PSV dez 2024
Os brasileiros estão lendo menos. Muito menos. Desde 2015,
11 milhões de pessoas não leram nem uma parte de um livro. Só nos últimos 5 anos,
foram quase 7 milhões de brasileiros. A maioria não leu nem uma parte de um
livro nos 3 meses anteriores à pesquisa feita pelo Instituto Pró-livro: 53%.
Mesmo na idade escolar, em que se deveria estimular o hábito da leitura, houve
queda. Mesmo entre as mulheres, que são mais leitores que os homens, houve
queda. A única (honrosa) exceção está na parcela dos septuagenários, em que o número
de leitores aumentou um pouquinho.
Enquanto isso, cresceu drasticamente, no mesmo período, o
acesso às redes sociais e à internet.
Que se deve concluir?
Entre outras coisas, os números falam das escolhas humanas.
Sabe-se que a leitura aumenta a cognição, a capacidade de análise, a memória, o
humor, o discernimento e a sociabilidade. Sabe-se também que o excesso de tela
faz mal aos olhos, reduz a convivência, aumenta o sedentarismo, produz
ansiedade e piora o humor.
Mas as pessoas deixam de lado o livro e adotam as telas. Chama-se:
livre arbítrio.
ELEKTOJ
Malpli da brazilanoj legas
librojn. Multe malpli. Ekde la jaro 2015, 11 milionoj da homoj ne legis eĉ
parton de libro. Nur dum la lastaj 5 jaroj, ili estis preskaŭ 7 milionoj da
brazilanoj. La plimulto legis eĉ ne parton de libro dum la 3 monatoj antaŭ la
enketo farita de Instituto Por-Libro: 53%. Eĉ en lerneja aĝo, kiam oni
devus stimuli la kutimon legi, okazis falo. Eĉ inter virinoj, kiuj estas pli
legemaj ol viroj, okazis falo. La sola (honora) escepto troviĝas en la tavolo
de sepdek-jaruloj, en kiu la kvanto da legantoj kreskis iomete.
Dume, draste pliiĝis, en tiu
sama periodo, la aliro al sociaj retoj kaj al interreto.
Kion oni devas konkludi?
Inter aliaj aferoj, la
ciferoj parolas pri la homaj elektoj. Oni scias, ke legado pliigas
kognokapablon, la kapablon analizi, la memoron, la humoron, la klarvidon kaj la
sociemon. Oni scias ankaŭ, ke tro da ekranumado damaĝas la okulojn, malpliigas
la kunvivadon, kreskigas la senmoviĝon, kaŭzas anksion kaj malplibonigas la
humoron.
Tamen, la homoj flankenmetas
la libron kaj alprenas la ekranojn. Ĉi tio nomiĝas: libera elektopovo.