Este ano o abacateiro não deu fruto.
Na época certa, floresceu dourado, anunciando imensa produção. Há muitos anos ele age assim, em generosidade sem limite. O que nos dá o gosto de ingerir o fruto e o distribuir aos amigos – e até a desconhecidos.
Mas este ano o abacateiro não frutesceu. Resultaram umas pequenas bolas verdes e duras, que caem com o vento, em melancólica desesperança. Recusaram-se todos ao intumescimento da devida estação.
Perguntei ao abacateiro o motivo. Soberbo, ele não me deu resposta.
Tenho pensado longamente. De repente, atinei com a explicação. Por décadas tenho colhido os frutos desta árvore majestosa. Admiro-a profundamente, mas nunca me lembrei de agradecer.
Não basta admirar; a generosidade, embora gratuita, nutre-se da gratidão.
- Muito grato, querido abacateiro!
La avokadarbo
Ĉi tiun jaron la avokadarbo ne fruktis.
Je la ĝusta sezono, ĝi ore floris, kaj anoncis grandegan produktadon. De multaj jaroj ĝi tiel agas, en senfina malavareco. Tio donas al ni la plezuron manĝi la frukton kaj disdoni ĝin al geamikoj — kaj eĉ al nekonatoj.
Sed ĉi tiun jaron la avokadarbo ne fruktodonis. Rezultis etaj, malmolaj, verdaj buloj, kiuj falas pro la vento, en melankolia senespero. Ili ĉiuj rifuzis grasiĝi en la koncerna sezono.
Mi demandis de la avokadarbo la kialon. Ĝi fiere ne respondis.
Mi longe pensadis. Subite, mi trafis la klarigon. Dum jardekoj mi plukadas la fruktojn de ĉi tiu majesta arbo. Mi profunde admiras ĝin, sed mi neniam memoris danki.
Ne sufiĉas admiri; grandanimeco, kvankam senpaga, nutriĝas per dankemo.
— Koran dankon, kara avokadarbo!