Tenho imensa
gratidão pelo meu polegar direito. Atarracado, aperta com solicitude o botão do
elevador e, ereto, sinaliza explícita e otimista positividade. O polegar
esquerdo nutre algum infantil ciúme injustificado. Uma só das mãos não bateria
palmas.
Alimento enorme
consideração por meus olhos que, mercê de modestas lentes, me levaram a ver o
mundo e tantos de seus mistérios. Mostraram-me o que me agradou e o que me
constrangeu, luz e sombra, as cenas e as ilusões delas. Tantas vezes os levei a
olhar o que não cabia, e eles jamais me recusaram sua acuidade. Bons amigos!
Sustento sincero
afeto por meus joelhos. Levaram-me a percorrer o mundo, dei com eles a volta à
linha do Equador – e isto não é uma metáfora, senão fato concreto e sólido como
minhas patelas. Heróicos joelhos que poucas vezes se curvaram e que, em
retribuição, poucas vezes obriguei a se ajoelharem – que é a função precípua
dos joelhos.
Reitero
meu eterno agradecimento por meu estômago. Mártir das minhas gulas, depósito
indevido das minhas revoltas, esponja de recalques inconfessáveis. Lavei-o dos
resíduos sujos das frustrações a goles moderados de vinho tinto. E ele nunca me
negou a resignação pacífica dos santos. Por tamanha caridade, terá acesso a
lugar reservado no céu das vísceras.
Curvo-me
reconhecido ao meu cérebro. Quanto trabalho tem tido, quanta paciência.
Encaminha com infinita sabedoria minhas mais loucas sugestões, até produzir com
elas o melhor que pode em forma de pensamentos. Reduz minha insanidade, atenua
meus arroubos, abranda-me as contradições. Guarda meus rudes instintos em
branca substância; aninha-me infantis neuroses na cinzenta porosidade. Nunca
lhe agradecerei o bastante, por me ter poupado da sandice.
Assim
agradeço ao meu nobre corpo, na representação de seus grandes e pequenos
pedaços. Com ele percorri a vida, e me serviu sempre com grande dignidade.
Deu-me mais que o merecido. Qualquer dia entrego-o de volta à mãe, com todo
gosto e eterna lembrança, ele que me carregou pelos caminhos e me permitirá
sair deles melhor do que entrei.
DANKEMO AL PECOJ DE MI
Mi havas grandegan dankemon al mia
dekstra dikfingro. Korpulenta, ĝi bonvoleme premas la butonon de lifto kaj stare ĝi signas klarsencan kaj
optimisman pozitivon. La maldekstra dikfingro nutras iom da nepravigebla,
infana ĵaluzo. Unu sola mano ne povus aplaŭdi.
Mi ege konsideras miajn okulojn, kiuj,
per modestaj lensoj, faris, ke mi vidu la mondon kaj tiom da misteroj en ĝi.
Ili montris al mi plaĉajn kaj konsternajn aferojn, lumon kaj ombron, scenojn
kaj iluziojn pri ili. Multfoje mi devigis ilin rigardi tion, kio ne indis, kaj
tamen ili neniam rifuzis al mi sian akuratecon. Bonaj amikoj!
Mi tenas sinceran estimon pri miaj
genuoj. Ili kondukis min trairi la mondon, per ili mi ĉirkaŭiris laŭ la
ekvatora linio – kaj ĉi tio ne estas metaforo, sed fakto konkreta kaj solida
kiel miaj pateloj. Heroaj genuoj, kiu malofte kurbiĝis, kaj kiujn, repage, mi
malofte devigis al surgenuiĝo – kio estas la precipa funkcio de genuoj.
Mi emfazas mian eternan
dankon al mia stomako. Martiro de mia tromanĝemo, neinda deponejo de miaj
ribeloj, spongo de nekonfeseblaj subpremitaj pensoj. Mi lavis el ĝi la
malpurajn restaĵojn de frustracioj per moderaj englutoj de ruĝa vino. Kaj ĝi
neniam neis al mi la paceman rezignacion de sanktuloj. Pro tia karito, ĝi
ricevos decan lokon en la ĉielo de korpinternaĵoj.
Mi klinas min omaĝe al mia
cerbo. Kiom da laboro ĝi havas, kiom da pacienco. Ĝi prilaboras per senfina
saĝeco miajn plej frenezajn sugestojn, ĝis ĝi produktas per ili laŭeble plej
taŭgajn pensojn. Ĝi malpliigas mian
malprudenton, mildigas miajn impulsojn, moderigas miajn kontraŭdirojn.
Ĝi konservas miajn krudajn instinktojn en blanka substanco; ĝi ennestigas miajn
infanajn neŭrozojn en griza poraĵo. Mi neniam sukcesos sufiĉe danki, ke ĝi
evitigis al mi frenezon.
Tiel mi dankas mian noblan korpon, je
reprezento de ĝiaj grandaj kaj malgrandaj pecoj. Per ĝi mi trairis la vivon,
kaj ĝi servis min ĉiam kun granda digno. Ĝi donis al mi pli ol tion, kion mi
meritis. Baldaŭ mi redonos ĝin al ĝia patrino, kun granda plezuro kaj poreterna
memoro, ĉar ĝi portis min laŭ vojoj kaj permesos al mi foriri el ili pli bona
ol mi eniris.