terça-feira, 2 de outubro de 2018

INTELIGÊNCIA ARTIFICIAL


                  
                  O número de julho-agosto do Correio da Unesco é todo dedicado ao assunto, do qual muito se fala e pouco se conhece. Vale a pena ler.
                  O termo, criado em 1956, tem duas acepções: uma teoria de conhecimento e uma engenharia de construção. A finalidade é ajudar o homem a pensar e fazer, ampliando a inteligência racional e substituindo ações humanas em tarefas inteligentes. Claro que por trás de tudo está a formidável evolução dos computadores.
                  Mas há problemas. Robôs substituirão gente, aumentando o desemprego? Guerras se tornarão apocalípticas? Aumentará o abismo entre ricos e pobres no mundo? E pior: máquinas chegarão a tomar decisões por si mesmas, ameaçando o reinado do Homo sapiens na Terra?
                  Um dos artigos mais interessantes é a entrevista com o renomado autor de ficção científica, o canadense Karl Schroeder. Confira algumas de suas ideias.
                  “Dedico uma parte considerável do meu tempo a ler filósofos importantes. Isso me permite examinar, ver as conexões entre tecnologias e movimentos sociais.”
                  “Acredito que o poder de criar um dia possa acontecer fora do homem. Imagino que a Inteligência artificial poderá escrever um ótimo livro, mas não atualmente, com certeza. Essas serão outras máquinas que ainda não concebemos. Hoje, os computadores não criam sentido, a intervenção humana é absolutamente necessária no processo criativo, embora os instrumentos tecnológicos cada vez mais se aperfeiçoem e se aproximem das capacidades humanas.”
                  “Como escritor, poderia um dia ser substituído por um computador que tivesse maior sucesso comercial. Mas esse raciocínio só vale se o sucesso comercial dominar o sistema de valores.”
                  “(...) precisamos decidir que só usaremos novas tecnologias depois de pensar nos seus efeitos sociais e estabelecer seu uso, colocando-as dentro da lei.”
                  O assunto fascina e está batendo à nossa porta. Convém não ignorá-lo.

ARTEFARITA INTELEKTO

La tuta julia-aŭgusta numero 2018 de la Unesko-Kuriero temas pri Artefarita Intelekto. Valoras la penon tralegi la revuon por ricevi ampleksan, bone ellaboritan panoramon pri tiu interesa moderna sciokampo. Ĝi estas unu plia afero, pri kiu multaj homoj opinias, sed malmultaj vere konas.  Ĉi tiu volumo estas ekzemplo pri la granda valoro de la Esperanta eldono de tiu internacie prestiĝa publikaĵo, al kiu nia internacilingva komunumo devas doni sian plenan atenton.
Unua demando: kio precize estas Artefarita Intelekto? Ĉi tiu esprimo, kreita en la jaro 1956, havas fakte du signifojn. Ĝi estas samtempe teoria studobjekto kaj inĝenierado de konkretaj maŝinoj, kiuj havas aŭ multobligas la homan racio-kapablon. Ĝia celo estas helpi solvi problemojn kiuj postulas cerbumadon. Alivorte, ĝi ampleksigas la homan inteligentecon kaj anstataŭas homon en plenumado de inteligentaj agoj. Kompreneble, ĝi estas intime ligita al la evoluado de komputiloj. Ĝi kreskas tiel rapide, ke timoj kaj suspektoj ekaperas: ĉu maŝinoj anstataŭos laboristojn en estonta tempo, pliigante la kvanton da senlaboruloj (efektive, ĉi tio jam okazas!)? Ĉu inteligentaj maŝinoj transformos militojn en apokalipsajn teruraĵojn, kiuj povos detrui la mondon? Ĉu inteligentaj maŝinoj plilarĝigos la abismon inter riĉaj kaj malriĉaj landoj? Ĉu inteligentaj maŝinoj atingos la kapablon preni decidojn per si mem, sendepende de homa regado?
Ĉi tiuj realaj konjektoj nutras tra la mondo grandan kvanton da literaturaj verkoj, kiuj fariĝas aparta ĝenro - sciencfikcio. Julio Verne estis pioniro sur tiu kampo. En la supre menciita numero de la revuo de Unesko (paĝo 32), unu el la plej interesaj artikoloj estas intervjuo kun fama kanada aŭtoro Karl Schroeder, kiu jam publikigis dekon da tiaj libroj.  Intervjuis Marie Christine Pinault Desmoulins kaj bonstile esperantigis Rafael Lima.
Tiu verkisto prezentis interesajn ideojn pri artefarita intelekto, kiun li profunde studas por produkti siajn fikciaĵojn. Por tiuj, kiuj supozas, ke la homaro pritraktas tiurilate tute novan kampon de kulturo, lia unua frazo en la intervjuo estas pensiga:
“Mi dediĉas konsiderindan parton de mia tempo por legi elstarajn filozofojn. Tio ebligas al mi esplorrigardi, vidi la ligilojn inter teknologioj kaj sociaj movadoj.”
Ankaŭ koncerne aŭtonomion de robotoj, li prezentas kuriozan opinion:
“Mi kredas, ke kreopovo povus iam finfine okazi ekster homoj. Mi imagas, ke Artefarita Intelekto povos verki admirindan libron, sed certe ne nuntempe. Tiuj estos aliaj maŝinoj, kiujn ni ankoraŭ ne elpensis. Hodiaŭ la komputiloj ne kreas sencon, kaj homa interveno estas nepre bezonata en la krea procezo, malgraŭ tio, ke teknologiaj iloj pli kaj pli pliboniĝas kaj proksimiĝas al homaj kapabloj.”
Krome, li plu diris:
“Kiel verkisto, mi povus esti anstataŭita per komputilo, kiu havas plian komercan sukceson. Sed tia rezonado validas nur, se komerca sukceso superregas la sistemon de valoroj.”
Fine, la klarvida Schroeder tuŝas la plej gravan aspekton de artefarita intelekto: 
“(...) ni devas decidi, ke ni utiligos novajn teknologiojn nur post kiam ni pripensos ties sociajn efikojn kaj determinos ties utiligadon kaj laŭe enleĝigos ilin.”
Tiusence, la kerno de la novaĵo estas pure etika. Denove, la rezulto dependas de homaj elektoj. Simple dirite, robotoj estos kaj faros tion, kion homoj decidos. 
Dankon al Unesko kaj al la Esperanto-eldonistoj por tiu altvalora numero de la Kuriero!

(Aŭskultebla kiel sonartikolo ĉe

2 comentários:

  1. Legante vian interesan artikolon, kies demando pri anstatauigo de la homoj per la
    masxinoj, revenis al mia memoro la aserto pri anstatauigo de cxiuj lingvoj per Esperanto kaj la sagxa reapondo de Zamenhof: " Al cxiu popolo sia lingvo, al cxiuj popoloj Esperanto."
    Estu bonvena la bonaj aferoj, ideoj kaj inventoj, sed limoj devas esti respektataj, konsentite, Paulo?

    ResponderExcluir
  2. Interessantíssimo. Assunto que ainda vai render muito. Ótimo post.

    ResponderExcluir