sábado, 26 de dezembro de 2020

O DIA MAIS FELIZ DA VIDA

 

Eis aí uma bela homenagem da revista “Kontakto” à escritora Julia Sigmond, que instituiu uma coluna com o mesmo nome na revista romena “Bazaro”, que circulou entre 1997 e 2009: “Quando você foi mais feliz na vida?”

Quero contribuir. Contudo, se o redator concorda, peço permissão para retirar a palavrinha “mais”. Em minha opinião, ela atribui uma certa competição entre os momentos felizes da vida, na busca da escolha do “mais” feliz. Simplesmente, não consigo escolher, na minha vida, o momento mais feliz, embora seja capaz de listar muitos momentos felizes, que mereceriam um relato na revista.

Poderia por exemplo escolher o momento em que assisti à minha primeira aula no curso de Esperanto, quando tinha 12 anos. Ou um momento de passeio à beira-mar, contra o vento leve, em meio a espirros d´água e voo de gaivotas por sobre a cabeça. Poderia também relatar um momento mágico em que um passarinho, num galho de árvore, me saúda com um piado, enquanto dou uma volta pelo quintal. Ou quem sabe o momento em que, ainda criança, ouvi pela primeira vez a Alla Turca de Mozart? Ou talvez a primeira vez em que olhei Lisboa, de corpo presente?

Muitos momentos, entre os quais não é possível escolher “o mais” feliz.

Mas devo decidir. Escolho o momento em que despertei, hoje pela manhã, e olhei o céu, e ele estava incomparavelmente azul, fresco como nunca e gentilmente a me chamar para um passeio de bicicleta. Aceitei o convite e, durante uma hora pedalei devagar por minha pacífica cidade, que ainda dormitava na manhã de domingo. Árvores esparsas e jardins de casas me presentearam o olhar, até que cheguei a uma charmosa capela, pintada de azul e branco, na periferia da cidade. Olhei com prazer a sua beleza simples, com sentimento de gratidão e respeito.

E voltei, enquanto o vento brando continuava a me acompanhar.

Aqui está o meu momento feliz, na vida.

(Texto publicado na revista “Kontakto”, nº 299 [5:2020],

da Juventude Esperantista Mundial.) 

 

“Kiam vi estis plej feliĉa en la vivo?”

 

Jen bela omaĝo de “Kontakto” al la verkistino Julia Sigmond, kiu  starigis samnoman rubrikon en la rumana revuo Bazaro, aperinta inter 1997 kaj 2009: “Kiam vi estis plej feliĉa en la vivo?”

Mi emas kontribui. Tamen, se la redaktoro tion konsentas, mi petas permeson forigi la vorteton “plej”. Miaopinie, ĝi atribuas ian konkuradon inter la feliĉaj momentoj en la vivo, cele al elekto de “la plej” feliĉa. Mi simple ne sukcesas elekti, en mia vivo, “la plej” feliĉan momenton, kvankam mi povas facile envicigi multajn feliĉajn momentojn, kiuj meritus raporton en la revuo.

Mi povus ekzemple elekti la momenton, kiam mi ĉeestis mian unuan klason en kurso de Esperanto, kiam mi estis 12-jara. Aŭ momenton de promenado ĉe la maro, kontraŭ la facila vento, meze de akvoŝprucoj kaj dum flugado de mevoj super mia kapo. Mi povus ankaŭ raporti pri momento rava, kiam birdo sur arbobranĉo persone salutis min per pepado, kiam mi promenetis en mia hejmkorto. Ĉu prefere la momenton, kiam mi, ankoraŭ infano, aŭskultis unuafoje la Alla Turca, de Mozart? Ĉu eble la unuan fojon, kiam mi surloke rigardis Lisbonon?

Multaj momentoj, el kiuj ne eblas elekti “la plej” feliĉan.

Sed mi decidu. Mi elektas la momenton, kiam mi vekiĝis, hodiaŭ matene, kaj mi rigardis la ĉielon, kaj ĝi estis senkompare blua, unike freŝa kaj afable invitanta min al bicikla promeno. Mi akceptis la inviton, kaj dum unu horo mi malrapide biciklis tra mia paca urbo, kiu ankoraŭ dormetis en dimanĉa mateno. Disaj arboj kaj domĝardenoj regalis miajn okulojn, ĝis mi atingis la ĉarman kapelon, blue kaj blanke farbitan, starantan rande de la urba periferio. Mi plezure rigardis ĝian simplan belecon kun sento de danko kaj respekto.

Kaj mi revenis, dum milda venteto plu akompanis min.

