“... quando escrevo
uma história, uma das coisas que impulsionam esta mão é a curiosidade. Uma
curiosidade impossível de satisfazer. Fico tremendamente curioso por entrar na
pele das pessoas. E acho que a curiosidade não só é uma condição necessária a
todo trabalho intelectual, é também uma qualidade moral. Talvez seja também a
dimensão moral da literatura.”
Estas palavras estão numa das primeiras páginas do livro “Do
que é feita a maçã”, que contém uma longa e riquíssima conversa entre o
israelense Amós Oz e a jornalista Shira Hadad. (Edição da Companhia das Letras,
tradução do hebraico por Paulo Geiger.) O homem não foi apenas um grande
escritor e pensador; foi também um ativista da causa do entendimento entre
israelenses e palestinos. Mas o livro é mais que isso, é sobre a vida, sobre o
pensar, sobre o humano.
Vejamos por exemplo a sua inusitada atribuição de moralidade
ao impulso da curiosidade. Considerando moral como a aplicação prática daquilo
que a ética trata de teorizar, é de fato surpreendente. Durante séculos a
educação repressiva localizou a curiosidade muito próximo do pecado: bem
aventurados os que não viram, e creram. Suas opostas, a discrição e a reserva,
sempre foram muito bem vistas como expressão de adequada postura.
No entanto, como se sabe, o desconhecido é para o homem
muito mais vasto do que o sabido. Vedar a busca da imensidão que se ignora
equivale pois a olhar para sempre para o fundo da caverna. O surpreendente
impulsiona; a obscuridade pede luz; o abismo exige salto. Nada vale mais que a
liberdade e a coragem de pensar, nada seduz como o novo, nada fascina como o
enigma. E não se está a falar aqui somente da ciência e da tecnologia, em que o
progresso tem sido aliás considerável; há que perscrutar o grande oceano do
espírito, imenso universo ignoto. Não sem razão as sereias atraíam Ulisses para
o fundo do mar. O medo e seus ecos; a raiva, com suas farpas; o ciúme, licor
amargoso; a tristeza e sua irmã rival, a alegria; a dúvida, a ambição, a inveja,
a mentira, o amor, a morte...
A curiosidade é guia da mente que trilha a floresta. Negá-la
seria amputar o desejo e recusar ao homem a vontade de glorificar a vida.
Desistir da conquista. Muito triste é o mundo da acomodação repetitiva.
As artes, como a literatura de Amós Oz, têm sido o grande
nutriente de quem se interessa pelo valor moral da curiosidade. A arte nos faz
vislumbrar, nos revela, abre a cortina.
Eis aí o valor da ousadia de gente como Amós Oz.
AMÓS OZ KAJ SCIVOLEMO
“ ... kiam mi verkas rakonton, unu el la
aferoj, kiuj movas ĉi tiun manon estas scivolemo. Ia scivolemo, kiun ne eblas
kontentigi. Mi fariĝas treege scivolema eniri la haŭton de la homoj. Kaj mi
pensas, ke scivolemo estas ne nur necesa kondiĉo por ĉia intelekta laboro, sed
ankaŭ ia morala kvalito. Eble ĝi estas la morala dimensio de literaturo.”
Ĉi tiuj vortoj troviĝas sur unu el la
unuaj paĝoj de la libro “El kio fariĝas pomo”, kiu enhavas longan kaj tre riĉan
interparolon inter la israelano Amós Oz kaj la ĵurnalistino Shira Hadad.
(Brazila eldono de Companhia das Letras, traduko el la hebrea lingvo farita de
Paulo Geiger.) Tiu homo ne estis nur granda verkisto kaj pensulo; li estis
ankaŭ aktivulo por la ideo de interkompreniĝo inter israelanoj kaj palestinanoj.
Sed la libro estas pli ol tio, ĝi temas pri la vivo, pri la penso, pri la
homeco.
Ni vidu ekzemple lian nekutiman
atribuadon de moraleco al la impulso de scivolemo. Se oni konsideras moralon
kiel praktikan aplikadon de tio, kion etiko teoriumas, fakte ĝi estas surpriza.
Dum jarcentoj, subprema edukado lokis scivolemon tre proksime al peko:
feliĉaj tiuj, kiuj ne vidis, kaj kredis. Ĝiaj oponuloj, diskreteco kaj
rezerviĝemo, ĉiam estis aprezataj kiel esprimo de taŭga sinteno.
Tamen, kiel oni scias, la nekonata estas
en la homo multe pli vasta ol la sciata. Bari priserĉadon de la vastega nescio
ekvivalentas do al rigardo ĉiam turnita al fundo de kaverno. Mirindaĵo
impulsas; obskuro petas lumon; abismo postulas salton. Nenio valoras pli ol la
libereco kaj la kuraĝo pensi, nenio allogas kiel la novo, nenio ravas kiel
enigmo. Kaj ĉi tie oni ne aludas nur al scienco kaj teknologio, en kiuj
progreso estas lastatempe konsiderinda; necesas sondi la grandan oceanon de la
spirito, grandegan nekonatan universon. Ne senkaŭze sirenoj allogis Ulison en
la profundon de la maro. Timo kaj ĝiaj eĥoj; koleroj kun siaj dornoj; ĵaluzo,
amara likvoro; malĝojo kaj ĝia rivala frato, la ĝojo; dubo, ambicio, envio,
mensogo, amo, morto...
Scivolemo estas gvidanto de menso, kiu
iras en arbaro. Nei ĝin estus amputi la deziron kaj rifuzi al la homo la
deziron glori la vivon. Rezigni pri konkero. Tre malĝoja estas la mondo de
ripeta akomodiĝo.
Artoj, kiel la literaturo de Amós Oz,
estas ĉiam la granda nutranto de tiu, kiu interesiĝas pri la morala valoro de
scivolemo. Arto faras, ke ni duonvidu, ĝi revelacias, malfermas kurtenon.
Jen la valoro de la aŭdaco de homoj kiel
Amós Oz.
Scivolemo, ĉu emo al limo, serĉe al alia limo? Ĉu ia senlima volo senlime vidi la senlimon en si mem, aŭtoro kaj verkisto de historioj verkitaj kaj legataj?
ResponderExcluirPrave! "Arto faras, ke ni duonvidu, ĝi revelacias, malfermas kurtenon."
ResponderExcluirKaj ni soifas Arton!
Muito bom! Conteúdo e forma! E Amós Oz é mesmo maravilhoso.
ResponderExcluirSomos fãs de Amós Oz!
ResponderExcluir