domingo, 7 de outubro de 2018

COMO LER UM POEMA


            Ler é um complexo processo mental que tem direta influência na formação educacional, muito além da escola. O Brasil ainda tem um terço de sua população adulta em estado de analfabetismo, total ou funcional. Uma tragédia, pois ler implica conquistas sociais.
            Entre os que leem, nem todos apreciam literatura. Entre os que apreciam, nem todos leem poesia. Prosa e poesia, ambas importantíssimas vias da literatura, são no entanto experiências estéticas muito diversas. Não se pode ler um poema como se lê um conto, romance ou ensaio. Não significa que seja “difícil”, como muita gente supõe, mas é preciso praticar. Cada um encontra o seu modo de aprender, com certo esforço, mas pode-se também usar de alguma estratégia para encurtar o caminho.
            Prosa é razão, poesia é sentimento. A prosa é direta, a poesia dá voltas. É preciso capturá-la. Aqui vão algumas maneiras de pegá-la:
1.Leia o poema com voz, mesmo que apenas a sussurrar. Você perceberá com mais facilidade a sua música.
2.Releia o poema várias vezes. Nem tudo aparece numa primeira leitura. É como uma pintura, que o olhar não abarca na primeira mirada.
3.Leia o poema devagar. Não se deve querer chegar logo ao fim; importa percorrê-lo.
4.Preste atenção aos efeitos sonoros de vogais e consoantes. Lembra a Mosca Azul de Machado de Assis? (E zumbia, e voava, e voava, e zumbia...)
5.Descubra as cores dos versos. Elas estão nas comparações, símbolos, ironias, gongorismos, pleonasmos, repetições. Um poeta, como Nazaré Naroca, pode lindamente comparar o olhar de um cão a “estrelas num céu de rara beleza” ou a “um rio que leva ao outro lado”. Belo exemplo de ironia está no poema original em Esperanto “Aluna e Professora”, de Marjorie Boulton: a aluna se queixa de não ter boa memória, enquanto a professora deseja um “bom esquecimento”.
6.Dê sentidos aos símbolos. Eles quase nunca faltam num poema. Você seria capaz de compor um poema que tenha por motivo um... ovo? Pois o poeta Sylla Chaves o fez com brilho, também em Esperanto, usando tantas aliterações e jogos de palavra que o poema é praticamente intraduzível: “Ovo – kovo, kuvo, kavo./ Ovo – Evo, ivo, vivo. / Ovo- novo, provo, pravo, / pruvo pri praav-kreivo.”
7.Por fim, chegamos ao mais importante. É preciso dar um sentido ao poema. E esta é uma beleza que só a poesia tem. É você que lhe atribui sentido. Não importa o que outros percebem naqueles versos. Não importa tampouco o que levou o poeta a compô-los. Importa apenas como ele reverbera  no leitor. Mas é preciso dar um sentido ao poema, para que ele não fique suspenso sobre um abismo. Essa a missão do leitor. Como proposta, fica o célebre poema “Motivo”, de Cecília Meirelles. Leia atentamente e diga: o que significa para você?

Eu canto porque o instante existe
e a minha vida está completa.
Não sou alegre nem sou triste:
sou poeta.

Irmão das coisas fugidias,
não sinto gozo nem tormento.
Atravesso noites e dias
no vento.

Se desmorono ou se edifico,
se permaneço ou me desfaço,
— não sei, não sei. Não sei se fico
ou passo.

Sei que canto. E a canção é tudo.
Tem sangue eterno a asa ritmada.
E um dia sei que estarei mudo:
— mais nada.