Jen tiu estis mia feliĉa momento en la vivo. 

 

(Teksto publikigita en la revuo "Kontakto", nº 299 [5:2020], 

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.)

 

quinta-feira, 24 de dezembro de 2020

Que será um bom presente

 

 

PSV - dez. 2020


    Que será um bom presente

    neste tempo de Natal?

    quem sabe, um verso inocente...

    uma luz, num castiçal?...

 

 

    Se vi pensas pri donaco

    por Kristnaskon festi, belan,

    sendu verson pri la paco...

    bruligu flamon kandelan...

terça-feira, 22 de dezembro de 2020

deriva

 

Foto PSV - dez 2020


olhos a contemplar o arbusto

o desenho da névoa nos pensamentos

passarinhos sob a veneziana a bicar insetos

ganidos de madrugada

fruta sacudida pelo vento

palavra arcaica

desejos

temores

crenças

vagas  lembranças incompletas

esse ar quente de verão

essa expectativa

equívocos irônicos

dúbias meias palavras

 

uma lufada fugaz

enquanto transcorre o impassível poente

 

 

vagado

 

okuloj kontemplas arbuston

bildo de nebulo sur pensoj

birdetoj sub fenestrokradoj bekantaj insektojn

malfrunoktaj jelpoj

frukto skuata de vento

arkaika vorto

deziroj

timoj

kredoj

svagaj nekompletaj rememoroj

tiu varma somera aero

tiu atendado

ironiaj misaĵoj

dubaj duonvortoj

 

fuĝema ventblovo

dum pasas la neskuebla sunsubiro

domingo, 20 de dezembro de 2020

Dino na pandemia


 

 


 

A MAIS ANTIGA ORQUESTRA SINFÔNICA EM FUNCIONAMENTO NO BRASIL


 

Neste ano de 2020, a Orquestra Sinfônica de Piracicaba recebe o título de Patrimônio Imaterial da cidade. Trata-se da mais antiga orquestra sinfônica em atividade no Brasil. Fundada em 1900, pelo maestro Lázaro Lozano, estreou na Matriz de Santo Antonio. Abnegados idealistas, no correr dos anos, mantiveram-na funcionando, sabe-se lá com que sacrifício e dedicação. A partir de 2014, o maestro (nascido em Piracicaba) Jamil Maluf assumiu o cargo de diretor artístico e regente titular. Maluf, de currículo brilhante, foi diretor artístico do Teatro Municipal de São Paulo. Nos últimos anos, a orquestra ampliou suas atividades, incluindo programa pedagógico e concertos para público mais amplo.

Piracicaba é importante município do Estado de São Paulo, localizado a 164 km da capital. Fundada no século 18, tem hoje pouco mais de 400 mil habitantes. Recebeu imigrantes de várias partes do mundo, principalmente italianos, no início do século 20. Foi importante polo de agricultura e industrializou-se a partir da segunda metade do século 20.

“Piracicaba”, em tupi, significa “lugar onde o peixe para”, alusão às corredeiras do belo Rio Piracicaba, que bloqueiam a piracema.

Parabéns, Piracicabanos!

 



 

 

LA PLEJ MALNOVA SIMFONI-ORKESTRO FUNKCIANTA EN BRAZILO

 

En ĉi tiu jaro 2020, la Simfoni-Orkestro de la urbo Piracicaba ricevis la titolon Nemateria Riĉaĵo. Temas pri la plej malnova simfoni-orkestro funkcianta en Brazilo. Fondita en la jaro 1900, fare de dirigento Lázaro Lozano, ĝi premieris en la urba ĉefpreĝejo Sankta Antono. Sindediĉaj idealistoj, laŭlonge de la jaroj, tenis ĝin funkcianta, oni povas imagi per kiaj oferoj kaj obstino. Ekde la jaro 2014, la dirigento (naskiĝinta en Piracicaba) Jamil Maluf alprenis la postenon de art-direktoro kaj ĉefdirigento.  Maluf, posedanto de brila profesia kariero, estis art-direktoro de la Municipa Teatro de San-Paŭlo. Dum la lastaj jaroj, la orkestro plivastigis siajn agadojn, kaj inkluzivis pedagogian programon kaj koncertojn por pli ampleksa publiko.

Piracicaba estas grava municipo en Ŝtato San-Paŭlo, kaj situas 164 kilometrojn for de la ĉefurbo. Fondita en la 18-a jarcento, nuntempe tie loĝas iom pli ol 400 mil homoj. Ĝi akceptis enmigrintojn el pluraj lokoj en la mondo, precipe italojn, en la komenco de la 20-a jarcento. Ĝi estis grava centro agrikultura kaj industriiĝis ekde la dua duono de la 20-a jarcento.

