sábado, 27 de setembro de 2014

LIBIDO




Quando o médico chegou ao abrigo de idosos para a visita semanal, a enfermeira, pressurosa, veio logo colocá-lo a par dos últimos acontecimentos.
D. Serena, 81 anos, “afeiçoou-se” ao Sr. Felisberto, 79 anos. E o Sr. Felisberto “estava de graça” com ela. O doutor não pôde evitar um sorriso filosófico, mas não teve tempo para desenvolver alguma ideia sobre a função social do eufemismo.  A enfermeira, indignada, anunciava que a diretoria já estava ciente, e ia reunir-se em breve para decidir qual do dois seria expulso.
Um esclarecimento de ordem técnica. D. Serena, demente em grau avançado, já não consegue articular duas frases simples, nunca sabe o que se  passou há 10 minutos e não reconhece qualquer familiar. O Sr. Felisberto, sim, é relativamente lúcido mas sofre de parkinsonismo , não dá dois passos sozinho e precisa de ajuda para se alimentar e banhar.
O médico deu um suspiro fundo, pôs a mão no ombro da enfermeira e murmurou:
- Vamos à visita.

LIBIDO
Kiam la kuracisto alvenis en la maljunulejo por la ĉiusemajna vizito, la flegistino ekscitite tuj informis lin pri la lastaj okazaĵoj.
Sinjorino Serena, 81-jara, “ekestimas” Sinjoron Felisberto, 79-jaran. Kaj Sinjoro Felisberto “ludas” kun ŝi. La doktoro ne povis eviti filozofian rideton, sed li ne havis tempon elvolvi ideon pri la socia funkcio de eŭfemismo. La flegistino, indignante, informis, ke la estraro jam scias pri tio, kaj baldaŭ kunsidos por decidi, kiu el ili estos forigita.
Teknika klarigo. Sinjorino Serena, demenca je alta grado, jam ne sukcesas kunmeti du simplajn frazojn, neniam scias, kio okazis antaŭ dek minutoj, kaj jam rekonas neniun familianon. Sinjoro Felisberto ja estas relative konscia, sed suferas de Parkinson-simptomoj, ne sukcesas fari  du paŝojn sola kaj bezonas helpon por manĝi kaj baniĝi.
La kuracisto profunde suspiris, almetis sian manon sur la ŝultron de la flegistino kaj murmuris:

- Ni komencu la viziton.

MISTÉRIO




Na Polônia
as cegonhas negras
migram para a África:
é outono.
No meu quintal
o abacateiro se cobre
de flores douradas
e já não tem folhas
para derramar :
é primavera.
Neste momento, talvez,
alguém, da janela,
contemple as aves
no céu de Varsóvia,
e o vento já esteja frio.
Enquanto isso um bem-te-vi
passeia no meu quintal,
brincando de sol.
É um mistério, um grande mistério.

MISTERO

En Pollando
nigraj cikonioj
migras al Afriko:
estas aŭtuno.
En mia korto,
la avokadarbo kovriĝas
per oraj floroj
kaj jam ne havas foliojn
por faligi:
estas printempo.
Precize nun, eble,
iu homo ĉe fenestro
kontemplas la birdojn
sur la varsovia ĉielo,
kaj la vento  jam estas malvarma.
Dume, pitangbirdo
promenas sur mia korto,
kaj ludas sunon.
Mistero, ĝi estas granda mistero.