sábado, 28 de maio de 2022

o eclipse

 
PSV - maio 2022
 
 
 

A certa hora  da quieta madrugada, soaram-me batidas à janela, e um sussurro:

- Não vem me ver?

Era Selene, de voz e luz leitosa, a derramar-se pelo quintal. Fui ver. Cada folha reverberando  alvura no ar fresco de outono. Sonolentos, vieram comigo os cães, seus notórios amigos.

- Você está bonita!

- Gostou do meu brinco novo?

De fato, havia uma sombra de lado, no rosto redondo da moça. Uma sombra curva, a desenhar nela um acréscimo de mistério. De vez em quando, passava uma pequena nuvem, depois Selene ressurgia feliz, exibida e graciosa.

- Já se vai?

- Vou, minha cara. Amanhã nos revemos, e nos próximos dias, e meses, e anos. Nos veremos principalmente nos sonhos, quando você poderá usar atavios ainda mais formosos.

Voltei para a cama, com a impressão de que Selene sorria.

 

 

la eklipso

 

Iun kvietan malfruan horon en la nokto, eksonis al mi frapoj sur la fenestro, kaj susuro:

— Ĉu vi ne venos vidi min?

Tio estis Seleno, laktovoĉa, laktoluma, kiu etendiĝis sur la domkorto. Mi iris. Ĉiu folio relumis per blanko en la malvarmeta aero aŭtuna. Dormemaj venis kun mi la hundoj, ŝiaj tradiciaj amikoj.

— Ci estas bela!

— Ĉu al vi plaĉas mia nova orelringo?

Efektive, kuŝis ombro flanke de la ronda vizaĝo de la junulino. Ia kurba ombro, kiu bildigis sur ŝi iom pli da mistero. Iam kaj iam preterpasis eta nubo, poste Seleno reaperis feliĉa, sinmontrema kaj gracia.

— Ĉu vi jam foriras?

— Mi iras, kara. Morgaŭ ni revidos unu la alian, kaj en la proksimaj tagoj, kaj monatoj, kaj jaroj. Ni vidos nin reciproke en sonĝoj, kiam ci povos surporti ornamaĵojn eĉ pli belajn.

Mi revenis en la liton, kun la impreso, ke Seleno ridetas.


 

sábado, 7 de maio de 2022

A disciplina do amor

 


  

Leio, a conta-gotas, o delicioso “A disciplina do amor”, da recém-falecida Lygia Fagundes Telles. Sempre gostei da literatura de diário, mas esta tem um sabor a mais: uma espécie de diário não datado, a misturar relatos da vida real e da vida de imaginação. Escrito com leveza e despojamento, sem perda de elegância e fluência. Textos enxutos, geralmente curtos e certeiros. Dizem um pouco, deixam outro tanto para a imaginação do leitor. A nobre função da verdadeira literatura – fazer pensar.

Um primor, este registro despretensioso do quotidiano, em que a mente afiada do escritor olha o mundo divertida, às vezes assustada, outras vezes intrigada, e nos entrega instantâneos que à maioria de nós passam despercebidos. “Ô, Deus!” – ela repete.

Lygia olha o mundo com perspicácia e nos convida para o espetáculo: uma gota de mercúrio que cai do termômetro quebrado; o gato que se esconde na cave; um pouso no Hotel dos Viajantes; a lista dos sintomas básicos da neurose; enchentes afogando cidades; etc, etc..

O fascínio das pequenas coisas pode dar sentido à vida. Sempre é possível olhar e pensar, pensar...

 

La disciplino de amo

 

Mi legas, guto post guto, la bonegan “La disciplino de amo”, de la antaŭ nelonge forpasinta Lygia Fagundes Telles. Al mi ĉiam plaĉis literaturo en formo de taglibro, sed ĉi tiu havas kroman bonguston: ĝi estas speco de sen-data taglibro, kiu miksas raportojn el la reala vivo kun tiuj de la vivo de imagemo. Verkita malpeze kaj simple, sen perdo de eleganteco kaj fluo. Senornamaj tekstoj, ĝenerale nelongaj kaj trafaj. Ili malmulton diras, sed lasas iom al la imagemo de la leganto. La nobla funkcio de vera literaturo — pensigi. Ia juvelo, ĉi tiu senpretenda registraĵo pri la ĉiutaga vivo, en kiu la akra menso de verkisto rigardas la mondon, jen amuzite, foje timigite, foje mire, kaj transdonas al ni scenojn, kiuj al la plej multaj el ni preterpasas, nerimarkitaj. “Ho Dio!” — ŝi ripetas.

Lygia rigardas la mondon kun sagaco kaj invitas nin al la spektaklo: guto da hidrargo falinta el termometro rompita; kato kaŝinta sin en kelo; gastiĝo en Hotelo de Vojaĝantoj; la listo de bazaj simptomoj de neŭrozo; inundoj dronigantaj urbojn, k.a., k.a..

Raviĝo pri etaj aferoj povas doni sencon al la vivo. Ĉiam estas eble rigardi kaj pensi, pensi...

terça-feira, 3 de maio de 2022

Se queres paz

 

 
PSV - abr. 2022
 
 

    Se queres paz, vida afora,

    segue do gato a lição:

    ele está feliz, e mora

    em casa de papelão!

 

    Que será paz, afinal?

    É ter no mundo valor,

    ou ser pitada de sal

    que lhe dê algum sabor?

 

 

 

    Homo, pensu pri la volo

    vivi konstante en paco:

    kato loĝas  en skatolo,

    kvazaŭ ĝi estus palaco!

 

    La paco estas mistero:

    io mondume valora,

    aŭ eta salokulero

    bongustiga kaj elkora?