sexta-feira, 19 de julho de 2024

falta de cordialidade

 

PSV jul 2024 
 
 

Saiu o novo relatório sobre a violência no Brasil. Faltam adjetivos para esses números. Um estupro a cada 6 minutos, geralmente de adolescentes, cometido por familiares. Feminicídio em grande quantidade, também dentro de casa, em família; os métodos geralmente são faca ou asfixia. Homicídios continuam atingindo de preferência jovens pobres e pretos. Chega.

Enquanto isso, há estados brasileiros que gastam três vezes mais com (in)segurança do que com educação.

Que tenho eu, modesto cidadão, a ver com isso?

Por onde andará o célebre “homem cordial”, de que falava Sérgio Buarque de Holanda, a respeito do brasileiro?

 

manko de elkora kunsentemo

 

Publikiĝis la nova raporto pri perforto en Brazilo. Mankas adjektivoj por tiuj ciferoj. Po unu seksperforto post ĉiu 6-a minuto, ĝenerale kontraŭ adoleskantinoj, farita de familiano. Virinmurdoj en granda kvanto, ankaŭ en la hejmo; la metodoj estas per tranĉilo aŭ sufokado. Murdoj plu atingadas malriĉajn, nigrahaŭtajn junulojn. Sufiĉas.

Dume, ekzistas brazilaj ŝtatoj, kiuj elspezas trioble pli multe por (mal)sekureco, ol por edukado.

Kiel ĉio tio koncernas min, modestan civitanon?

Kie staras la fama “elkora kunsentema homo”, pri kiu skribis Sérgio Buarque de Holanda, pri la brazilano?


quarta-feira, 3 de julho de 2024

cedros azuis

 
PSV jul 2024 

Eu não sabia que há cedros azuis

que dão pequenos frutos redondos

em tímidos cachos.

Que a imobilidade dos cedros azuis

fortalece os passos dos homens,

que seu silêncio reverbera o silêncio dos homens.

Que os longos crepúsculos do verão

são obra dos cedros azuis

e seus frutos redondos.

Que eles têm pensamentos azuis

e exalam sua cor à roda.

Eu não sabia.

Agora eu sei, e passo, reverente.

(Quisera um dia versos azuis.)


Mi ne sciis, ke ekzistas bluaj cedroj,

kiuj donas etajn fruktojn kiel buletojn

en timemaj grapoloj.

Ke la senmoveco de bluaj cedroj

plifortigas la paŝojn de homoj,

ke ilia silento reeĥas la silenton de homoj.

Ke longaj someraj krepuskoj

estas rezulto de bluaj cedroj

kaj de iliaj buletaj fruktoj.

Ke ili havas bluajn pensojn,

kaj dissendas ĉirkaŭen sian koloron.

Mi ne sciis.

Nun mi scias, kaj pasas, riverence.

(Mi volus iam bluajn versojn.)