domingo, 27 de abril de 2025

aprender a ler

PSV abr2025
 

Chega um tempo em que a vista declina. Os olhos já não divisam com a nitidez de antes, já não se tem certeza de quem cumprimenta do outro lado da rua, ou da célere ave que corta o céu. O pior é que a leitura vai ficando lenta, as palavras já não escorrem pelas linhas com a agilidade de antes, as letras começam a parecer  pequeninas...

O velho, viciado em livros, ficou aflito. Como viver sem ler?

O temor o conduziu a uma decisão radical. Pelos últimos anos que lhe restavam, precisava selecionar cuidadosamente os livros que colocaria sob o abajur potente e a lupa que o ajudaria a degustar o texto. Não podia perder tempo: ainda não lera clássicos essenciais, filósofos percucientes, poetas inspirados, ensaistas consagrados. A lista era interminável.

No entanto, o velho agora lia com vagar, voltava com calma e relia frases inteiras, cada palavra com seu peso devido, cada página com seu inteiro significado. Agora ouvia o som dos substantivos, via a cor dos adjetivos e sentia o pulsar dos verbos. Sobretudo adivinhava entrelinhas.  Uma revelação. Como se agora estivesse a aprender de fato o que é a leitura.

Ao fim de seus dias, ao declínio de seus olhos de velho.

 

 Lerni legadon

 

Alvenas tempo, kiam la vidado malfortiĝas. La okuloj jam ne perceptas kun la sama antaŭa klareco, oni jam ne estas certa pri tio, kiu salutas el la alia flanko de la strato, aŭ pri la rapida birdo, kiu tranĉas la ĉielon. Plej malbone estas, ke legado fariĝas malrapida, la vortoj jam ne fluas sur la linioj kun la sama, antaŭa lerteco, la literoj komencas aspekti etaj...

La maljunulo, pasia pri libroj, afliktiĝis. Kiel vivi sen legado?

Tiu timo kondukis lin al radikala decido. Dum la lastaj jaroj al li restantaj, li devos zorge selekti la librojn, kiujn li metos sub la potencan lampon kaj sub la lupeon, kiu helpos lin gustumi la tekston. Li ne rajtas perdi tempon: li ankoraŭ ne legis esence gravajn klasikulojn, profundajn filozofojn, inspirplenajn poetojn, prestiĝajn eseistojn. La listo estis senfina.

Tamen, la maljunulo nun legadis malrapide, li trankvile revenadis kaj relegadis tutajn frazojn, ĉiun vorton kun ĝia ĝusta pezo, ĉiun paĝon kun ĝia kompleta signifo. Nun li aŭdadis la sonadon de substantivoj, li vidadis la koloron de adjektivoj, kaj sentadis la pulsadon de verboj. Precipe li divenadis la interliniojn. Ia revelacio. Kiel se nun li efektive lernus, kio estas legado.

Je la fino de siaj tagoj, je la malfortiĝo de siaj maljunulaj okuloj.


quarta-feira, 16 de abril de 2025

pai e mãe

PSV abr 2025

 

Se eu acreditasse no Demônio, com certeza atribuiria a ele a maldade que estão fazendo pela internet, a envolver crianças e adolescentes. São perversões repugnantes, cujo sentido desafia a razão mais robusta. Por que fazer isso com os pequenos?

Em muitos casos, ocorrem crimes horríveis e mortes cruéis. O mecanismo envolve uma espécie de hipnose, fantasias de horror e obsessão. Muitos jovens não têm estrutura mental para suportar a pressão (auto)destrutiva.

Não adianta botar a culpa no Coisa-Ruim. Essas coisas estão sendo feitas por gente, mesmo. Pessoas que estão no mundo, como se fossem normais. Talvez estejamos cruzando com tais monstros, por aí.

Queremos que o governo tome providências; que as escolas se posicionem;  que  a polícia aja. Está certo. Mas o mais eficiente seria investir numa instituição chamada “pai e mãe”. Só a influência amorosa e obstinada destas duas figuras pode ser mais poderosa que esse grande terror moderno.

Todos podemos conversar com as crianças e adolescentes sobre o sentido da vida. Mas as palavras dos pais têm uma força insuperável.

 

Patro kaj patrino

 

Se mi kredus la Demonon, mi certe atribuus al li la fiaĵon, kiun oni faras per interreto, trafantan infanojn kaj adoleskantojn. Ili estas abomenaj perversioj, kies senco defias plej fortikan racion. Kial fari tion al etuloj?

Multfoje okazas teruraj krimoj kaj kruelaj mortoj.  La meĥanismo uzas specon de  hipnozo, hororajn fantaziojn kaj obsedon. Multaj gejunuloj ne havas mensan strukturon por elporti la (mem)detruan premadon.

Ne utilas kulpigi la Satanon. Tiaj aferoj estas plenumataj ja de homoj. Homoj en la mondo, kvazaŭ normalaj.  Eble ni renkontas tiajn monstrojn, tie kaj tie. 

Ni volas, ke la registaro faru ion; ke lernejoj prenu sintenon; ke la polico agu. Certe. Sed plej efike estus investi je institucio nomata “patro kaj patrino”.  Nur la amoplena, obstina influo de ĉi tiuj du figuroj povas esti pli potenca ol tiu granda moderna teroro.

Ni ĉiuj povas interparoli kun infanoj kaj adoleskantoj pri la senco de la vivo. Sed la paroloj de gepatroj havas ian nesupereblan forton.