quarta-feira, 29 de novembro de 2017


Há neste mundo quem plante
melancolia e tristeza,
mas há também, e bastante,
quem semeie a beleza.

Se iuj homoj preferas
semi malpacon, malĝojon,
tamen aliaj aperas
kaj konstruas floran vojon.

NOVA MARAVILHA NO MUNDO




Na época de ouro da civilização helênica, sob iniciativa de Ptolomeu, construiu-se em Alexandria, no Egito, a maior biblioteca de seu tempo. Sua meta era conter todo o conhecimento dos povos, com ênfase na luminosa cultura grega. Assim se ambicionava integrar as nações. A maravilha se extinguiu num incêncio de causa obscura. Mas persiste o sonho de um local onde todo o saber esteja disponível para consulta.
Há quem diga que a internet é esse “lugar”. Pode ser.
Mas parece que os livros continuam fascinando os homens. Acaba de ser construída a maior biblioteca do mundo, desta vez na China, no distrito de Binhai. 33000 m2, capacidade para mais de um milhão de livros, arquitetura arrojada, espaço para espetáculos, exposições, descanso na companhia dos livros, sinuosas prateleiras gigantescas. A iluminação obedece a conceitos ecológicos e o material predominante é o alumíno. A construção durou 3 anos e ficou por conta de uma empresa holandesa, em colaboração com instituições locais.
Parece que os homens não estão dispostos a abrir mão dos livros de papel e tinta.


NOVA MIRINDAĴO EN LA MONDO


            En la ora periodo de la helena kulturo, sub la inspiro de Ptolomeo – greka tiutempa sciencisto – estis konstruita en Egiptujo grandega, fama biblioteko, en la havena regiono de la urbo Aleksandrio. Ĝi celis amasigi la tiamajn konojn de la homaro, precipe la valorojn de la klasika greka kulturo. Ĝi inkluzivis milojn da dokumentoj, kaj pro tio allogis eminentulojn. Apud la biblioteko, staris muzeo, kiu funkciis kiel studocentro. La ambicio enhavi kolekton de libroj de ĉiuj popoloj sur la Tero esprimis la ideon kontribui al plena integriĝo inter ili. La biblioteko estis elektita kiel unu el la mirindaĵoj en la antikva mondo. Kiel oni scias, en la jaro 391 antaŭ Kristo, ĝi komplete forbrulis en akcidento, kiun oni ĝis nun ne bone komprenis. Restis de ĝi nenia materia spuro. Ĝi tamen plu vivas en la fantazio de la homaro kiel simbolo pri tio, ke oni devas havi lokon, kie la tuta scio devas sidi, disponebla por konsulto de iu ajn persono.
            Nuntempe, oni ofte diras, ke interretejoj okupas tiun “lokon”. Eble prave. Sed ĝi ne forbruligis la revon pri grandioza fizika biblioteko.
            Tion pruvas la fakto, ke antaῠ ne longa tempo oni denove starigis bibliotekegon, kiu tuj kandidatiĝas al la posteno de nova mirindaĵo en la moderna mondo. Ĉi-foje en Ĉinujo, en la distrikto Binhaj, 120 kilometrojn  for de Pekino. Nederlanda entrepreno, kunlabore kun loka urba instituto, konstruigis sur pli ol 33000m2 futurisman strukturon, kiu povas enteni pli ol unu milionon da libroj. La tuta konstruado kompletiĝis post tri jaroj. Longaj tavoloj da bretoj, ĉirkaῠ sfera aῠditorio, formas impresan vidaĵon. Tie troviĝas legoĉambroj, ripozejoj, kunvenejoj, oficejoj, komputilaj ĉambroj, muzikĉambroj kaj teraso sur la tegmento. Oni povas sidi ĉe la bretoj mem. Speguloj faciligas panoraman rigardon al la tuta interno kaj en la aῠditorio oni povas prezenti spektaklojn kaj ekspoziciojn. La maniero, kiel la bretoj estas metitaj helpas la prilumadon per natura sunlumo en ekvilibra maniero kaj taŭga kvanto. Tiel, la arkitekturo ne nur proponas grandan belecon, sed ankaῠ obeas ekologiajn principojn, per efika energioŝparado. Aluminio estas la baza materialo uzita.
            Lastatempe oni ofte aῠdas opinion, ke paperaj libroj baldaῠ malaperos kaj donos sian lokon al virtualaj tekstoj. La nova ĉina biblioteko – laῠdire la plej granda en la mondo – ŝajne kontraῠdiras tiun antaῠvidon. La homoj ankoraῠ ne emas rezigni pri la plezuro foliumi paperajn librojn en agrabla loko.

(Aŭskultu per la Esperanta Retradio:

TARDA NOITE


Para Beth Rose
Quieto, manso como um rio subterrâneo,
o pranto sombrio,
resignado como um fruto extemporâneo,
obstinado, incessante,
a torcer o olhar semicerrado
para o crestado chão.
Náusea de ausência,
do incognoscível,
saliva espessa, acre.
Um fino tremor nos dedos,
agulhas pelo corpo, lancetas.
A vida em bolhas de delgadas paredes
prestes a romper.
Falta sentido a esta tarde calma.
Alheio à dor, o sol se põe.
Como tarda a noite!


PROKRASTA NOKTO

Kvieta, milda kiel subtera rivero,
la ombra ploro,
rezignacia kiel ekstersezona frukto,
obstina, senĉesa,
tordanta la duonfermitan rigardon
al bruligita grundo.
Naŭzo de foresto,
de la nekompreneblo,
densa salivo acida.
Diskreta tremado de fingroj,
pikoj tra la korpo, tranĉoj.
La vivo en maldikmembranaj vezikoj
tuj rompiĝontaj.
Mankas senco al ĉi tiu trankvila vesperiĝo.
Indiferenta al doloro, suben iras la suno.
Kiom prokrasta la nokto!