terça-feira, 28 de janeiro de 2020

O MAGISTRAL JOGO SÉRIO



O sueco Hjalmar Söderberg é pouco lido entre nós, embora, na companhia de Strindberg, este mais conhecido, seja um dos maiores escritores daquele país. Viveu entre os séculos 19 e 20, num mundo em grandes mudanças. Chocou o público com sua visão crua e pouco pudica da sociedade.
Num de seus mais festejados romances, “O Jogo Sério”, ele narra a vida do angustiado Arvid, que trabalha num jornal e acaba produzindo livros de certo sucesso. Há críticas à sociedade burguesa, ao moralismo reinante, ao próprio jornalismo, à atividade intelectual. De permeio, ele vivencia um caso de amor obsessivo por Lydia, em paralelo a um casamento sem amor e estabelecido pelo dinheiro do sogro. Num momento crítico da narrativa, em que o relacionamento parece caminhar para um certo grau de felicidade, acontece um diálogo que parece focar no verdadeiro drama. Diz Arvid:
”Escritores são uma gente à parte, e eu a aconselho a evitá-los! São gente forte, embora tenham a fraqueza como máscara protetora. Um escritor continua em pé depois de um golpe de clava que mataria um homem comum. Ele sente a dor, mas ela parece não afetá-lo, ao contrário: ele a transforma num livro, faz uso dela! Veja Strindberg. Não foi o que ele vivenciou que causou tudo de doentio, terrível e confuso que ele escreveu. Ao contrário, tudo de doentio, terrível e confuso na sua própria natureza foi a causa de ele ter experimentado e vivenciado tudo aquilo. (...) Tudo de mau que ele passou serviu a ele – como material, alimento, cura! Como que para a saúde!”
Lydia interpela:
“O que então você gostaria de ser?” (...)
“Gostaria de ser a ´alma do mundo´. Queria ser aquele que sabe e compreende tudo.”

A escrita como sobrevivência. Como recurso para  atravessar as agruras. Cura, elaboração, transformação. Alimento e chicote para a doma do terrível em nós. Ordenação do que parece irremediavelmente confuso. Uma defesa contra o sedutor desejo infantil de “saber e compreender tudo”.
Eu arriscaria uma hipótese que Söderberg não aborda: seria a leitura, feita com profundidade e reflexão, e sobretudo com escolha apurada, uma dose mais branda do terrível remédio da escrita?  E seria a Arte, nas suas variadas expressões, um caminho equivalente?
Li “O Jogo Sério” em primorosa edição em Esperanto, magistralmente traduzida pelo também sueco Sten Johansson, publicada pela Mondial. E vou reler, daqui a algum tempo. Vale a pena.



LA MAJSTRA SERIOZA LUDO

La svedon Hjalmar Söderberg oni malmulte legas inter ni, kvankam, kune kun la pli konata Strindberg, li estis unu el la plej grandaj verkistoj en tiu lando. Li vivis inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj, en mondo de grandaj ŝanĝoj. Li skuis la publikon per sia kruda, ne tre pruda rigardo de la socio.
En unu el liaj plej laŭdataj romanoj, “La Serioza Ludo”, li priskribis la vivon de la angorplena Arvid, kiu laboras en ĵurnalo kaj fine verkas librojn de certa sukceso. Troviĝas kritikoj al la burĝa socio, al la reganta moralismo, al ĵurnalismo mem, al la intelekta agado. Dume, li travivas obsedan amaferon kun Lydia, paralele al edza vivo sen amo kaj establita pro la mono de la bopatro. En grava momento de la rakonto, kiam la interrilato ŝajne survojas al certa grado de feliĉo, okazas dialogo, kiu iel fokusas la veran dramon. Arvid diras:
“La verkistoj estas aparta gento, kaj mi konsilas al vi eviti iin! Ili estas forta gento, kvankam ili ofte havas la malfortecon kiel protektan maskon. Verkisto restas staranta post bato per klabo, kiu mortigus ordinaran viron. Li ja sentas la doloron, sed ĝi nemenciinde efikas al li, male: li transformas ĝin en verkon, li utiligas ĝin! Rigardu al Strindberg. Ne tio, kion li spertis, kaŭzis ĉion malsanan, teruran kaj konfuzitan en  tio, kion li verkis. Male ĉio malsana, terura kaj konfuzita en lia propra naturo kaŭzis, ke li devis sperti kaj travivi ĉion tion. (...) Ĉio malbona, kion li trapasis, servis al li – por materialo, por nutraĵo, por kuracado! Preskaŭ por sano!”
Lydia demandas:
Kio do vi plej ŝatus esti?”
“Mi volus esti la ´monda animo´. Mi volus esti tiu, kiu scias kaj komprenas ĉion.”

Verkado kiel postvivado. Kiel rimedo por trairi la suferojn. Kuracado, ellaborado, transformado. Nutraĵo kaj vipo por dresi la teruron en ni. Ordigo de tio, kio ŝajnas senrimede konfuza. Defendo kontraŭ la deloganta infana deziro “ĉion scii kaj kompreni”.
Mi riskus  hipotezon, kiun Söderberg ne pritraktis: ĉu legado, farita kun profundeco kaj pripensado, kaj precipe post zorga elekto, estas pli milda dozo de la terura medikamento en verkado?  Kaj ĉu la Arto, en siaj diversaj kampoj, estus ia ekvivalenta vojo?
Mi legis “La Serioza Ludo” en belega eldono en Esperanto, majstre tradukita de la ankaŭ svedo Sten Johansson, publikigita de eldonejo Mondial. Kaj mi relegos ĝin post iom da tempo. Valoras la penon.

3 comentários: