quarta-feira, 23 de setembro de 2015

QUATRO ALDRAVIAS: FLORES

pequenos
lumes
rubros
na
janela
gerânios

místico
girassol
suplica
por
luz
eternamente

hibiscos
na
cerca
escândalos
de
cor

cabisbaixo
narciso
pétalas
de
amor
impossível


etaj
ruĝaj
flamoj
ĉe
fenestro
geranioj

mistika
sunfloro
petegas
lumon
por
eterne

hibiskoj
en
heĝo
skandaloj
de
koloro

malĝoja
narciso
petaloj
de
neebla

amo

domingo, 20 de setembro de 2015

CONTABILIDADE



Quando saía dos plantões, a caminho do metrô, costumava fazer uma espécie de contabilidade sinistra.
Um paciente morreu, mas já era de se esperar. Outro teve um choque e se recuperou a duras penas; mau prognóstico. Um terceiro não tinha nada de tão grave: ocupando vaga por ser parente do diretor. E tem a velha, vegetando, há semanas, inalterável. Muita fez na cama, muito cheiro de suor.
Por que não abri uma lojinha de roupa? Por que não fui ser condutor de metrô? Por que passar o resto da vida como enfermeiro de UTI? Que sentido tem?
À sua frente, uma senhora, idosa e frágil como um graveto, tentava passar pela catraca do metrô com sua mala, a usufruir, desajeitada, de seu civilizado direito de viajar gratuitamente.  Demorou um pouco a acertar a manobra. O funcionário não só não ajudava, como encarava a mulher, visivelmente contrariado. Afinal, ela conseguiu.
Quando chegou sua vez de passar pela catraca, ouviu que o funcionário resmungava baixinho:
-                   -  Parasita!
Pelo menos, amanhã estaria de folga.


KALKULADO

Post la deĵoroj, survoje al la metroo, li kutimis fari iaspecan sinistran kalkuladon.
Unu paciento mortis, sed tion oni jam atendis. Alia suferis ŝokon kaj apenaŭ reekvilibriĝis; ombra prognozo. Unu tria prezentis nenion tre gravan: li okupis liton nur pro tio, ke li estas parenco de la direktoro. Kaj estas tiu maljunulino, kiu vegetas jam semajnojn, senŝanĝe. Multe da fekaĵo surlite, multe da ŝvitodoro.
Kial mi ne malfermis etan vendejon de vestaĵoj? Kial mi ne fariĝis kondukanto de metrotrajno? Kial pasigi la tutan vivon kiel flegisto en hospitala sektoro de grave malsanaj pacientoj? Kiusence?
Antaŭ li, maljuna sinjorino,  malfortika kiel  seka branĉeto, klopodis trairi la turnobarilon kun sia valizo, iom pene profitante sian civilizan rajton veturi senpage.  Ŝi bezonis iom da tempo por la manovro. La metrofunkciulo ne nur ne helpis, sed fikse rigardis la virinon, evidente ĝenita. Fine, ŝi sukcesis.
Kiam alvenis lia vico trairi la kontrolilon, li aŭdis, ke la funkciulo mallaŭte murmuras:
           - Parazito!

            Almenaŭ li havos ripoztagon, morgaŭ.

quarta-feira, 16 de setembro de 2015

QUATRO ALDRAVIAS: PONTUAÇÃO



relâmpago
ponto
de
exclamação
no 
céu
                             

pôr
do
sol
melancolia
em
reticências


sopra
uma
brisa
vírgula
no
dia


dois
pontos
o
trovão
anuncia
chuva
  




fulmo
ekkria
signo
sur
la
ĉielo


la
suno
subeniras
melankoliaj
tri
punktoj


ekblovas
eta
vento
komo
en
tago


du
punktoj
la
tondro
anoncas

pluvon

sábado, 12 de setembro de 2015

TRÊS INSTANTÂNEOS



VAIDADE PÓSTUMA

“Quando eu morrer, me arrumem direitinho! Quero baton, rouge e purpurina nos cílios. Adoro purpurina nos cílios.”
“Pode deixar.”
(De lado:)
“Que nada. Não confio. Na hora, vão dizer que não precisa.”


RECORDE

Sempre que podia, sentava-se na varanda para ver o pôr do sol. E sempre se comovia.
Foi para o Guinness, como o mais triste dos homens.


AUTODISCIPLINA

Saiu da livraria satisfeito com sua força de vontade: não comprou um só livro. E olha que a Poesia Completa de Manoel de Barros estava em oferta!
Como prêmio, entrou na loja ao lado e comprou um barbeador elétrico.


POSTMORTA KOKETECO

“Kiam mi mortos, tiam vi zorge prizorgu min! Mi volas ruĝajn lipojn, rozkoloran pudron kaj ŝminkon sur la okulharoj. Mi amegas ŝminkitajn okulharojn.”
“Ni faros tion.”
(Flanke:)
“Ba! Mi ne fidas. Kiam alvenos la horo, ili diros, ke tio ne necesas.”


REKORDO

Ĉiam, kiam li povis, li sidiĝis en la verando por rigardi la sunsubiron.  Kaj li ĉiam emociiĝis.
Oni enmetis lin en la Guinness-libron, kiel la plej malĝojan homon.


MEMDISCIPLINO

Li iris el la librovendejo kontenta pri sia volforto: li aĉetis eĉ ne unu libron. Kaj konsideru, ke la Kompleta Verkaro de Baldur Ragnarsson estis vendata kun rabatego!

Premie, li envenis la apudan vendejon kaj aĉetis elektran razilon.

quarta-feira, 9 de setembro de 2015

O VIOLONISTA

Era um violonista muito jovem, talvez ainda adolescente. Um violonista improvável, com seus tênis e jeans surrados. Tocava também num lugar improvável, uma calçada muito próxima aos carros que passavam, incessantes, barulhentos,  fumacentos. A música soava alegre, sincopada, de mistura com o barulho.
O jovem músico parecia feliz com sua melodia ingênua. Enquanto passei, ninguém jogou sequer uma moeda na caixinha de madeira. Mas ele parecia não se importar.
Improvável sou eu.

LA VIOLONISTO

Li estis tre juna violonisto, eble ankoraŭ adoleska. Malprobabla violonisto, en siaj tenisŝuoj kaj ĵinzoj eluzitaj. Li ludadis en ankaŭ malprobabla loko, nome sur trotuaro, tro proksime al aŭtomobiloj, kiuj preterpasadis senĉese, brue, fume. La muziko sonis gaje, ritme, mikse kun la bruado.
La juna muzikisto ŝajnis feliĉa, kun sia naiva melodio. Dum mi preterpasis,  neniu ĵetis eĉ unu solan moneron en la lignan skatoleton. Sed li ŝajne ne zorgis pri tio.

Malprobabla estas mi.