terça-feira, 10 de junho de 2025

o pichador e a preposição

 

 PSV jun2025


Caminhar pelas ruas da cidade tem suas surpresas. Passando sob um viaduto, dei com uma pichação em grandes letras negras, sobre uma das colunas que o sustentam:

 

Queria

mudar com

você, não

por você

 

Não consegui passar indiferente. Demorei um pouco a atinar com o que me atraiu, naquele doce poeminha de rua. A eterna  ilusão da mudança? As letras grandes e angulosas, como quem grita? A veleidade do verbo no pretérito imperfeito?

Fiquei a imaginar o gesto-spray do pichador que “desejaria” mudar, e mudar junto. Ousado visionário!

Só então percebi que meu encanto fora causado pelo cuidado com que, sonhador,  ele desenhou suas preposições. Ambas muito bem postas, a serviço de uma ideia romântica. E mais: o requinte de interpor uma vírgula – num tempo em que já não se valoriza a pontuação.

Não há dúvida: anda por aí, pelas mesmas ruas que palmilho, um poeta.

 

 

La murstrekisto kaj la prepozicio

 

Piedirado laŭ la stratoj de la urbo donas siajn surprizojn. Pasante sub viadukto, jen mi ekvidis murskribaĵon per grandaj nigraj literoj, sur unu el la kolonoj, kiu ĝin subtenas:

 

Mi volus

ŝanĝiĝi kun

vi, ne

pro vi

 

Mi ne sukcesis preterpasi indiferenta. Mi bezonis iom da tempo por kompreni, kio min allogis, en tiu dolĉa strata poemeto.  Ĉu la eterna iluzio de ŝanĝiĝo? Ĉu la grandaj, angulecaj literoj kvazaŭ kriantaj? Ĉu la malforta volo de la verbo en la kondicionalo?

Mi longe imagadis la ŝpruc-geston de la murstrekisto, kiu “dezirus” ŝanĝiĝi, kaj kune. Aŭdaca viziulo!

Subite mi perceptis, ke mian raviĝon kaŭzis la zorgemo, per kiu, revema, li desegnis siajn prepoziciojn. Ambaŭ tute ĝuste almetitajn, je la servo de ideo romantika. Kaj plie: li rafinite intermetis komon — en tempo, kiam oni jam ne atentas pri interpunkcio.

Ne estas ia dubo: vagadas laŭ la samaj stratoj, kie mi piediras, poeto. 


quarta-feira, 4 de junho de 2025

banho de floresta

PSV jun 2025
 

A ideia é interessante. Há alguns anos, surgiu no Japão a crença de que passeios regulares em lugares arborizados e com muito verde faz bem à saúde. “Banho de floresta” virou moda. Depois se espalhou pelo mundo, e em muitos outros países realizaram-se estudos sérios que tiraram a charmosa moda do território da oscilante medicina alternativa. Foram estudados os seus efeitos em pessoas sadias e em doentes, em adultos e crianças. As pesquisas incluíram passeios de 10 minutos até 3 horas; quando se consideravam as distâncias percorridas, eram de dois, três ou quatro quilômetros. Mas sempre duas vezes por semana.

E todos concluíram por benefícios concretos: a pressão arterial se estabiliza, os batimentos cardíacos se acalmam, o sistema imunológico se fortalece; libera-se serotonina no cérebro, melhoram os quadros de depressão e ansiedade.

A ideia é boa, sem contra-indicações.  O problema é encontrar a floresta.

 

Arbar-bano

 

La ideo estas interesa. Antaŭ kelkaj jaroj, aperis  en Japanujo la kredo, ke regulaj promenoj en arboriĉaj lokoj kun multe da verdaĵoj bonfaras al la sano. “Arbar-bano” fariĝis modo. Poste ĝi disiĝis tra la mondo, kaj en multaj aliaj landoj oni plenumis seriozajn esplorojn, kiuj forprenis la ĉarman modon el la loko de necerta alternativa medicino. Oni studis pri ĝiaj influoj je sanaj kaj malsanaj personoj, je plenkreskuloj kaj infanoj.  La studaĵoj inkludis promenojn daŭrantajn 10 minutojn, ĝis 3 horojn; kiam oni konsideris la distancojn, ili estis du-, tri-, kvarkilometraj. Sed ĉiam dufoje en ĉiu semajno. 

Kaj ĉiuj konkludis, ke estas konkretaj bonfaroj: la sangopremo stabiliĝas, la korbatoj trankviliĝas, la imunologia sistemo plifortiĝas; produktiĝas pli da serotonino en la cerbo, pliboniĝas la kazoj de depresio kaj anksio.

La ideo estas bona, sen kontraŭindikoj. La problemo estas trovi la arbaron.