segunda-feira, 16 de setembro de 2013

VERGONHA



No dia seguinte ele já podia viajar no metrô sem pagar.
Ficou com vergonha. Comprou bilhete e passou na catraca.
Na volta, constrangido,  mostrou a identidade ao funcionário, que nem olhou direito e liberou a catraca.
Três dias depois, a vergonha tinha sumido.
Foi quando ele se perguntou: era vergonha de viajar de graça ou vergonha de envelhecer?

HONTO

La sekvan tagon li jam rajtis veturi per metroo senpage.
Li hontis. Li aĉetis bileton kaj trairis la kontrolradon.
Revenante, malkomforte, li montris sian identigan dokumenton al la oficisto, kiu apenaŭ rigardis kaj liberigis la kontrolradon.
Post tri tagoj, la honto malaperis.

Tiam li sin demandis: ĉu li hontas veturi senpage aŭ li hontas maljuniĝi?

5 comentários:

  1. Ho, honto! Kia peza vorto! Pardonpetante, mi malkonsentas kun vi! Certe la sentema Poeto estis iom ĝenita pro la nova situacio. Kaj mi aldonas tion: jen benata sento tiu, kiu naskis tian ĉarman minirakonton! :)

    ResponderExcluir
  2. Mi atribuus la honton al veturo senpaga cxar maljunigxi estas normala kondicxo de la vivo, cxu?
    Brakumojn.

    ResponderExcluir
  3. Famas sprita frazo atribuata al Pastro Antônio Vieira, fama verkisto. Iam li pardonpetis pro longa teksto. Esperantversie, io tia: 'Pardonon, sed mi ne havis tempon verki koncize'. Ja ege malfacilas verki kaj la tielnomatajn 'facilajn legaĵojn' kaj 'mallongajn rakontojn'. Precipe tiujn lastajn, kiuj nepre devas prezenti 'beletrecon', malgraŭ ĝia ŝpara kvanto da linioj. Tamen, 'Honto' estas majstra ekzemplero de preciza rekreado poezia pri la dubo de neofita, ĵusa maljunulo. Kio ja lin hontigas? Brile!

    ResponderExcluir
  4. Há uma terceira possibilidade: as pessoas honestas tendem a não aceitar privilégios. Os desonestos vivem em busca deles. O cuidado com os idosos é uma obrigação da sociedade, não um privilégio, Paulo. Vamos aproveitar.

    ResponderExcluir