KIEL ONI DEVAS LEGI POEMON

    Legado estas grava homa cerblaboro. Nelegipovaj homoj ankoraŭ estas multenombraj en la mondo, kaj tia situacio signifas por ili suferon kaj drastajn limigojn. Ekzistas tute nealfabetigitaj kaj nur duone alfebetigitaj personoj (la tiel nomataj “funkciaj nelegipovuloj“: ili povas literumi, sed kapablas nek kompreni, nek skribi simplan tekston). En Brazilo, minimume unu triono el la plenaĝa loĝantaro konsistas el tiaj homoj. Tio estas tragedio. Estas civitana devo batali kontraŭ ĝi.
    Inter la legipovaj homoj, ne ĉiuj ĝuas literaturon. En Brazilo, la meza homo ne legas pli ol po unu libro en ĉiu jaro. En Francujo, tiu cifero kreskas al ok. Ĉi tio estigas grandan diferencon en la eduknivelo de la popolo, sekve en la sociaj konkeroj. Kurioze, ke la invado de interretaj informoj kreskigas certan specon de informoj, sed malkreskigas legadon de libroj.
    Literaturamantoj estas vere malplimulto en la socio. Kaj inter ili, eĉ pli eta parto estas tiuj, kiuj kutime legas poezion. Prozo kaj poezio estas same gravaj en literaturo, sed ili konsistigas iom malsaman estetikan sperton. Ne estas eble legi poemon en la sama maniero kiel oni legas eseon, rakonton aŭ romanon. Legado de poemo postulas tute alian mensan sintenon. Tio ne signifas, ke ĝi estas malfacila, kiel multaj homoj supozas. Temas nur pri praktikado. Oni povas fari tion simple per obstina legado (oni formas sian propran vojon en la mondo de poezio), aŭ oni povas klopodi racie lerni metodon por pli facile kaj rapide enveni en la mondon de poezio. Tial, la titolo de ĉi tiu eseeto eble ne estas tute taŭga, ĉa ne temas pri “devo”, sed pri simpla propono ebenigi tiun vojon.
    Kiuj estas la ĉefaj malsamecoj inter poezio kaj prozo? 
    Prozo estas ĉefe objektiva kaj rekta: oni rakontas historion (fikcio), oni argumentas pri ideoj (eseo), oni priskribas sciencan fenomenon (scienco). Oni devas kompreni racie, kaj tio signifas, ke la interpretado de la teksto situas en la kampo de analizo kaj kunmeto de informoj. 
    Poezio estas ĉefe subjektiva sugestado de sentoj. Per figuroj, komparoj, kontrastoj kaj koloroj oni nerekte proponas sentojn. Kompreneble, oni povas rakonti historion per poemo, sed ĉi tie la rakonto havas sian fortan pezon je la sentoj kaj impresoj, kiujn la rakontataj faktoj liveras. Sekve, por legi poemon oni devas atenti pri tio, kion la poeto sugestas, multe pli ol pri tio, kion li konkrete esprimas. Legado de poezio estas ekzerco pri subjetiveco - tial ĝi estas grava. Poeziamanto lernas iom post iom rigardi la mondon per pli sagacaj okuloj, ĉar oni povas konsideri, ke la mondo mem (kaj la vivo en ĝi) estas ja granda poemo!
    Ĉu legado bonfaras al la cerbo? Pri tio jam ne restas dubo. Legado - kiu ajn legado - aktivigas diversajn regionojn en la cerbo, kaj konservas ĝian plastikecon kaj integrecon. Vera cerba gimnastiko, kiu preventas demencon. Sed plej grave: ĝi povas fariĝi granda plezuro.
    Multaj homoj ne interesiĝas pri poezio, simple pro manko de ekzerciĝo. Eĉ kutimaj legantoj de prozo ofte rifuzas poezion. Tio estas tre bedaŭrinda, ĉar poezio fakte estis la unua formo de literaturo en la homa historio, kaj ĝi estas intime ligita al la spirito de popoloj. Oni devas konservi tiun kultivadon. 
    Fakte, ne eblas legi poezion same kiel oni legas prozon. Ili estas malsamaj dimensioj de literaturo. Al poezio necesas doni apartan specon de atento. Ĉi-sube mi proponas kelkajn paŝojn por faciligi la eniron en la belan regnon de versoj. Kompreneble, ĉiu leganto devas per si mem trovi siajn privatajn manierojn por tio.
    Unue, ni substreku kelkajn “teknikajn” aspektojn por efika poezilegado:
1.Voĉlegu la elektitan poemon. Eĉ se vi nur susuras ĝin al vi mem, tiaspeca legado faciligas la percepton de la ritmo, kio estas gravega aspekto de ĉiu poemo. Poezo estas melodio, ĝi devas “soni” al vi.
2.Relegu almenaŭ du-tri-foje. Kelkaj subtilaj enhavaĵoj de la poemo eble ne aperos al vi tuj je la unua legado. Evidente, iuj poemoj estas pli simplaj, aliaj pli profundaj, sed ĉiam indas relegi. Ofte vi miros, ke je la tria legado vi kaptos ion kaŝitan!
3.Legu malrapide, ritme, senteme. Poezio ne akceptas urĝecon. Klopodu trovi dum la legado la ĝustajn paŭzojn. Interese, ke du legantoj foje ne elektas la samajn paŭzojn dum legado de unu sama poemo, ĉar ili “sentas” malsame ĝian melodion. Vidu ekzemple ĉi tiun fragmenton de la poemo “Glacio” de Baldur Ragnarsson, kaj provu elekti “viajn” paŭzojn:

