terça-feira, 9 de julho de 2013

A GRATIDÃO PELOS MEUS PEDAÇOS



Tenho imensa gratidão pelo meu polegar direito. Atarracado, aperta com solicitude o botão do elevador e, ereto, sinaliza explícita e otimista positividade. O polegar esquerdo nutre algum infantil ciúme injustificado. Uma só das mãos não bateria palmas.
Alimento enorme consideração por meus olhos que, mercê de modestas lentes, me levaram a ver o mundo e tantos de seus mistérios. Mostraram-me o que me agradou e o que me constrangeu, luz e sombra, as cenas e as ilusões delas. Tantas vezes os levei a olhar o que não cabia, e eles jamais me recusaram sua acuidade. Bons amigos!
Sustento sincero afeto por meus joelhos. Levaram-me a percorrer o mundo, dei com eles a volta à linha do Equador – e isto não é uma metáfora, senão fato concreto e sólido como minhas patelas. Heróicos joelhos que poucas vezes se curvaram e que, em retribuição, poucas vezes obriguei a se ajoelharem – que é a função precípua dos joelhos.
                Reitero meu eterno agradecimento por meu estômago. Mártir das minhas gulas, depósito indevido das minhas revoltas, esponja de recalques inconfessáveis. Lavei-o dos resíduos sujos das frustrações a goles moderados de vinho tinto. E ele nunca me negou a resignação pacífica dos santos. Por tamanha caridade, terá acesso a lugar reservado no céu das vísceras.
                Curvo-me reconhecido ao meu cérebro. Quanto trabalho tem tido, quanta paciência. Encaminha com infinita sabedoria minhas mais loucas sugestões, até produzir com elas o melhor que pode em forma de pensamentos. Reduz minha insanidade, atenua meus arroubos, abranda-me as contradições. Guarda meus rudes instintos em branca substância; aninha-me infantis neuroses na cinzenta porosidade. Nunca lhe agradecerei o bastante, por me ter poupado da sandice.
                Assim agradeço ao meu nobre corpo, na representação de seus grandes e pequenos pedaços. Com ele percorri a vida, e me serviu sempre com grande dignidade. Deu-me mais que o merecido. Qualquer dia entrego-o de volta à mãe, com todo gosto e eterna lembrança, ele que me carregou pelos caminhos e me permitirá sair deles melhor do que entrei.
               
DANKEMO AL PECOJ DE MI

Mi havas grandegan dankemon al mia dekstra dikfingro. Korpulenta, ĝi bonvoleme premas la butonon de  lifto kaj stare ĝi signas klarsencan kaj optimisman pozitivon. La maldekstra dikfingro nutras iom da nepravigebla, infana ĵaluzo. Unu sola mano ne povus aplaŭdi.
Mi ege konsideras miajn okulojn, kiuj, per modestaj lensoj, faris, ke mi vidu la mondon kaj tiom da misteroj en ĝi. Ili montris al mi plaĉajn kaj konsternajn aferojn, lumon kaj ombron, scenojn kaj iluziojn pri ili. Multfoje mi devigis ilin rigardi tion, kio ne indis, kaj tamen ili neniam rifuzis al mi sian akuratecon. Bonaj amikoj!
Mi tenas sinceran estimon pri miaj genuoj. Ili kondukis min trairi la mondon, per ili mi ĉirkaŭiris laŭ la ekvatora linio – kaj ĉi tio ne estas metaforo, sed fakto konkreta kaj solida kiel miaj pateloj. Heroaj genuoj, kiu malofte kurbiĝis, kaj kiujn, repage, mi malofte devigis al surgenuiĝo – kio estas la precipa funkcio de genuoj.
Mi emfazas mian eternan dankon al mia stomako. Martiro de mia tromanĝemo, neinda deponejo de miaj ribeloj, spongo de nekonfeseblaj subpremitaj pensoj. Mi lavis el ĝi la malpurajn restaĵojn de frustracioj per moderaj englutoj de ruĝa vino. Kaj ĝi neniam neis al mi la paceman rezignacion de sanktuloj. Pro tia karito, ĝi ricevos decan lokon en la ĉielo de korpinternaĵoj.
Mi klinas min omaĝe al mia cerbo. Kiom da laboro ĝi havas, kiom da pacienco. Ĝi prilaboras per senfina saĝeco miajn plej frenezajn sugestojn, ĝis ĝi produktas per ili laŭeble plej taŭgajn pensojn. Ĝi malpliigas mian  malprudenton, mildigas miajn impulsojn, moderigas miajn kontraŭdirojn. Ĝi konservas miajn krudajn instinktojn en blanka substanco; ĝi ennestigas miajn infanajn neŭrozojn en griza poraĵo. Mi neniam sukcesos sufiĉe danki, ke ĝi evitigis al mi frenezon.
Tiel mi dankas mian noblan korpon, je reprezento de ĝiaj grandaj kaj malgrandaj pecoj. Per ĝi mi trairis la vivon, kaj ĝi servis min ĉiam kun granda digno. Ĝi donis al mi pli ol tion, kion mi meritis. Baldaŭ mi redonos ĝin al ĝia patrino, kun granda plezuro kaj poreterna memoro, ĉar ĝi portis min laŭ vojoj kaj permesos al mi foriri el ili pli bona ol mi eniris.




7 comentários:

  1. GRATULEGON!!! Via teksto estas mirinda! Sendu ĝin al Fabiano Henrique por publikigo en la nova INKO! Amike, Aloísio

    ResponderExcluir
  2. Manoj, cerbo, stomako, genuoj... cxu forgesis la koron, mia kara poeto?

    ResponderExcluir
  3. Nemortema Spirito bele kaj poezie omaĝas sian noblan korpon.
    Belege!

    ResponderExcluir
  4. Gratidão difícil essa em relação a si mesmo! Mais difícil ainda ser grato a nossos pedaços. Que beleza, Paulo! Mais grato você pode ser a sua mente que lhe oferece essa sensibilidade toda!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. "O Ego é antes de tudo corporal", afirmou Sigmund Freud. Bela homenagem, portanto, Paulo, ao que também somos nós, nosso corpo.

      Excluir
  5. O reflexo da alma literária do Paulo, atento a detalhes e ao todo. Pena que não me expresso em esperanto para dizer o quão belo é o texto.

    ResponderExcluir