O Bairro da Saúde tem ladeiras sérias e compenetradas,
calçadas para se conversar,
padarias onde o pão é antigo
e o café, honesto.
Tem manacás discretos junto à rua,
e um mendigo saído de desenho animado.
O Bairro da Saúde tem orientais de passo leve
e ocidentais de roupa proletária,
telhados de zinco e de argila,
calmos quintais com pássaros,
esquinas de mistério,
luzes e sombras bem comportadas,
fios pretos de eletricidade democrática.
E sobretudo, o Bairro da Saúde tem uma brisa,
uma doce brisa que me transporta a um tempo antigo,
em que respirar fundo era um prazer simples
e dar bom dia ao vizinho era um jeito bom de começar o dia.
KVARTALO
SANO
Kvartalo
Sano havas deklivojn seriozajn kaj gravmienajn,
trotuarojn por konversado
panvendejojn, kie la pano estas antikva
kaj la kafo, honesta.
Ĝi havas diskretajn florantajn arbetojn apud la stratoj,
kaj almozulon, kiu ĵus elvenis el desegnofilmo.
Kvartalo Sano havas orientanojn, kiuj malpeze paŝas
kaj okcidentanojn en proletaj vestoj,
zinkajn kaj argilajn tegmentojn,
trankvilajn domkortojn kun birdoj,
misterajn stratangulojn,
lumojn kaj ombrojn bonkondutajn,
nigrajn dratojn por demokrata elektro.
Kaj precipe, Kvartalo Sano havas venteton,
dolĉan venteton, kiu transportas min en antikvan tempon,
kiam profunde spiri estis simpla plezuro
kaj deziri bonan tagon al najbaro estis bona maniero komenci
tagon.