La vorto “piracicaba”, en la tupia lingvo, signifas “loko kie fiŝoj haltas“ - aludo al la kaskadetoj de la bela rivero Piracicaba, kiuj blokas la fiŝomigradon.

Gratulon, Piracikabanoj!

sábado, 28 de novembro de 2020

Perdi meu voto...

 

PSV - 2020


No dia seguinte a toda eleição, eu encontro alguém que diz:

- Perdi meu voto. Votei em Fulano, mas não foi eleito.

Curiosa reação! Segundo esse tipo de eleitor, só “aproveita” seu voto aquele cujo candidato venceu e conquistou um cargo. A lógica, aparentemente, é: quem foi eleito poderá fazer alguma coisa, recebendo um mandato; quem não foi, nada fará, portanto de nada terá valido votar nele.

Tal primaríssimo raciocínio revela bem o desconhecimento de muitos eleitores sobre o mecanismo da democracia. Depositar um voto na urna é sempre fazer valer um direito precioso, expressar um desejo de cidadão, supostamente interessado na evolução social da comunidade em que vive. Tanto o candidato vencedor, como o vencido, passam a ser detentores das expectativas de uma parcela da população. O vencido de hoje, em próximo pleito, é proprietário dessa expectativa. Adquire representatividade, ainda que de uma minoria, e pode crescer, perante a opinião pública, mesmo sem mandato. Cidadania se exerce também sem mandato político. A dificuldade toda reside em se compreender que a democracia é também o direito de minorias. E que o eleito ter o dever de governar para seus correligionários, tanto quanto para seus opositores. E que a discordância e a diversidade de visões de mundo são imprescindíveis, num regime democrático. Se um mandatário não tiver opositores, será um ditador.

Só perde o voto quem não comparece para votar.

 

 

Mi forperdis mian voĉdonon...

 

En la sekva tago, post ĉiu balotado, mi trovas iun, kiu diras:

- Mi forperdis mian voĉdonon. Mi voĉdonis por A. sed li ne estis elektita.

Kurioza reago! Laŭ tiu speco de voĉdonanto, nur “profitas” sian voĉdonon tiu, kies kandidato venkis kaj havigis al si postenon. Ŝajne, la logiko estas: kiu estis elektita, tiu povos fari ion, ĉar li ricevis mandaton; kiu ne estis elektita, tiu nenion faros, sekve nenion valoris voĉdoni por li.

Tia tre supraĵa rezonado bone montras la nescion, flanke de multaj voĉdonantoj, pri la meĥanismo de demokratio. Enmeti voĉdonon en voĉdonilon ĉiam signifas validigi valoran rajton, nome esprimi deziron de civitano, supozeble interesita pri la socia evoluo de la komunumo, kie li vivas.  Same la venkinta kandidato kiel la venkita ekricevas de tiu momento la atendojn kaj esperojn de parto de la popolo.  La hodiaŭa venkito, en proksima balotado, estas posedanto de tiu espero.  Li havigas al si reprezentan rolon, eĉ se de malplimulto, kaj li povas kreski, fronte al la publika opinio, eĉ sen mandato.  Civitanecon oni praktikas ankaŭ sen politika mandato.  La tuta malfacileco troviĝas en la kompreno pri tio, ke demokratio estas ankaŭ la rajto de malplimultoj.  Kaj ke elektito havas la devon regadi por siaj sampartianoj, same kiel por siaj oponantoj.  Kaj ke malkonsento kaj diverseco de ideoj pri la mondo estas nemalhaveblaj, en demokratia reĝimo. Se posedanto de mandato ne havus oponantojn, li estus diktatoro.

Forperdas sian voĉdonon nur tiu, kiu ne sin prezentas por voĉdoni.

domingo, 15 de novembro de 2020

microcontos da democracia

 

PSV - nov 2020
 
 

1

foi votar. 

esqueceu o documento, a caneta e os números de seus candidatos.

o mesário perguntou:

- tem certeza que o senhor deseja mesmo votar?

 

2

diante da urna eletrônica, apertou as teclas conforme indicado.

não deu certo.

foi acometido por uma crise de pânico.

 

3

até o último minuto, não decidira em quem votar.

entrou na cabine assobiando um tango argentino.

 

4

o candidato, bem avaliado nas pesquisas, foi votar e posou triunfante para a fotografia.

trajado a rigor: de máscara.

