terça-feira, 20 de agosto de 2024

madrugadas

 

PSV - 09/2024

 

Nas madrugadas de inverno,

bem-vindo  o toque da coberta macia

que acaricia e conduz

ao sono calmo e ao sonho misterioso.

 

Nas madrugadas de solidão,

bem-vindo o som da palavra suave

que sossega e revela

pensamento claro e sentimento criativo.

 

A palavra agasalha.

 

 

frumatenoj

 

En vintraj frumatenoj,

bonvenon al la tuŝo de mola litkovraĵo,

kiu karesas kaj kondukas

al trankvila dormado kaj al mistera sonĝo.

 

En solecaj frumatenoj,

bonvenon al la sono de milda parolo,

kiu kvietigas kaj montras

klaran penson kaj kreopovan senton.

 

La parolo varmige vestas.


terça-feira, 6 de agosto de 2024

Rebeca do mundo


Rebeca Andrade – eis o nome mais repetido  no país inteiro. Não sem motivo, depois do estupendo desempenho da moça nas Olimpíadas de Paris, neste 2024. Um fenômeno raro, para o qual faltam palavras que ainda não tenham sido ditas. De repente, aquele sorriso luminoso, os movimentos atléticos perfeitos, a figura cativante se tornaram um símbolo. Ela veio de família humilde, filha de mãe heroica e deixou  o mundo a seus pés. Não é pouca coisa.

Rebeca naturalmente causa também uma onda de patriotismo. O Brasil ganha autoestima com ela. Cada brasileiro sente-se presenteado com um fragmento de suas medalhas. É compreensível. Mas fico a pensar comigo que Rebeca Andrade não é apenas um símbolo brasileiro. Ela representa a humanidade. Ultrapassa fronteiras e irmana a todos numa crença de que todos valemos. Ela aumenta a nossa fé no ser humano.

Rebeca Andrade é grande demais para ficar restrita a um só país. Ela é do mundo.

 

Rebeca de la mondo

 

Rebeca Andrade — jen la plej ripetata nomo en la tuta lando. Ne senkiale, post la fantasta faro de la junulino en la Olimpikoj, en Parizo, en ĉi tiu jaro 2024. Rara fenomeno, pri kiu mankas vortoj ankoraŭ ne diritaj. Subite, tiu luma rideto, la perfektaj atletaj movoj, la ĉarma homfiguro fariĝis simbolo. Ŝi devenis de simpla familio, filino de heroa patrino, kaj lasis la mondon ĉe siaj piedoj. Tio ne estas banalaĵo.

Nature, Rebeca kaŭzas ankaŭ ondon de patriotismo. Brazilo gajnas memestimon pro ŝi. Ĉiu brazilano sentas, ke li gajnis kiel donacon  fragmenton el ŝiaj medaloj. Oni povas kompreni tion. Sed mi pensadas kun mi mem, ke Rebeca Andrade ne estas nur brazila simbolo. Ŝi reprezentas la homaron. Ŝi transpasas landlimojn kaj kunfratigas ĉiujn je kredo, ke ni ĉiuj valoras. Ŝi pligrandigas nian fidon pri la homo.

Rebeca Andrade estas tro granda por resti limigita en unu sola lando. Ŝi estas de la mondo.