la glacio la vintro la kristaloj
la koro la papilioj la somero

ĉielkorpoj diferencaj
survoje tra spaco
kiu estas enigmo

ĉirkaŭ suno sonĝera

4.Atentu pri la sonoj de konsonantoj kaj vokaloj, kiuj eble transdonas belajn sonefektojn. Ili foje tre bele ornamas la poemon. Vidu ekzemple ĉi tiujn versojn el la poemo “La blua muŝo”, de Machado de Assis, en brila traduko de Leopoldo Knoedt:

Ĝi zumis, kaj ĝi flugis, ĝi flugis kaj ĝi zumis;
sub sunradi´ aŭ lun´ pli ol
plej brila brilianto reflekte ĝi relumis,
ol iu ajn de la Mogol´.

    Nun ni okupu nin pri la enhavo mem de la poemo.
    Kiel mi jam diris, poemoj estas plenaj de figuroj, de frazfiguroj. 

1.Necesas trovi ilin por trovi la koloron de versoj. Analizu komparojn, ironiojn, simbolojn, gongorismojn, pleonasmojn, intencajn ripetojn.
Ekzemple, kion vi komprenas post legado de ĉi tiu poemo “Rigardo”, de Nazaré Laroca?

Hund´ min rigardas silente:
jen du naivaj steloj
sur ĉiel´ de rara beleco.

Ĝia humila rigardo
estas river´ kondukanta
al flank´ alia de mi,
farita el milda vojo
ankoraŭ ne trairita.

Troviĝas tie du interesaj komparoj: okuloj/steloj; rigardo/rivero. La poeto komparas la rigardon de milda hundo jen al steloj, jen al rivero. Ĉu vi povas ligi tiujn du komparojn al unu sama ideoĉeno? Ĉu temas pri la destino de la homa spirito, jen en la ĉielo, jen sur la tero? Aŭ eble vi pensis pri io alia?

2.Ironio estas frapa rimedo. Vidu, de Marjorie Boulton: poemo “Lernantino kaj instruistino”:

“Mi vin envias. Ĉiam mi deziras
pli bone fari mian studlaboron.
Helpu min! Diru, kiel ni akiras
bonan memoron?”

“Vi vin turmentas, vian menson spronas;
do, mi parolos; flustros mi konfeson:
mi ĉiam sentis, ke mi tre bezonas
bonan forgeson.”

Ĉu vi facile trovis la ironion? Ĉu vi konjektas, kion la poeto volas forgesi? Kio estas pli feliĉiga: ĉu memori, ĉu forgesi?

3.Simboloj estas gravaj en poezio. Ĉu la vorto “Ovo” estas interesa simbolo? Ĉu oni povas kunmeti interesan poemon pri tiu simbolo? Vidu ĉi tiun kuriozan poemon “Ovo”, de Sylla Chaves:

Ovo - kovo, kuvo, kavo.
Ovo - Evo, ivo, vivo.
Ovo - novo, provo, pravo, 
pruvo pri praav-kreivo.

