sábado, 21 de dezembro de 2019

Manoel de Barros

PSV - dez. 2019


Retrato do artista quando coisa


A maior riqueza
do homem
é sua incompletude.
Nesse ponto
sou abastado.
Palavras que me aceitam
como sou
- eu não aceito.
Não aguento ser apenas
um sujeito que abre
portas, que puxa
válvulas, que olha o
relógio, que compra pão
às 6 da tarde, que vai
lá fora, que aponta lápis,
que vê a uva etc. etc.
Perdoai. Mas eu
preciso ser Outros.
Eu penso
renovar o homem
usando borboletas.


Portreto de la artisto kiam li estas aĵo

Plej granda riĉaĵo
de homo
estas lia nekompleteco.
Ĉi-rilate mi 
estas bonhava.
Vortojn, kiuj min akceptas
tia, kia mi estas
- mi ne akceptas.
Mi ne eltenas esti nur
ulo, kiu malfermas
pordojn, kiu tiras
valvojn, kiu rigardas la
horloĝon, kiu aĉetas panon
je la 6-a vespere, kiu iras
eksteren, kiu pintigas krajonojn,
kiu vidas vinberojn ktp ktp
Pardonu min. Sed mi
bezonas esti Aliaj.
Mi pensas
renovigi la homon
uzante papiliojn.

Manoel de Barros (1916 - 2014) estas brazila, premiita poeto, 
naskita en la ŝtato Mato Grosso.

terça-feira, 3 de dezembro de 2019

TRÊS MICROCONTOS DE IDENTIDADE

PSV - 2019


CRISE DE IDENTIDADE 1

No aniversário de 50 anos, Sergio olhou para o próprio retrato e decidiu solicitar à instância competente uma nova carteira de identidade. Quando ela chegou, seu nome carregava um acento agudo que nunca existira. Questionado, o  funcionário da repartição informou:
-  Não tem importância. 
Sergio nunca mais foi o mesmo.


KRIZO DE IDENTECO 1

Je sia 50-jara datreveno, Sergio rigardis sian portreton kaj decidis peti de la koncerna instanco novan identigan karton. Kiam ĝi alvenis, lia nomo surhavis supersignon, kiu neniam antaŭe ekzistis. Pridemandite, la oficisto informis:
- Ne gravas.
Sergio neniam plu estis la sama. 


CRISE DE IDENTIDADE 2

Todos os dias, por anos, o Dr. Pedro passou pela calçada do velho vizinho e ouviu o cumprimento sorridente e equivocado:
- Bom dia, doutor Paulo!
Hoje, pela primeira vez, o velho olhou sério e cumprimentou:
- Bom dia, doutor Pedro.
O doutor correu ao espelho, a ver o que havia de errado.


KRIZO DE IDENTECO 2

Ĉiutage, dum jaroj, D-ro Petro preterpasis sur la trotuaro la maljunan najbaron kaj aŭdis la ridetan, misan saluton:
- Bonan tagon, D-ro Paŭlo!
Hodiaŭ, unuafoje, la maljunulo serioze rigardis kaj salutis:
- Bonan tagon, D-ro Petro.
La doktoro rapidis al la spegulo, por vidi, kio estas misa. 


CRISE DE IDENTIDADE 3

Acusaram-no de ser o estuprador. Foi odiado com unanimidade. O exame de DNA mostrou que não era.
- Mas bem que ele merecia!

KRIZO DE IDENTECO 3

Oni akuzis lin pri la seksperforto. Ĉiuj unuanime malamis lin. La ekzameno per DNA montris, ke tiu ne estis li.
- Tamen, li plene meritus!

segunda-feira, 25 de novembro de 2019

cansaço

PSV - 2019


estou cansado deste corpo e suas ideias
arrasto as pernas pelo mundo
arrasto pensamentos
carrego nas costas as dobras das manhãs
as sombras dos poentes
as minhas dúvidas
as minhas muitas dúvidas
não compreendo esta chuva que desaba inesperada
não decifro sequer a fala do meu cão
esta umidade nas minhas mãos
a lufada que vem do mar
o mecanismo da memória
as palavras sonoras e vazias
não sei nada
sou como esse pombo manco que pousa no telhado
e crocita



laco


mi estas laca pro ĉi tiu korpo kaj ĝiaj ideoj
mi trenas la krurojn tra la mondo
mi trenas pensojn
mi portas surdorse la faldojn matenajn
la sunsubirajn ombrojn
miajn dubojn
miajn multajn dubojn
mi ne komprenas ĉi tiun pluvon kiu subite falas
mi ne deĉifras eĉ la parolojn de mia hundo
ĉi tiun malsekecon de miaj manoj
la blovon venantan de la maro
la meĥanismon de memoro
la belsonajn malplenajn vortojn
mi nenion scias
mi estas kiel tiu lama kolombo kiu staras sur la tegmento
kaj kveras