sempre me comoveram as
folhas que nascem nos desvãos da pedra
que sobrevivem sem
terra sem humus
pela graça da escassa
humidade do ar
pela migalha dos
pássaros
pela imprevista
generosidade da chuva
pelo vapor
longinquo das profundezas
estoicas humildes improváveis
fragilidade
vegetal premida pela mineral rudeza
veludo entre ferros
harpa entre tambores
pálido verdor em meio a cinzenta solidez
macia carícia para
olhos que abrem mão das grandes
paisagens
para contemplar a
pequenez obstinada dos discretos heroismos
FOLIOJ
SUR ŜTONO
ĉiam emocias min la folioj kiuj naskiĝas en breĉoj de ŝtonoj
kiuj
postvivas sen tero sen humo
pro la
panero de birdoj
pro la
neatendebla bonfaro de pluvo
pro la
fora vaporo el la profundaĵoj
stoikaj
humilaj malprobablaj
vegetaĵa
malfortiko premita de minerala krudo
veluro
inter feraĵoj
harpo
inter tamburoj
pala
verdo meze de solida grizo
mola
kareso al okuloj kiuj rezignas pri grandaj pejzaĝoj
por kontempli la
obstinan malgrandecon de diskretaj heroaĵoj
Ankaŭ tenacaj homoj povas/bezonas postvivi sen aĵoj, kiujn oni ofte supozas esti bezonataj. Ĉu mi bone komprenas? Se jes, laŭ mia opinio, vi kortuŝe kaj bele esprimas la ideon.
ResponderExcluirEste comentário foi removido pelo autor.
ResponderExcluirKortuŝas heroaĵo tia
ResponderExcluirstoike poezia
Esperanto esperas
ŝtonaj breĉoj
ĉe mildaj koroj
verdkoloraj.
Dume
kaj hume
via poezio floras.
Paulo Nascentes
Gratulon! Nur poezia animo kiel la via kapablas emociplene priskribi la Dian mesaĝon nevideblan al vulgaraj okuloj...
ResponderExcluirPoempluvo en nia animon.
ResponderExcluirDankon!
Lindo o fotopoema! Podemos chamá-lo assim? Isso dá um livrinho! Dankon!
ResponderExcluir