 

 

 

mikrorakontoj pri demokratio

 

1

li iris por voĉdoni.

li forgesis la dokumenton, la skribilon kaj la numerojn de siaj kandidatoj.

la oficisto demandis:

- ĉu vi estas certa, ke vi volas voĉdoni, sinjoro?

 

2

fronte al la elektronika balotaparato, li premis la indikitajn klavojn.

ĝi ne funkciis.

lin atakis panikokrizo.

 

3

ĝis la lasta minuto, li ne estis decidinta, por kiu li voĉdonos.

li envenis la balotkabineton fajfante argentinan tangon.

 

4

post favoraj rezultoj en la enketoj, la kandidato venis por voĉdoni kaj triumfe pozis por foto.

taŭge vestita: per masko.


terça-feira, 10 de novembro de 2020

microcontos da insônia

 

 Foto PSV - 2020

 

1

por vezes, era acometido de insônia.

ele apreciava: era mais tempo para estar consigo.

 

 

2

em noites de insônia, surgiam-lhe versos promissores, que, ao amanhecer, ele jamais recordava.

 

 

3

a mãe ensinara: diante de um dilema, deite-se confiante e, ao despertar, pela manhã, o primeiro pensamento será a solução.

sempre que tentava, sobrevinham noites de completa insônia.

 

 

4

em noites de insônia, distraía-se contemplando a companheira, que ressonava tranquila, ao lado.

quando os olhos dela se moviam, ele sentia uma ponta de ciúme.

 

 

 

 

mikrorakontoj pri maldormo

 

1

foje, lin trafis maldormado.

tio plaĉis al li: pli da tempo por kunesti kun si mem.

 

2

en sendormaj noktoj, aperis al li esperdonaj versoj, kiujn matene li neniam rememoris.

 

3

la patrino instruis: fronte al dilemo, enlitigu vin fidoplena, kaj kiam vi vekiĝos, matene, la unua penso estos la solvo.

ĉiam, kiam li klopodis, sekvis noktoj de kompleta maldormemo.

 

4

dum sendormaj noktoj, li distriĝis kontemplante sian kunulinon, kiu trankvile ronketadis, apud li.

kiam ŝiaj okuloj moviĝis, li eksentis pikon de ĵaluzo.

sexta-feira, 23 de outubro de 2020

Valorização do professor, de novo!

PSV - out. 2020


O assunto não é novo, mas devemos insistir nele, pois parece que as autoridades fingem que não o veem.

O jornal Folha de S. Paulo acaba de publicar pesquisa internacional (Varkey Foundation) sobre educação. O enfoque foi o prestígio dos professores na sociedade, nos diversos países. Uma das conclusões é chocante: o Brasil é o país onde os professores têm menor prestígio. E a desvalorização dos professores é um dos fatores que mais prejudicam a eficiência da Educação, em qualquer país.

Meus pensamentos se dirigem imediatamente a algumas pessoas, por quem alimentei, por toda a vida, a maior estima, respeito e admiração. Foram vários dos meus professores, na escola pública e nas etapas seguintes.

Não se trata apenas de baixos salários. Comparados com outros tipos de profissionais, os brasileiros avaliam muito mal os professores. Expressaram, em relação a eles, falta de confiança, impressão de pouca dedicação e de falta de inteligência. Parece que isso é generalizado, na América Latina. Curiosamente, a população de Gana e Uganda estão entre os que mais reconhecem o trabalho de seus professores.

Há também o preconceito contra a mulher. Tanto em escolas públicas quanto nas privadas, o fato de serem muitas as professoras (principalmente na pré-escola) causa depreciação e menores salários.

Conversando com uma professora de pré-escola (aliás dedicada, eficiente e muito competente), ela me revelou um dado que não se encontra na pesquisa e é estarrecedor: homens têm dificuldade de encontrar trabalho como professores da pré-escola porque os pais sempre desconfiam que seus filhos vão ficar sob os cuidados de um gay.

É de desanimar!

 

 

PLIVALORIGO DE INSTRUISTOJ, DENOVE!

 

Ĉi tiu temo ne estas nova, sed ni devas insisti pri ĝi, ĉar certe aŭtoritatuloj ŝajnigas, ke ili ne vidas ĝin.

La ĵurnalo “Folha de S. Paulo” ĵus publikigis internacian esploron (Varkey Foundation) pri edukado. La celo estis la prestiĝo de instruistoj en la socio, en diversaj landoj. Unu el la konkludoj estas ŝoka: Brazilo estas tiu lando, kie instruistoj havas plej malmulte da prestiĝo. Kaj malvalorigo de instruistoj estas unu el la faktoroj, kiuj plej forte malhelpas la efikecon de Edukado, en iu ajn lando.

Miaj pensoj tuj direktiĝas al iuj homoj, pri kiuj mi nutris dum mia tuta vivo plej fortan estimon, respekton kaj admiron. Ĉi tiuj estis miaj instruistoj, en publika lernejo kaj en la sekvaj etapoj.

Ne temas nur pri malaltaj salajroj. Kompare kun aliaj profesiuloj, oni esprimis rilate al ili mankon de fido, kaj takson pri malmulta sindediĉo kaj inteligenteco. Ŝajne tio estas ĝenerala fenomeno, en Latinameriko. Kurioze, ke la popolo en Ganao kaj Ugando troviĝas inter tiuj, kiuj plej klare rekonas la laboron de siaj instruistoj.

Ekzistas ankaŭ antaŭjuĝo kontraŭ virinoj. Same en publikaj, kiel en privataj lernejoj, la fakto, ke estas multaj instruistinoj (precipe en lernejoj por etinfanoj) kaŭzas malvalorigon kaj malpli grandajn salajrojn.

Dum interparolo kun instruistino de etinfanoj (cetere tre sindediĉa, efika kaj kompetenta), ŝi sciigis min pri io, kio ne troviĝas en la menciita esploro, kaj estas terurega: al viroj estas malpli facile trovi laboron kiel instruistoj en lernejoj por etinfanoj, ĉar gepatroj ĉiam suspektemas, ke iliaj idoj restos sub la zorgoj de gejo.

Estas malĝojige!

 

segunda-feira, 12 de outubro de 2020

Aniversário

 

 

PSV - out. 2020


Não sou dado a visitas sociais, por pura rabugem, plantada ainda nos tempos de criança. Hoje vejo que perdi com isso algum aprendizado.

Pois recém fui visitar uma senhora que estava a cumprir seu centésimo primeiro ano de vida. Presa ao leito, vendo pouco, ouvindo mal, limitada à paisagem pobre e também centenária de um dormitório modesto. Pior: pensando, pensando...

Não escreveu livro, não deixou obra pública, nunca foi notícia, ninguém se lembra dela.  Casou, teve filhos, pagou suas contas. Manteve uma certa elegância de antanho: vestia linho bordado. Jamais ergueu a voz a alguém, não cometeu maledicências, não se tem informação de que tenha prejudicado um semelhante. Sofreu calada as naturais decepções da vida. Guardou nos olhos uma sombra de melancolia e na parede do quarto um perfil da Virgem Maria. 

Levei begônias vermelhas, e ela agradeceu, creio que sinceramente.

Trocamos algumas frases penosas, tentando desviar do assunto inevitável:

- Estou cansada de viver!...

Durante a curta conversa, consegui que ela sorrisse por duas vezes.

Pensando bem, acho que foi mérito das begônias.

 

 

NASKIĜDATO

 

Mi ne emas fari sociajn vizitojn, pro malsocietemo plantita jam en mia infanaĝo. Nuntempe mi vidas, ke per tio mi maltrafis kelkajn vivinstruojn.

Nu, mi antaŭ nelonge vizitis sinjorinon, kiu kompletigis sian cent-unuan vivojaron. Alkroĉita al lito, malmulte vidanta, malbone aŭdanta, limigita al la seninteresa kaj same centjara pejzaĝo de modesta dormoĉambro. Kaj plej malbone: ŝi pensas, pensadas...

Ŝi ne verkis libron, ŝi ne faris publikan konstruaĵon, ŝi neniam estis objekto de ies atento, neniu memoras pri ŝi. Ŝi edziniĝis, naskis idojn, pagis siajn ŝuldojn. Ŝi konservis ian elegantecon de antikva tempo: ŝi vestis sin per brodita linaĵo. Ŝi neniam laŭtigis sian voĉon al alia homo, ne kritikaĉis aliulojn, oni ne havas informon, ke ŝi iam malbonfaris al proksimulo. Ŝi silente suferis la naturajn elreviĝojn en la vivo. Ŝi konservis ian ombron de melankolio kaj sur la ĉambromuro pentraĵon de Virgulino Maria.

Mi kunportis ruĝajn begoniojn, kaj ŝi dankis, mi kredas ke sincere.

Ni interŝanĝis kelkajn penajn frazojn, klopodante deturniĝi de neevitebla temo:

- Mi estas laca de la vivo!...

Dum la nelonga konverso, mi sukcesis ridetigi ŝin dufoje.

Se mi trafe pensas, supozeble tio estis merito de la begonioj.