Depois de várias intervenções médicas, pensou que ia ficar cego. Mas não. Pela graça de Esculápio e de Nossa Senhora das Lágrimas, restou-lhe alguma visão. Não reconhecia um vulto do outro lado da rua, nem conseguia ler as placas de trânsito, ou as legendas apressadas dos filmes. Mas com o olho direito divisava ainda, à sua volta, o céu, as nuvens, as montanhas. Com o esquerdo ainda podia ler um bom livro, com a ajuda de um foco de luz. Para tudo existe um consolo.
Agora lia muito devagar, voltando atrás quando as palavras se lhe embaralhavam. Repetia trechos, até convencer-se de que lera corretamente. Sussurrava frases que lhe soavam bem. Às vezes revia páginas inteiras. Com algum humor, dizia que praticava “leitura adinâmica”.
Aos poucos, percebeu que a leitura adquiria um gosto diverso. Semelhava caminhar sobre trilha de mato. Mais atenta, mais penetrante, prazeroso desafio.
Fora preciso perder a visão para aprender a ler.
legado
Post pluraj medicinaj intervenoj, li pensis, ke li blindiĝos. Sed ne. Per la graco de Eskulapo kaj de Nia Sinjorino de Larmoj, restis al li iom da vidpovo. Li ne rekonis homfiguron ĉe la alia flanko de strato, kaj ne sukcesis legi la trafikŝildojn, nek la hastajn subtekstojn de filmoj. Sed per la dekstra okulo li ankoraŭ rigardis ĉirkaŭ si la ĉielon, la nubojn, la montarojn. Per la maldekstra, li ankoraŭ povis legi bonan libron, helpe de lampo. Por ĉio ekzistas ia konsolo.
Nun li legadis tre malrapide, revenante al antaŭaj linioj, kiam la vortoj al li konfuziĝis. Li ripetadis fragmentojn, ĝis konvinkiĝo, ke li ĝuste legis. Li susuradis frazojn, kiuj al li sonis agrable. Foje li rerigardadis tutajn paĝojn. Kun iom da bona humoro, li diradis, ke li praktikas “maldinamikan legadon”.
Iom post iom, li perceptis, ke legado alprenis ian alian guston. Ĝi similis piediradon sur arbara pado. Pli atenta, pli penetrema, plezura defio.
Estis necese perdi la vidpovon por lerni legadon.