quarta-feira, 1 de agosto de 2012

SINJORINO ROTHSCHILD


SINJORINO ROTHSCHILD
Kabe
Maljuna sinjorino Rothschild, la patrino de la potenca kapitalisto, atingis la aĝon de naŭdek ok jaroj; ŝia rimarkinda spriteco kaj neordinara inteligenteco konserviĝis ĝis  ŝia morto. Dum sia lasta malsano, ĉirkaŭita de la tuta familio, ŝi diris al la kuracisto per petega tono: “Kara doktoro, provu fari ion por mi.” – “Sinjorino, kion mi povas fari? Mi ja ne povas rejunigi vin.” – “Ne, doktoro, mi ne deziras esti  ree juna, mi deziras daŭrigi maljuniĝi.”
(El  "Unua Legolibro")

Se vi emas aúskulti la supran anekdoton, klaku:
http://www.ipernity.com/home/psviana

Um comentário: