Leio
com vagar, como a degustar pasteis de nata, o “Milagrário pessoal” do angolano
José Eduardo Agualusa – e deparo com uma frase simples, óbvia e luminosa: “A
violência é uma rendição da inteligência.” Num intervalo de leitura, recebo uma
mensagem de uma amiga do Rio, informando com resignação que um tiroteio se
instalara, mais uma vez, no condomínio ao lado do seu pequeno prédio de
apartamentos. A mensagem trazia a conformação dos fatos corriqueiros.
Horas
antes, jornais e telas do mundo inteiro mostravam bombas de rua numa maratona,
em Boston. Dias antes, um estudante chutou um motorista e despencaram todos de
um viaduto – o ônibus, o estudante, o motorista, todos os demais passageiros e,
por acréscimo, a razão humana.
Penso
comigo, num esforço inútil de compreender o desvario, que a violência é a falta
de palavras. Seu antídoto dormita nos pensamentos que precisam desesperadamente
de palavras. Lançar bombas e chutes é mais fácil que pensar. A natureza está
plena de violência; cabe ao homem transcendê-la. É preciso dirigir a torrente
da raiva e do ódio para o túnel das palavras, até que saiam, do outro lado da
montanha, apaziguadas e apascentadas.
A
violência é uma forma atroz de solidão – a solidão da incomunicabilidade, da
surdo-mudez que nos reduz a todos à
selvageria original. Quem não ouve não é ouvido; quem não é ouvido atira
bombas e pontapés.
E
despencamos todos.
SOLECO
Mi legas
malrapide, kvazaŭ mi gustumus krempasteĉojn, la “Personan miraklaron” de la
angola José Eduardo Agualusa – kaj mi trovas simplan, memkompreneblan, luman
frazon: “Perforto estas kapitulaco de inteligento.” Je momenta ĉesigo de la
legado, mi ricevas mesaĝon de amikino el Rio, informantan, ke unu plian fojon
okazas pafado inter aro da konstruaĵoj proksime al ŝia eta apartamenta domo. La
sciigo alvenis kun rezignacio de kutimaj okazaĵoj.
Kelkajn
horojn antaŭe, ĵurnaloj kaj ekranoj en la tuta mondo montris stratbombojn ĉe
maratono en Boston. Kelkajn tagojn antaŭe, studento piedbatis ŝoforon kaj falegis ĉiuj – la omnibuso, la
studento, la ŝoforo, ĉiuj ceteraj pasaĝeroj, kaj krome la homa racio.
Mi
pensas , en senutila klopodo kompreni la frenezaĵon, ke perforto estas manko de
vortoj. Ĝia kontraŭveneno dormetas en pensoj, kiuj senespere bezonas vortojn.
Ĵeti bombojn kaj piedbatojn estas pli facile ol pensi. Naturo estas plena je
perforto; koncernas la homon transcendi ĝin. Necesas direkti la torenton da
kolero kaj malamo en la tunelon de vortoj, ĝis ili eliras, aliflanke de la
montaro, pacigitaj kaj kvietigitaj.
Perforto
estas ekstrema formo de soleco – soleco de nekomunikebleco, de surdmuteco, kiu
kondukas nin ĉiujn al la origina sovaĝeco. Kiu ne aŭskultas, tiun neniu
aŭskultas; kiu ne aŭskultas ĵetas bombojn kaj piedbatojn.
Kaj
falegas ni ĉiuj.