Todo o Brasil está lendo o livro da nonagenária Fernanda
Montenegro, depois de celebrar seu aniversário. “Prólogo, ato, epílogo” de fato
merece atenção. É obra não só de uma grande atriz, intelectual, pensadora – é
obra de uma grande escritora. Em estilo simples, despojado, ela relata sua vida
inteira de luta pelo teatro. Uma verdadeira saga moderna.
Costuma-se denominar mulheres como ela “Damas do teatro
brasileiro”. Eu preferiria simplesmente: “Dama”. O que mais chama a atenção
nessa personalidade vigorosa, além da incrível capacidade de pensar com
objetividade, é mesmo a elegância. Fernanda parece feita de cores, de sons, de
leveza. Venceu sem perder a delicadeza, sem criar carapaça, sem deblaterar.
Impressiona muito, nesse seu longo relato, a capacidade de
reconhecer o próprio sucesso. Pouca gente consegue assumir o próprio sucesso
com tranquilidade. Ela nunca é exibicionista, nunca expõe vaidade tola, nunca
se pavoneia. Simplesmente aceita que conseguiu chegar aonde queria, sempre à
custa de muito esforço e talento.
Ela nos ensina autoconhecimento. Sabe bem o que representa
para o povo brasileiro, para uma opinião pública carente, hoje em dia, de
pessoas inspiradoras.
Fernanda Montenegro se recusa a ser “mito”. Em sua grandiosa
humanidade, ela nos motiva a buscar um sentido para estar no mundo – construir.
Só uma citação, a respeito de feminismo:
“A radicalização
feminista torna-se necessária enquanto não se alcança um justo consenso de
igualdade. Leva tempo e muita luta. Sou paciente e sei que um dia chegaremos
lá. Como mulher, como fêmea, ainda tenho hábitos que não consigo abandonar.
Exemplo: pôr comida no prato do meu homem, no prato de meus filhos e no de meus
netos, se houver chance. É minha comunhão uterina com a vida. Lembro, criança,
em casa, as mulheres, matrizes, motrizes, servindo seus maridos, suas proles e
quem mais viesse. Não vejo esse gesto como servidão. Se me dá prazer, por que
não? Nossos seios continuam espirrando leite após o nascimento de uma criança.
Quer pôr comida na boca do seu filho? Que ponha. Que alimente. É uma opção.
Aliás, acho poderoso amamentar nossas tribos, desde que queiramos, como no
período maravilhoso do matriarcado, quando os mamilos de todas as fêmeas
sustentavam todas as bocas. Foi a era gloriosa do nosso poder absoluto.”
Fernanda Montenegro é arrebatadoramente lúcida.
SKUA KLARMENSO
La tuta Brazilo legas la libron de la naŭdekjara Fernanda Montenegro,
post celebro de ŝia naskiĝdato. “Prologo, akto, epilogo” fakte meritas atenton.
Ĝi estas libro ne nur de granda aktoro, intelektulo, pensulo - ĝi estas libro
de granda verkisto. Per simpla, senornama stilo, ŝi rakontas sian tutan vivon
de batalado por la teatro. Ia vera moderna sagao.
Oni kutimas nomi tiajn virinojn “Damoj de la brazila teatro”. Mi
preferus simple: “Damo”. Plej vekas atenton en tiu vigla persono, krom la
kapablo pensi objektive, la eleganteco. Fernanda aspektas farita el
koloroj, sonoj, malpezo. Ŝi venkis sen perdo de delikateco, sen kreo de
karapaco, sen kriaĉado.
Tre impresas, en tiu ŝia longa raporto, la kapablo rekoni sian propran
sukceson. Malmultaj homoj kapablas trankvile akcepti sian propran sukceson. Ŝi
neniam paradas, neniam esprimas stultan vantecon, neniam pavas. Ŝi simple
akceptas, ke ŝi sukcesis atingi tion, kion ŝi celis, ĉiam per multe da penado
kaj talento. Ŝi instruas al ni memkonon. Ŝi bone scias, kion ŝi reprezentas por
la brazila popolo, por publika opinio nuntempe soifanta inspirajn
personojn.
Fernanda Montenegro rifuzas stari kiel “mito”. En sia grandioza homeco,
ŝi motivas, ke oni serĉu sencon en sia irado sur la mondo - konstrui.
Jen unu sola citaĵo, pri feminismo:
“La feminisma radikaliĝo fariĝas necesa, dum oni ne atingas justan
interkonsenton pri egaleco. Tio postulas multe da tempo kaj batalado. Mi estas
pacienca kaj mi scias, ke iam ni alvenos tien. Kiel virino, kiel femalo, mi
ankoraŭ havas kutimojn, kiujn mi ne sukcesas forlasi. Ekzemple: meti manĝaĵon
sur la teleron de mia viro, sur la teleron de miaj idoj kaj sur tiun de miaj
nepoj, se estos ebleco. Tio estas mia utera kunsento kun la vivo. Mi memoras,
mi estis infano, en mia hejmo, la virinojn generantajn, moviĝantajn, servantajn
siajn edzojn, siajn naskitojn kaj aliajn ĉeestantojn. Mi ne konsideras tiun
agon servuta. Se ĝi donas al mi plezuron, kial ne? Niaj mamoj plu ŝprucigas
lakton post la nasko de infano. Ĉu vi emas meti manĝaĵon en la buŝon de via
ido? Metu. Nutru. Ĝi estas elekto. Cetere, mi trovas potenca la mamnutradon de
niaj triboj, se ni emas, same kiel en la mirinda tempo de matriarkeco, kiam la
cicoj de ĉiuj femaloj satigis ĉiujn buŝojn. Ĝi estis glora erao de nia absoluta
potenco.“
Fernanda Montenegro estas skue klarmensa.