Naskotago! De l´ praavo
en Eden´ , en primitivo,
al la falo sen sinsavo
ni nur nulas sen motivo.

Ino - vino, sino, suno.
Ulo - brulo, nulo, nuno.
Kuno - kuvo, kovo, ovo.

Vivovoj´ de ni denaska
al la lasta movoprovo
- jen nur kur´ sur krur´ fiaska.

 Fine, oni alvenas al la kerno de la problemo pri legado de poemo: oni devas trovi la sencon. Simple, post kelkfoja legado, oni devas respondi al si mem la demandon: pri kio temas la poemo? Kio estas ĝia ĉeftemo? Kion ĝi signifas? Ne al la poeto ni devas respondi, sed al ni mem. Ĉar povas okazi, ke la poeto pensis ion pri sia poemo, kaj vi pensis alion! La poemo ne apartenas nur al la poeto, sed al ĉiuj ĝiaj legantoj. Vi, leganto, ĝuas la liberecon elekti por la poemo ĝian signifon laŭ via bontrovo. Vi ne estas devigata obei al la poeto, aŭ al iu ajn, nur al via intima sentemo. Sed vi devas alveni al iu fina kompreno aŭ sento pri la poemo. Male, via legado fariĝis vakuo, malpleno. Jen la beleco de poezio. 
Por fini, mi proponas al vi poemeton, kaj invitas vin respondi: pri kio ĝi temas? De Cecília Meirelles, brile tradukis Sylla Chaves la poemon “Motivo”:

Mi kantas, ĉar moment´ ekzistas,
kaj mia vivo ja kompletas.
Kaj mi ne gajas kaj ne tristas:
mi poetas.

Frato de l ´ aĵoj preterglitaj,
sen ĝu´ mi iras, sen turmento,
tra tagoj, noktoj travivitaj
ĉe l´ vento.

Ĉu mi disfalas aŭ konstruas
malmulte nun min interesas,
ĉar mi ne scias, ĉu mi pluas
aŭ ĉesas.

Por mia viv´ kant´ estas tuto.
Eternas sang´ de poezio.
Kaj iam restos mi en muto:
nur tio.

La komencan demandon mi lasas al vi: kiel oni devas legi poemon?

8 comentários:

  1. Ensaio brilhante. Paulo sabe o que é poesia! Pudera, é poeta!
    Pena que eu não possa ler o texto completo em Esperanto. Boa conferência, Paulo.

    ResponderExcluir
  2. "Kiel oni devas legi poemon" estas unu el la plej brilaj kaj rafinitaj eseoj pri ​poezilegado! Nur klera kaj sentema Poeto, kiel vi kapablas tion verki! Eltutkore mi gratulas vin kaj precipe tre dankas al vi por la emocia honora mencio!

    ResponderExcluir
  3. Num momento tão grave em nossa Pátria, onde as emoções fervilham e o clima se desestabiliza a cada instante, ler você é mergulhar num lago sereno de águas profundas, mas tão claras que o medo fica esquecido nas margens do lago mágico...
    Deus o abençoe.

    ResponderExcluir
  4. Poeta traz a alma na ponta da caneta,ou lápis,talvez.
    Sentimento vai fluindo e se joga,sem barreiras.
    Paulo escreve,eternizando pensamentos!
    Gratulon !

    ResponderExcluir
  5. Meu nome é Clarisse. Não sou Lispecto,mas amo poesia.

    ResponderExcluir
  6. Obrigado pela visita, Clarisse! Volte sempre!

    ResponderExcluir
  7. Brila kaj sencohava eseo pri vojoj al trafa poezilegado. Ĉu tamen "la kerno de la problemo pri legado de poemo (estas ke) oni devas trovi la sencon"? - mi min demandas. Aŭ eble ĉu ĉiu leganto proponas sencon laŭ siaj spertoj? Kompreneble kelkaj sin konfirmas, kelkaj ne. Ĉu legantoj rajtas esti aktivaj dum tiu kreiva kultura momento? Gratulon, poeto!

    ResponderExcluir