme”, “medite rigardi”. Efektive, la teatraĵo mobilizas nian spiriton ĝis nekonsciaj tavoloj, kaj ne permesas indiferentecon. La podio estas la vivo, la sceno nin elmontras, nin malakomodas, devigas nin pensi.
Antaŭ nelonge, mi spektis “Capitu”, en Teatrim. Mi stare aplaŭdegis, kaj mi portis kun mi la voĉon de la aktoro, tra la stratoj de la urbo, dum pluraj tagoj.
Dankon, Caio de Andrade kaj laborgrupo, ke vi proponas al ni Teatrim!
(*) UNISAL kaj FATEA estas universitataj institucioj
en la urbo Lorena, en la brazila ŝtato Sanpaŭlo.
Vale a pena assistir a “O Último Azul”, de Gabriel Mascaro. O filme é mais um bom lançamento do cinema brasileiro. Trata do que move os seres humanos: o desejo. Sensato ou disparatado, não se vive sem ele. Pode conduzir a uma vida plena e satisfatória, ou ao abismo da insensatez. O desejo é nossa combustão.
Todo mundo concorda que cada pessoa tem o direito de seguir seu próprio caminho. Chama-se “livre arbítrio” – embora haja que conteste a “liberdade” dessa escolha, já que as pressões do inconsciente são poderosas. No entanto, em relação aos idosos, a sociedade com frequência impõe severos limites ao desejo. Ao velho se quer proibir tudo, como se ele tivesse voltado a ser criança: o velho perde o direito ao desejo.
Em “O Último Azul”, Teresa (a maravilhosa atriz Denise Weinberg), de 77 anos, decide manter seus desejos, contra tudo e contra todos. Inicialmente, ela quer simplesmente voar; depois, apenas viver em liberdade, e sem fraldas. Fará escolhas acertadas? Quem tem o direito de julgá-la?
Tudo acontece num grandioso cenário amazônico, que dá ao conto belíssima atmosfera, onírica e misteriosa. Como são os desejos humanos.
LA LASTA BLUO
Indas spekti “La Lasta Bluo”, de Gabriel Mascaro. Ĉi tiu filmo estas unu plia bona lanĉo de la brazila kinarto. Ĝi temas pri tio, kio movas la homojn: la deziro. Prudenta aŭ sensenca, oni ne vivas sen ĝi. Ĝi povas konduki al vivo plena kaj kontentiga, aŭ al abismo de frenezo. La deziro estas nia brulaĵo.
Ĉiuj konsentas, ke ĉiu homo rajtas sekvi sian propran vojon. Oni nomas tion “libera elektopovo” — kvankam iuj kontestas la “liberecon” de tia elekto, ĉar la premoj de la nekonscio estas potencaj. Tamen, rilate al maljunuloj, la socio ofte surmetas severajn limojn al deziro. Al maljunulo oni emas ĉion malpermesi, kvazaŭ li denove refariĝus infano: maljunulo perdas sian rajton al deziro.
En “La Lasta Bluo”, la 77-jara Teresa (la mirinda aktorino Denise Weinberg) decidas konservi siajn dezirojn, kontraŭ ĉio kaj kontraŭ ĉiuj. Komence, ŝi simple volas flugi; poste, nur vivi libera kaj sen vindaĵoj. Ĉu ŝi faros prudentajn elektojn? Kiu rajtas juĝi ŝin?
Ĉio okazas meze de grandioza amazonia scenejo, kiu donas al la rakonto belegan etoson, sonĝecan kaj misteran. Tiaj estas la homaj deziroj.
na hora do crepúsculo
o céu em verde azulado
ergui os olhos e vi passar
em silêncio solene e concentrada
uma formação de pássaros migratórios
uma grande cunha perfeita
cortava o ar como lâmina de veludo
alguns segundos de espantosa beleza
um só organismo
impulsionado por força misteriosa
elegante poderosa imemorial
aves migratórias guardam seu destino
numa bússola interna
não indagam
não duvidam
vão
je la horo de krepusko
la ĉielo verdblua
mi levis la okulojn kaj vidis
ke pasas en densa solena silento
formacio de migrantaj birdoj
granda perfekta kojno
tranĉis la aeron kiel velura klingo
kelkaj sekundoj da rava beleco
unu sola organismo
puŝata de forto mistera
eleganta potenca praa
migrantaj birdoj tenas sian destinon
en interna kompaso
ili ne demandas
ne dubas
ili iras
Perguntei ao vento leve:
“A borboleta, a voar,
aonde vai, afinal?”
“Vai por aí, a flanar...”
E de novo, perguntei:
“Onde chegar, qual a meta?”
O vento deu um sorriso:
“Faça igual à borboleta...”
Mais importante que a meta,
o que torna a vida plena,
e feliz, e verdadeira,
é a caminhada serena...
flugado
Mi demandis de la vento:
“Kien flugas papilio?”
La vento ride respondis:
“Nu, ĝi flugas al nenio...”
Kaj denove mi demandis:
“Kien flugi devas mi?”
Kaj la vento, same ride:
“Vi fariĝu papili’ ...”
Nek la celoj, nek atingoj,
faras la vivon pli riĉa,
nur la flugado libera
faras la koron feliĉa.