sexta-feira, 22 de novembro de 2019

NÃO ESQUECER O MAHATMA


2 de outubro é feriado nacional na Índia e Dia Internacional da Não-violência. Nesta data, há 150 anos, nasceu Mohandas Karamchand Gandhi. Não era de direita, não era de esquerda: libertou a Índia do jugo britânico por meio da mobilização popular, mediante liderança autêntica.
Formado advogado, iniciou carreira na África do Sul, onde pleiteou direitos e protestou contra a discriminação. Voltando à Índia, concentrou forças contra impostos abusivos dos britânicos, pela implantação dos direitos humanos acima de castas, pela liberdade religiosa. Seu maior feito social foi a Marcha do Sal, de 400 km, em protesto contra o imposto do sal, estopim para a independência do país por pressão pacífica.
Habitava uma comunidade simples, vestia túnica tecida no local, era vegetariano. Fazia longos jejuns como forma de pressão política e depuração espiritual. Foi assassinado a tiros por um fanático nacionalista, aparentemente por sua tolerância para com os islamitas.
Um de seus conhecidos biógrafos, o suíço Edmond Privat, era Esperantista e produziu uma de suas biografias clássicas. De Gandhi, conhece-se a declaração:
“Sou favorável a um mesmo calendário para o mundo todo, assim como a uma só moeda para todos os povos, e uma língua auxiliar como o Esperanto, para todos.”
Curiosamente, em 1996, a ONU declarou 16 de novembro Dia Internacional da Tolerância. Trata-se de lembrete à humanidade, para o combate ao preconceito sexual, racial, cultural e econômico. Sinal de que o humanismo de Gandhi, como o de Zamenhof, criador do Esperanto, são muito semelhantes, e mais necessários que nunca, no mundo de hoje.
Convém não esquecer o grande Mahatma.

NECESAS NE FORGESI LA MAHATMON

Je la 2-a de oktobro 2019 oni memoris la 150-an jubileon de la naskiĝo de Mohandas Karamchand Gandhi - la nobla Mahatmo. Miaopinie, sufiĉe pala rememoro. En la nuntempa mondo de radikalaj sintenoj, teroro, socia malegaleco kaj klimataj ŝanĝoj pro homaj mistraktoj al la naturo, ni devus pli atente relerni la instruojn de tiu granda homo. Li staris nek dekstre, nek maldekstre, li staris homece. Li lasis al ni tute novan manieron konsideri la politikon. En la sanskrita lingvo, la vorto “mahatmo” signifas “grandan animon”, “respektindulon”. 
Gandhi naskiĝis en Hindujo kaj fariĝis advokato, naciisto, kontraŭkoloniisto, en tempo, kiam Brita Unio regis super Hindujo. Lia plej heroa agado estis trafa kampanjo por liberigo de lia lando per “senperforta rezistado”. Tiu movado inspiris aliajn similajn movadojn tra la tuta mondo, por defendo de homaj rajtoj kaj libereco. 
Lia kariero komenciĝis fakte en Sudafriko, kie li defendis indiĝenajn komunumojn por iliaj civitanaj rajtoj. Poste, en Hindujo, li ekorganizis kamparanojn, agrokulturistojn kaj urbajn laboristojn por protestado kontraŭ imposto je la tero kaj diskriminacio. En la jaro 1930, li kondukis hindojn al la fama “Marŝado pro Salo”, 400- kilometrojn longa, por protesti pri imposto je salo.
Li  loĝis en modesta komunumo, sin vestis per tradicia tuniko mane teksita, kaj sin nutris vegetare. Plurfoje li travivis longajn fastojn, kiel spiritan praktikon kaj kiel politikan premforton. Li multe batalis por paco inter religioj, ĉiam pledante por toleremo kaj frateco. Kelkaj homoj kritikis lin siatempe, konsiderante lin tro tolerema rilate islamanojn. Precize pro tio li estis pafe murdita de hinda fanatika naciisto, en 1948. La 2-a de oktobro estas feria tago en Hindujo, kaj en la tuta mondo konsiderata kiel Internacia Tago de Neperforto. 
La vivo de Gandhi aparte interesas nin, Esperantistojn, ne nur pro lia homarana sinteno, kiu iom similas la Zamenhofan, sed ankaŭ pro lia konata deklaro rilate nian lingvon:

“Mi estas por sama kalendaro por la tuta mondo, same kiel mi estas por sama mono por ĉiuj popoloj kaj unu monda helplingvo kiel Esperanto por ĉiuj popoloj.“

La konata Esperanto-pioniro Edmond Privat amikiĝis al Gandhi kaj verkis klasikan biografion ”Vivo de Gandhi“, publikigitan de Eldonejo Stafeto, en 1967.
Kurioze, ke en la jaro 1996, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj starigis la 16-an de novembro kiel Internacian Tagon de Toleremo. Tiu dato celas precize memorigi la tutan homaron pri la bezono kontraŭi ĉiaspecan maltoleremon kaj antaŭjuĝon rilate al religioj, sekso, ekonomia stato kaj kulturo. Tio signifas, ke la idearo de la granda Mahatmo plu estas tute aktuala.
(Artikolo aüskultebla per

3 comentários: