Fui ver “Ainda estou aqui”, o último filme de Walter Salles. Fez sucesso na Europa, faz sucesso de público e de crítica entre nós – nós, que continuamos a receber apenas o Oscar, ignorando os festivais de Cannes, Veneza, Berlim.
É uma bela obra de arte. Em várias camadas: roteiro equilibrado, direção sensível, iluminação e fotografia impecáveis. E sobre tudo isso, a comovente atuação de Fernanda Torres, a encarnar a Dor e a Resistência numa só grandiosa personagem.
Não é apenas um filme de mensagem política. Trata da nossa humanidade, da nossa mistura de extrema violência, crueldade e selvageria, entremeadas com a necessidade de superar o mal com a força do humanismo.
O enredo é simples: a sobrevivência de uma família de classe média carioca ao assassinato do pai, nos porões infernais da repressão insana, durante a ditadura militar. A viúva, heroicamente, retribui com dignidade, generosidade e renascimento, tornando-se uma ativista de direitos humanos. Não se fala em vingança. Fala-se em perspectiva de novos valores para o nosso mundo.
Um filme sobretudo necessário, na medida em que ainda há brasileiros que preferem o autoritarismo do regime militar em lugar da nossa precária democracia.
Mi ĵus spektis la filmon “Mi ankoraŭ staras ĉi tie”, de Walter Salles. Ĝi furoris en Eŭropo, furoras laŭ publiko kaj kritiko inter ni — ni, kiuj daŭre ricevas informojn nur pri “Oscar”, kaj ignoras la festivalojn de Cannes, Venecio, Berlino.
Ĝi estas bela artverko. Laŭ pluraj tavoloj: ekvilibra kinrakonto, sentoplena reĝisorado, prilumado kaj fotografio senriproĉaj. Kaj super ĉio, la emociiga aktorado de Fernanda Torres, kiu rolas la Doloron kaj la Rezistadon en unu sola grandioza homfiguro.
Ĝi ne estas nur filmo kun politika mesaĝo. Temas pri nia homeco, pri nia mikso de ekstrema perforto, kruelo kaj sovaĝo, meze inter la bezono superi la malbonon per la forto de homamo.
La intrigo estas simpla: la postvivado de mezklasa familio en Rio, post la murdo de la patro, en la inferaj subteraj etaĝoj de freneza turmentado, okaze de la militista diktaturo. La vidvino heroe redonas grandanimecon, dignon kaj renaskiĝon, kaj fariĝas aktivisto por homaj rajtoj. Oni ne parolas pri venĝo. Oni parolas pri la perspektivo de novaj valoroj por nia mondo.
Filmo super ĉio necesa, laŭ tio, ke ankoraŭ troviĝas brazilanoj, kiuj preferas aŭtoritarismon de militista reĝimo, anstataŭ nia apenaŭa demokratio.