Os
maias surgiram mil anos antes de Cristo. Seu apogeu, chamado “período clássico”,
durou do ano 250 até 950, depois de Cristo. Chegaram a 13 milhões de pessoas a ocupar
a região onde hoje estão México, Guatemala, Honduras e El Salvador.
Desenvolveram arquitetura, astrologia, matemática, arte e, sobretudo possuiam
idioma escrito no mesmo nível dos europeus da época. Eram o único povo da
América a ter tal domínio linguístico.
Pois
bem. Quando os europeus chegaram, os maias tinham desaparecido completamente.
Epidemias? Guerras? Invasões? Insuficiente técnica de agricultura? Que houve?
Faz
tempo que os estudiosos se dedicam a desvendar o mistério. Recentemente, a
revista Science publicou mais um
estudo sobre o tema, fruto de pesquisa americana e inglesa. Análise do solo, do
fundo de lagos e da casca de moluscos mostram, que no final do primeiro milênio
da era cristã, aquela região passou por uma longa e pavorosa seca. Os maias não
morreram de fome ou sede, mas simplesmente migraram. Por certo foram ajudar
outros povos a se desenvolver.
O
mistério, no entanto, persiste. Por que aquela seca terrível? Destruição de
florestas? Mudança no padrão dos ciclones tropicais? Variação do famoso “El
Niño”? Mudanças atmosféricas? A pesquisa continua.
E
ficamos nós a refletir sobre a importância da História, da Ciência, do
Conhecimento. Que sabemos nós sobre nós mesmos? Quando seremos capazes de
reconhecer a nossa própria ignorância?
Convém
pensar nisso, na próxima vez que tivermos
de assegurar alguma coisa sobre o mundo.
LA MISTERA MALAPERO DE LA MAJAOJ
La prestiĝa revuo Science publikigis
en oktobro 2018 unu plian interesan studaĵon pri la majaa civilizacio. Usona
kaj Kembriĝa universitatoj plenumis esploron por respondo al malnova demando,
pri kiu sciencistoj de longa tempo okupiĝas: kial tiu grava socia fenomeno
entute malaperis?
Tiu mistero iom post iom klariĝas.
Ŝajne, longa kaj fortega sekeco damaĝis tiun regionon en la fino de la unua
jarmilo p.K.. La esploristoj kalkulis, ke pluvado reduktiĝis al duono de la
nuntempa kvanto, dum pluraj jardekoj. Oni trovis eĉ 70 procentojn da redukto
dum iuj jaroj. Tio ne signifas, ke majaoj mortis de soifo aŭ malsato, sed ke
ili devis migri al aliaj regionoj. La esploro montris, ke la aer-humideco
malpliiĝis draste dum tiu tempo, kio severe malhelpis agrokulturon, precipe
rilate al maizo, kiu estis tre grava por tiu civilizacio.
Studoj pri konsisto de moluskoj en tiu
regiono indikis la menciitan sekecon de la tiama klimato. En la nova
esploro, analizado de akvo en la fundo de meksika lago indikis la fenomenon,
kiu okazis antaŭ unu jarmilo. Ankaŭ la strukturo de rokoj helpis la
alvenon al tiu konkludo.
La majaa popolo formiĝis jam 1000 jarojn
a.K., sed atingis “klasikan” periodon inter la jaroj 250 kaj 950 p.K..
Intertempe, la tiea loĝantaro atingis la kvanton de 13 milionoj da homoj. Post
tio, okazis la mistera iom-post-ioma malapero. Oni hipotezis pri epidemioj, pri
limigita agrokultura tekniko, pri militoj, pri invadoj fare de aliaj popoloj.
Lastatempe, geologia analizado pli kaj pli fortigas la hipotezon pri klimataj
ŝanĝoj. Eble neniu alia loko en la mondo trapasis tiel drastan ŝanĝon. Ĉar en
tiu regiono preskaŭ ne troviĝas riveroj, tial majaoj dependis de pluvoj por
plenigo de siaj rezervujoj.
Oni dubas ankoraŭ pri la kaŭzo de tiel
longa sekeco. Oni pensas pri rezultoj de senarbarigado, pri ŝanĝoj en la
okazado de tropikaj ciklonoj, pri variado en la tiel nomata fenomeno “El Niño”,
pri atmosferaj ŝanĝoj. Do, restas ankoraŭ sufiĉe da misteroj.
Majaoj estis tre evoluintaj popoloj. Ili
elvolvis mirindajn arkitekturon, matematikon, astronomion, arton. Ili uzadis
skribitan lingvon same efike kiel en Eŭropo, dum tiu sama tempo. Neniu alia
popolo en la tiutempa Ameriko sukcesis uzi skribitan lingvon tianivele.
Oni taksas, ke ili atingis alte rafinitan kulturon, sed kiam eŭropanoj
alvenis Amerikon tiu grava civilizacio estis jam tute malaperinta.
Ili lasis siajn spurojn en la regionoj, kie nuntempe situas
Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko. Iliaj tipaj piramidoj ĝis nun ravas
vizitantojn, kiuj venas el la tuta mondo.
Aŭskultebla ĉe
esperantaretradio.blogspot.com.br
Tinha a esperança de que ao final da postagem o mistério fosse desvendado. Que nada! Difícil é "não saber". Ótimo texto!
ResponderExcluirQuando eu era criança, adorava ler sobre os Maias, Incas e Astecas na Enciclopédia de meu pai...
ResponderExcluirSeu belo texto me fez voar até ao passado. Obrigada!
Belega sonartikolo! Gratulon, Paŭlo!
ResponderExcluirMi ankoraŭ revas pri vizito al la majaaj ruinoj...